Radioaktiva poluado ne ĉesas en la atomcentralo Fukuŝima

La 10an de julio Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) publikigis pri la atomcentralo Fukuŝima-Daiiĉi, ke la mezurita koncentriteco de radioaktivaj cezioj estis 22 000 bekereloj en 1 litro de la poluita akvo ĉerpita el observa puto inter Reaktoro 2 kaj la marbordo, kaj ke la koncentriteco 100-obliĝis en ĉi tiuj 4 tagoj.
Japana Nuklea Reguliga Komisiono (NRA) esprimis fortan suspekton, ke altnivele poluita akvo trapenetras la grundon kaj elfluas en la maron.

Danĝero de Homeopatio

En Japanio, en la lasta oktobro, mortis infaneto pro sangelflua malsano kaŭzita de manko de vitamino K. La infaneto ricevadis homeopatiajn pilolojn anstataŭ vitamino K2 sub la gvido de iu akuŝistino-homeopato. Patrino de la mortinta infaneto plendis ĉe juĝejo kontraŭ la akuŝistino.
Pri la okazintaĵo medicinistoj kaj fakuloj forte kritikis la homeopation, kiu lastatempe komencis disvastiĝi parte en Japanio.
Hieraŭ la prezidanto de la Japana Scienca Konsilantaro (Akademio) publikigis parolon pri homeopatio. En la parolo li asertas, ke sciencaj esploroj klare neis la kuracefikon de homeopatio.
Hodiaŭ la prezidantoj de la Japana Medicinista Asocio kaj la Japana Asocio de Medicinaj Sciencoj havis komunan gazetaran konferencon kaj deklaris subtenon al la Akademio. Medicinistoj kaj koncernaj fakuloj sentas neceson diskonigi, ke homeopatio ne havas sciencan bazon kaj endanĝerigas pacientojn.

Hundo ĵaluzas

Laŭ la esploro (ĉi tie) de bestopsikologo en la Viena Universitato, hundoj kapablas kompreni malegalan traktadon kaj montras ĵaluzan senton. En iu eksperimento li vidigis al unu hundo, ke alia hundo ricevis rekompencon post plenumo de lertaĵo. Poste li igis la unuan hundon plenumi la saman lertaĵon, sed ne donis al ĝi rekompencon. Rezulte de tio la hundo rifuzis plu ripeti la lertaĵon.
Jam estas sciate, ke simioj havas ĵaluzan senton kaj reagas kontraŭ malegala traktado. Tiu ĉi eksperimento montras, ke ne nur simioj sed ankaŭ hundoj havas ĵaluzon. Laŭ alia esploristo, la rezulto sugestas, ke la ĵaluzo povus esti komuna sento inter sociaj bestoj.

Mediprotektado akuzata

Ju pli vastiĝas kaj fortiĝas mediprotektaj konscioj, des pli akriĝas kritikoj kontraŭ mediprotektaj agadoj. Fakte ekzistas kelkaj kritikendaj argumentoj kaj agadoj en mediprotektaj movadoj. Tamen ja necesas bone esplori kaj pripensi pri unuopaj problemoj.
En Japanio en la dua duono de la lasta jarcento, media poluado kulminis kaj sekve aperis mediprotekta movado. Tiutempe aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj kritikis mediprotektajn civitanojn, ke ĉi tiuj estas malfakuloj, ne scias aferojn. Sed la historio pruvis, ke la timoj kaj plendoj de tiuj malfakuloj havis konsiderindan bazon.
Ke homoj sen fakaj scioj instinkte timas novan nepruvitan teknologion, estas ja ĝusta ago. Ili ne ŝuldas devon. Tiuj, kiuj devas pruvi sekurecon de nova teknologio, estas koncernaj sciencistoj kaj entreprenistoj. Laŭ mia takso ĝis nun oni ne prezentis sufiĉajn pruvojn pri la sekureco de novaj teknologioj, aparte pri tiu de GMO-j (genetike modifita organismo).

