Pacdeklaro de Nagasako, 2011

En la lasta marto okazis la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj tujsekve ni konstreniĝis antaŭ la akcidento de la Atomcentralo de Fukuŝimo I administrata de Tokia Elektra Kompanio (TEPCO). Eksplodoj malkovris reaktorojn sub la libera ĉielo. En la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj troviĝas neniu loĝanto. Ne estas certe, kiam la loĝantoj, kiuj devis evakuiĝi por eviti radiadon, povos reiri hejmen.

Kiel popolanoj de atombombita nacio, ni laŭte ripetadis la devizon "Ne pluaj hibakŝoj (atombombitoj-postvivantoj)". Malgraŭ tio, kial ni ankoraŭfoje devas esti minacata per timo al radiado?

Ĉu ni neglektis respekton al la naturo? Ĉu ni tro fidis regkapablon de ni homoj? Ĉu ni deturniĝis de nia respondeco por la estonto? Nun estas la tempo por diskuti radikale kaj elekti, kian socion ni kreu ekde nun.

Kiom ajn longan tempon ni bezonos, estas necese, ke ni antaŭenigu ekspluatadon de renovigeblaj energioj anstataŭ atomenergio por transformi nin en socion bazitan sur pli sekuraj energioj.


Ĝis la akcidento de la atomcentralo en Fukuŝimo, de kiam ni ne scias, multaj homoj kredis la miton pri la sekureco de atomcentraloj.

Kio pri la pli ol 20 000 nukleaj armiloj en la mondo?

Ĉu ni ankaŭ kredas, ke la mondo estas pli sekura danke al malinstiga efiko de nukleaj armiloj? Ĉu ni akceptas senplue la supozon, ke oni neniam uzos nukleajn armilojn? Nun ni vidas, kiel la radioaktivaj substancoj ellasitaj per akcidento el unu sola atomcentralo kaŭzas tre konsiderindan konfuzon en la socio. Do, ni povas klare kompreni, kiel malhumane estas ataki homojn per nukleaj armiloj.


Ni alvokas ĉiujn en la mondo imagi al si, kiel terure estos, se super niaj urboj eksplodos nuklea armilo plurcentoble pli potenca ol la atombomboj uzitaj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Intensaj varmoradioj fandos homojn kaj ĉion alian. Hororiga eksploda ventego forblovos kaj dispremos konstruaĵojn. Nekalkuleblaj kadavroj nigre bruligitaj estos disĵetitaj sur la ruinoj. Iuj homoj kuŝos inter vivo kaj morto. Iuj homoj suferos pro vundiĝo. Eĉ se troviĝos postvivantoj, intensa radioaktiveco malhelpos ajnajn savagadojn. Radioaktivaj substancoj forflugos per ventoj, disvastiĝos malproksimen kaj kaŭzos vastaskalan malpurigon de la terglobo. Kaj dum sekvaj kelkdek jaroj tio estigos suferantoj de postefikoj de radiado.

Ni devas neniam lasi estontajn generaciojn sperti tiajn doloregojn. Ni neniam bezonas nukleajn armilojn. Nenia kialo pravigas la homaron posedi nukleajn armilojn.


En aprilo 2009, la usona prezidanto Barack Obama [Barak Obama] diris en sia parolado en Prago, Ĉeĥio, ke Usono celos la mondon sen nukleaj armiloj. Pro tiu konkreta celo prezentita de la plej potenca ŝtato kun nukleaj armiloj leviĝis multaj esperoj tra la tuta mondo. Dum kelkaj pozitivaj rezultoj estis atingitaj, ekzemple la konkludo de la kontrakto inter Usono kaj Rusio pri malpliigo de nukleaj armiloj, ni ne vidis signifan progreson de tiam. Kontraŭe troviĝas tia malprogresa tendenco, kiel novaj efektivigoj de nukleaj eksperimentoj per simulado.

Ni alvokas Prezidanton Obama montri gvidantecon por realigi "la mondon sen nukleaj armiloj", kaj ne trompi la esperojn de la homoj en la atombombitaj urboj kaj en la tuta mondo.

Estas jam tempo por la internacia socio, inkluzive de tiaj ŝtatoj kun nukleaj armiloj, kiaj Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio, komenci penadojn por konkludi la Konvencion pri nukleaj armiloj (NWC), kiu celas kompletan nuligon de ĉiuj nukleaj armiloj. La japana registaro, kiel la registaro de la atombombita nacio, devas forte antaŭenpuŝi tiajn penadojn.

Ni ripete alvokas la japanan registaron agi konforme al la ideoj de paco kaj militrezigno preskribitaj en la Japana Konstitucio. La registaro devas labori por leĝigo de "la Tri ne-nukleaj principoj" kaj por establo de "Nordorientazia zono libera de nukleaj armiloj", kiu sennukleigos Japanion, Sud-Koreion kaj Nord-Koreion. Ni petas la japanan registaron pliampleksigi asistadon al maljuniĝantaj atombombitoj-postvivantoj laŭ la reala stato.

Ĉi-jare la urbo Nagasako, kunlabore kun Unuiĝintaj Nacioj, la japana registaro kaj la urbo Hiroŝimo, en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj ĉe Ĝenevo ekspozicios materialojn, kiuj montras katastrofajn scenojn de la atombombadoj. Ni esperas, ke multaj homoj en la mondo eksciu teruron kaj kruelecon de la ruinigo per la atombomboj.

Ni petas tiujn, kiuj celas "mondon sen nukleaj armiloj", organizi en sia urbo ekspozicieton pri la atombombadoj kunlabore kun la urbo Nagasako, aŭ ekspozicii fotografiajn panelojn pri la atombombadoj sur stratoj tra la tuta mondo. Ni esperas, ke vi, kune kun homoj el la atombombitaj urboj, pligrandigu la rondon de paco por ke homoj povu vivi kiel vera homo.


La 9-an de aŭgusto en 1945, je 11:02 atm., Nagasako estis ruinigita per atombombo. El la ruinoj ni releviĝis kiel urbo de paco. Ni esperas, ke homoj en Fukuŝimo ne rezignu esperon, kaj ke homoj en la damaĝitaj regionoj de Orienta Japanio sciu, ke la tuta mondo subtenas vin. Ni elkore deziras, ke la damaĝitaj regionoj releviĝu kaj ke la akcidento de la atomcentralo estu reordigita kiel eble plej baldaŭ.

Ni eldiras nian sinceran kondolencon pri la viktimoj de la atombomboj kaj la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj deklaras, ke ni daŭrigos apelacion al la mondo por la kompleta nuligo de nukleaj armiloj kunlabore kun la urbo Hiroŝimo.


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2011

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2011 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2011 (.pdf / en la angla)]