Jen WordPress 2.1

Finfine mi sukcesis!
Jen vi vidas mian blogon motoratan pere de WordPress 2.1 esperantigita de Bertilo Wennergren.

La kaŭzo de mia antaŭa malsukceso estus misfunkcio de la FTP-programo sur mia nova komputilo. Mi povis senprobleme alŝuti ĉiujn dosierojn pere de la sama FTP-programo sur mia malnova tekkomputilo.

Post la alŝuto mi faris jenajn:
5. Aliri al la blogo kaj eniri en la administran paĝon.
6. Fari promocion laŭ instrukcioj.
7. Reaktivigi kromprogramojn.
8. Modifi du dosierojn sidebar.php kaj style.css laŭ la antaŭa versio kaj alŝuti ilin.

Jen estas ĉio.

Malsukcesa promocio

Hodiaŭ mi provis promocii WordPress-on al la versio 2.1 esperantigita de Bertilo.

Jen mia metodo:
1. Mi faris restaŭrkopion de la datumbazo.
2. Mi haltigis ĉiujn kromprogramojn.
3. Mi malkompaktigis la dosieron WordPress_2.1_Esperanto.zip.
4. Mi alŝutis ĉiujn dosierojn al la servilo.

Sed mi malsukcesis ĉe alŝuto de la koncernaj dosieroj superskribe al la dosierujo de la servilo, kie ekzistas la malnova versio 2.0.5. Meze de la alŝutado, post alŝuto de kelkaj dosieroj, la servilo ne resendas rekonan mesaĝon al mia FTP-programo, kiu perdas konekton al la servilo. Ĝis nun mi ne spertis tian misfunkcion. Hmmm… Kion fari?

Novaj komentoj en la dekstra kolumno

Mi aldonis novan krompropramon Brian’s Latest Comments, kiu montras indikojn al novaj komentoj en la dekstra kolumno de ĉi tiu blogo.

Instalinte la kromprogramon laŭ la ordinara procedo, mi metis jenan paragrafon en sidebar.php de la nun-uzata stilo.
[code lang=”php”]

  • Novaj Komentoj


    [/code]

    Kaj mi anstataŭigis la frazon “Go to the comments of this entry” en brianslatestcomments.php per “Iru al la komentoj de ĉi-artikolo”.

  • Kiel promocii?

    Mi jam skribis, ke mi renovigis mian blogon per WordPress 2.0.5, kiun esperantigis Bertilo Wennergren.
    Nun oni anoncas, ke la nova versio 2.0.7 jam liveriĝis, kaj ke la promocio al la nova versio estas forte rekomendita pro sekureca problemo.
    Do mi volas promocii mian WordPress-on, sed kiamaniere? Bertilo ankoraŭ ne liveris la esperantan version de 2.0.7. Povas esti, ke li ne liveros la novan.
    Ĉu mi povos instali anglan version de 2.0.7 sur la esperanta versio de 2.0.5?

    Provo pri emfazo de fontoteksto

    Tio ĉi estas provo emfazi fontotekston de programlingvoj. Mi uzis la kromprogramon “php-highlightstring”.
    [code lang=”javascript”]
    function kunfleksiu(t) {
    myRE = new RegExp(“^(\S+[uao]) (\S+[ao])$”, “i”);
    var paro = t.match(myRE);
    if (paro) {
    t = ‘”‘ + t + ‘”|”‘ + RegExp.$1 + ‘j ‘ + RegExp.$2 +’j”|”‘;
    t = t + RegExp.$1 + ‘n ‘ + RegExp.$2 +’n”|”‘;
    t = t + RegExp.$1 + ‘jn ‘ + RegExp.$2 +’jn”‘;
    }
    return t.replace(/^s+|s+$/g, “”);
    }
    [/code]
    Pri ĉi tiu Javaskripto legu la afiŝon “Mia programeto”.

    Saluton mondo!

    Saluton, la mondo! Tio ĉi estas mia unua afiŝo pere de WordPress.
    Jes, mi ŝanĝis mian blog-programon el MovableType al WordPress.
    Mi uzis la pakaĵon elfaritan de Bertilo. Koran dankon al li.
    Iom post iom ekde nun mi faros modifojn de la aspekto de ĉi tiu blogo.