Koperniko retrovita

En la jaro 2005 arkeologo trovis ostojn (kranio kaj aliaj) en la katedralo de Fromborko, Polujo. Oni konjektis, ke ili estas la ostoj de Nikolao Koperniko (1473-1543) , pola pastro kaj astronomo. Sed oni ne povis certigi ĝin.
Pola kaj sveda sciencistoj analizis DNA-on de la ostoj kaj komparis ĝin kun tiu de du haroj retrovitaj el libro posedita de Koperniko, kiu estas konservita en la Upsala Universitato, Svedujo.
La 20an de novembro ili publikigis, ke ili identigis la du DNA-ojn sama. Tio ĉi pruvas la verecon de la ostoj de Koperniko.
Kaj pola policaŭtoritato rekonstruis vizaĝon el la trovita kranio pere de jurmedicinaj teknikoj. La rekonstruita vizaĝo montris mirigan similecon al portreto de Koperniko. Vi povas vidi la foton ĉi tie kaj ĉi tie.
Estas tre interese kaj amuze, ke polica teknologio kontribuis al historia esploro.

Vundita geko

vundita gekoAntaŭ kelkaj tagoj mia filo demandis min, ĉu mi rimarkis, ke geko kroĉiĝas sur ekstera muro de la domo. Estas malofte vidi gekojn dum tago. Unuavide li suspektis, ke ĝi jam mortis sur la muro, ĉar ĝi estis senmova kaj kroĉiĝis ŝajne en la sama loko dum du tagoj.
Tamen ĝi ja vivas. La sekvan tagon ĝi aperis apud la pordo. Ĝia movo estas tute malrapida. Mi rimarkis, ke ĝi ne havas la voston kaj estas vundita ĉe la posta kruro. Ŝajne alia besto (ĉu kato aŭ ĉu korvo?) atakis ĝin.
Komenciĝis vintro. Jam estas malvarme. Baldaŭ ĝi komencos vintrodormi.
* japana geko [Gekko japonicus]

Altokumuluso

nuba ĉieloAltokumuluso estas enklasigita en mezaltaj nuboj, kiuj ŝvebas inter 2 ~ 7 kilometroj super la tero. Ĝi konsistas el akvogutoj.
Kiam ĝin sekvas altostratuso kaj malpli altaj nuboj, tio estas antaŭsigno de malbona vetero (pluvo) en mia lando.
Verkante ĉi tiun artikoleton, hazarde mi trovis eraron en la Esperanto-Japana Vortaro (2006), kiu difinas altokumuluson kiel “高層雲 [koo-soo-un]”. Sed kompreneble altokumuluso devas esti “高積雲 [koo-seki-un]” en la japana.

Papilio

noktopapilioUnuavide mi pensis, ke inter pinpingloj kroĉiĝas velkinta folio parte ĉifoniĝanta. Sed duavide mi rimarkis, ke ĝi estas iu speco de papilio. Ĝi, granda je 3~4 cm, sidas sur pinpingloj, kvazaŭ birdo kun larĝa vostoplumaro etendas siajn flugilojn. Mi vidas tian papilion unuafoje.
Mi esploris librojn kaj retpaĝojn, kaj konjektis, ke ĝi verŝajne apartenas al la familio Epiplemidae. Sed bedaŭrinde mi ne povis identigi ĝin pli detale.
******
Poste mi demandis en retforumo de papiliamantoj. Tie mi eksciis, ke la papilio ne apartenas al Epiplemidae, sed jes al geometredoj [Geometridae]. Ĝia scienca nomo estas Krananda latimarginaria.

Ig-Nobel-premio

La 2-an de oktobro en Harvarda Universitato, Usono, okazis la Jara Ceremonio de Ig-Nobel-premio, kiun oni atribuas al esploroj, kiuj igis homojn ridi kaj samtempe igis ilin pensi.
Ĉi-jaran premion pri rekonoscienco gajnis japanaj sciencistoj pro la malkovro, ke mukofungoj kapablas solvi labirinton. Mukofungoj estas unuĉelaj organismoj amebomovaj, kaj vivas sur falintaj arboj kaj folioj. Estas tre interese, ke sencerbaj mukofungoj solvas labirinton, kiun saĝaj homoj pene solvas.

Geko

gekidoSur sojlo de la ĉambro min surprizis tiu gekido. Unue mi vidis grizan ŝnurpecon sur la sojlo. Estis ĉirkaŭ 3 cm longa. Por ĝin forpluki mi tuŝis la ŝnurpecon, kiu abrupte ekmoviĝis!
Iel-tiel mi kaptis ĝin kaj metis ekster la fenestro. Ĝi estas ido de japana geko [Gekko japonicus], kies plenkreskulo fariĝas granda je ĉ. 10 cm. Geko estas silenta besteto kaj manĝas insektojn (noktajn papiliojn ktp) ĉirkaŭ domo. En la japana ni nomas ĝin “Ja-mori” t.e. “domgardanto”.