Pacdeklaro de Hiroŝimo, 2007

Tiu fatala somero, je la 8-a kaj 15. Zumado de B-29 rompas la matenan kalmon. Paraŝuto malfermiĝas en la blua ĉielo. Tiam subite, fulmo, orelŝira bruego, — silento — inferaj vekrioj.

Okuloj de knabinoj, kiuj rigardis la paraŝuton, forbrulis. Iliaj vizaĝoj fariĝis brulŝvelaĵegoj. Haŭto de helpopetantaj homoj pendis de la ungoj. Iliaj haroj hirtiĝis. Iliaj vestoj disŝiriĝis sen originaj formoj. Iuj, subpremite de domoj falintaj pro la eksploda blovego, mortis vive bruligite. Iuj mortis kun elĵetitaj okulgloboj kaj internaĵoj el siaj korpoj. — Estis "infero", kie tiuj, kiuj apenaŭ postvivis, enviis la mortintojn.

140.000 homoj mortis ĝis la jarfino. Multaj homoj eskapintaj morton ankoraŭ nun suferas pro diversaj malsanoj kiel leŭkemio, tiroida kancero ktp.

Tio ne estas la tuto. Malafable traktite pro la keloida cikatro, diskriminaciite en dungiĝo kaj geedziĝo, ne komprenite pri profunda vundo de la koro, la postvivantoj suferadis tagon post tago kaj demandadis la vivsignifon.

Sed la mesaĝo naskita el la suferado estas lumfasko nun prilumanta la vojon de la homaro. Por certigi ke "neniu alia suferu, kiel ni suferis", la atobombitoj rakontadis siajn spertojn, kiujn ili volis forgesi. Ni devas ne forgesi por ĉiam iliajn atingojn por preventi la trian uzon de nukleaj armiloj.

Malgraŭ ĉi tiaj klopodoj de la atombombitoj, granda amaso da nukleaj armiloj restas dislokitaj kaj akumulitaj en stato de tuj uzebla preteco. Disvastiĝo de nukleaj armiloj akceliĝas. La homaro eĉ nun alfrontas krizon de ekstermiĝo. La kialo estas tio, ke manpleno da malmodernaj gvidantoj alkroĉiĝas al mondrigardo de la frua 20-a jarcento, kiu kredas regadon per la forto. Ili ne nur rifuzas tergloban demokration, sed ankaŭ turnas la dorson al la realo de la atombombadoj kaj la mesaĝoj de la atombombitoj.

Sed tamen la 21-a jarcento estas la tempo, kiam forto de la civitanoj solvas problemojn. Eksaj kolonioj sendependiĝis kaj demokratia regado enradikiĝis en la mondo. Lerninte instruojn de la historio, la homaro kreis internaciajn regulojn, kiuj malpermesas atakon kontraŭ nebatalantoj kaj uzon de malhumanaj armiloj. Ili kreskigis la Unuiĝintajn Naciojn kiel rimedon por solvi internaciajn konfliktojn. Kaj nun leviĝis urbaj estraroj, kiuj marŝis kune kaj dividis malĝojon kaj doloron kun siaj civitanoj. Surbaze de la homa saĝo, ili penas movi la internacian politikon per la voĉoj de siaj civitanoj.

Ĉar "Urboj suferas plej multe pro milito", la Urbestroj por Paco, kun 1.698 membrourboj tra la mondo, aktive kampanjas por nuligi ĉiujn nukleajn armilojn ĝis la jaro 2020.

Nia urbo Hiroŝimo klopodas por komuniki nian sperton pri la atombombado, organizante ekspoziciojn pri la atombombo en 101 urboj de Usono, kaj faciligante establon de la Kursoj pri Hiroŝimo-Nagasako por Paco en universitatoj tra la mondo. Usonaj urbestroj gvidas la projekton "Niaj urboj ne estu atakceloj". Ĉeĥaj urbestroj kontraŭstaras la dislokigon de kontraŭmisila defendosistemo. La urbestro de Gerniko alvokas pri revivigo de la moralo en internacia politiko. La urbestro de Ipro provizas internacian sekretariaton por la Urbestroj por Paco, dum aliaj belgaj urbestroj kontribuas al ties fondaĵo. Tiamaniere multaj urbestroj tra la mondo disvolvas pionirajn agadojn kune kun siaj civitanoj. En Oktobro ĉi-jare, ĉe la Monda Kongreso de Unuiĝintaj Urboj kaj Lokaj Registaroj, kiu reprezentas la plimulton de la tergloba loĝantaro, ni, urbestroj, kiel la volo de la homaro, apelacios por la nuligo de nukleaj armiloj.

La registaro de Japanio, la unusola atombombita lando en la mondo, havas respondecon humile lerni la realon de la atombombadoj kaj la filozofion de la atombombitoj kaj diskonigi ilin tra la tuta mondo. Samtempe, havante devon sincere klopodi por la nuligo de nukleaj armiloj laŭ internacia leĝo, la japana registaro devas fieri kaj protekti la Pacan Konstitucion kiel ĝi estas, kaj devas diri "NE" al malaktuala kaj erara politiko de Usono. Ni postulas plibonan kaj varman helprimedon taŭgan por la atombombitoj, kies meza aĝo superis 74 jarojn, ankaŭ por tiuj en la "regiono de nigra pluvo" kaj por tiuj loĝantaj ekstelande.

Hodiaŭ, en la 62-a datreveno de la atombombado, ni oferas nian elkoran kaj siceran kondolencon al la viktimoj de la atombombado kaj al ITOO Iĉĉoo, la eksa urbertro de Nagasako, pafmortigita duonvoje al la nuligo de nukleaj armiloj. Ni ĵuras ĉi tie kaj nun, ke ni agadu por transdoni la terglobon sen nukleaj armiloj al la venontaj generacioj.


AKIBA Tadatoŝi,
la urbestro de Hiroŝimo,
la 6-an de Aŭgusto, 2007.

[la unua versio: 2007-08-19 / tradukita el la japana al Esperanto far HIROTAKA Masaaki]
[広島平和宣言 2007 (en la japana) / Peace Declaration of Hiroshima 2007 (en la angla)]