Esperanto elektebla en WordPress

Mi ĝisdatigis la sistemprogramaron de ĉi tiu blogo WordPress kaj trovis, ke Esperanto jam estas elektebla lingvo en la sistemo mem. Do, la uzanto ne bezonas apartan esperantigitan etoson. Mi iris al la Panelo > Agordo > Ĝenerale, kaj en la paĝo de Ĝeneralaj agordoj elektis Esperanton por “Lingvo de la TTT-ejo” kaj konservis la ŝanĝojn. Jen ĉio!

Nun ĉi tiu blogo prenis la etoson “Twenty Fifteen”. Mi ĝojas, ke Esperanto iom post iom antaŭeniras en la interreta mondo.

Ĝisdatigo de la blogprogramo

Hieraŭ mi ĝisdatigis VortPreson [WordPress] de ĉi tiu blogo al la plej freŝdata versio 2.5.1. Ĉi foje mi uzis esperantan version tradukitan de Bertilo Wennergren <http://bertilow.com/>. Koran dankon al Bertilo!
La ĝisdatigo mem finiĝis sukcese, kiel vi nun vidas. Tamen mi spertis unu stumblon tuj post la aliro al /wp-admin/upgrade.php. Sur la retumilo mi legis jenan mesaĝon de VortPreso.

Bezonas datumbazan promocion

Via WordPress-a datumbazo estas malnova, kaj devas esti promociita antaŭ ol vi povas daŭri.
La promocio eble postulos iom da tempo, bonvolu atendi trankvile.

Ĝisdatigi WordPress-on

Unue mi prenis ĝin kiel erarmesaĝon, kiu avertas, ke versio de MySQL [MajSoKuoLo] estas malnova. Tamen la versio de mia MySQL estas jam 5.0.51a. Do neniel malnova. Kion fari?
Svingante musmontrilon tien kaj reen sur la ekrano, mi primeditis. Tiam hazarde la musmontrilo haltis ĉe la lasta linio de la mesaĝo, kaj la linio ŝanĝis sian koloron al ruĝo. Jen solvite!
Mi ja devis nur alklaki la lastan linion por daŭrigi ĝisdatigon!

Enigi ĉapelitajn literojn

Mi aldonis rimedon enigi ĉapelitajn literojn en serĉ-fenestro, nom-fenestro kaj koment-fenestro de ĉi tiu blogo.

[v] cx gx … ux => ĉ ĝ … ŭ

Kiam la kvadrateto estas markita, tiam oni povas enigi “ĉ” per “cx”, “ĝ” per “gx” kaj tiel plu. Se oni ne volas aŭtomatan anstataŭigon, tiam oni musklaku sur la kvadrateto kaj malŝaltu la funkcion.
Do, bonan ĉapeladon!

Malsaĝa Esploranto

Estas ĝena problemo, ke unu saman CSS-etikedon malsame interpretas kaj malsame redonas du retumiloj: Fajrovulpo [Firefox] kaj Interret-Esploranto [Internet Explorer].
Nun mi verkas ŝablonprogramerojn kaj stilfolion por nova etoso de mia blogo. Mia skribaĵo funkcias ĝuste, kiel mi celis, en Fajrovulpo, sed ne en Esploranto [IE6]. Ŝajnas al mi, ke nun-okaze Esploranto neglektas CSS-etikedon sub iuj kondiĉoj. Mi ankoraŭ ne trovis solvon.

Etoso de WordPress

Etoso (aspekto kaj fasado) de VortoPreso [WordPress] konsistas el deko da programeroj. Jam ekzistas ŝablonaj programeroj, kies funkcio estas klare difinita.
Por ŝanĝi ĝian etoson laŭ sia gusto, oni devas kompreni, kiel funkcias ŝablonelementoj en programeroj. Elektante necesajn kaj forigante nenecesajn ŝablonelementojn, oni konstruas fasadon. Por ŝanĝi aspekton de paĝoj oni bezonas sciojn pri HTML (hiperteksta marklingvo) kaj CSS (stilfolio).
Nun mi faras novan etoson per “provoj kaj eraroj” surbaze de kelkaj jam publikigitaj temoj.

Akismet eraris

Ĝis nun mi kredis, ke Akismet, kromprogramo al VortoPreso [WordPress], bone funkcias kaj gardas mian blogon kontraŭ spamoj. Hieraŭ mi hazarde rigardis la liston de rubokomentoj kaptitaj de Askimet.
Surprize mi trovis tie komenton de iu esperantisto. Ĝi tute ne estas rubo nek spamo. Do mi restarigis ĝin el la la rubaĵoj. Kial Akismet kaptis ĝin kiel rubon, mi ja ne povas diveni.
Ĉiuokaze de nun mi devos kontroli la ruboliston de Akismet almenaŭ unu fojon semajne.

Akismet bone gardas

Mi uzas la kromprogramon Akismet kune kun WordPress jam de 2 monatoj. Ĝi kaptas spamajn komentojn, rezervas ilin en rubujo kaj forviŝas ilin post 15 tagoj.
Ĝis hodiaŭ Akismet kaptis 173 rubaĵojn kaj nunmomente rezervas 144 rubaĵojn. Do ĉi tiu blogo ricevis proksimume 10 spamajn komentojn en unu tago. Mi ĝojas, ke ĝi bone laboras.