Aŭtuno

Aŭtuno venis.  La aero sentigas malvarmecon kaj folioj komencis velki.

Hodiaŭ pluvas. Tio premas mian humoron. Oni ofte komparas aŭtunon kun maljuniĝo de homoj. Tutcerte mi konsentas. La homa maljuniĝo estas plena maturiĝo kaj samtempe velkiĝo. Lastatempe mi rimarkis, ke mi perdis iaman forton kaj persistemon, pri kiuj mi min fidis jam de longe.

Kutime mi ne ŝatas eldiri negativaĵojn. Sed mia humoro deprimita hodiaŭ ial min pelas al negativaj diraĵoj. Pardonu min, eventualaj legantoj.

Laŭ veterprognozo morgaŭ mi havos belan veteron.

 

Tri jarojn poste …

Hodiaŭ poŝtisto alportis leteron adresitan al mia filo. Ĝi estas avizletero pri renovigo de trijara kontrakto de certa servo.
Kiel mi jam skribis ĉi tie, mia filo forpasis antaŭ du jaroj. La koverto kun lia nomo repensigis min iomete pri li.
Kredeble antaŭ tri jaroj li faris la trijaran kontrakton, neniel antaŭpensante, ke li forlasos la mondon nur unu jaron poste. Tiutempe neniu el mia familio supozis la sortobaton.
Jes, tia estas homa pensado. Tio estas homa vivo.

Bona posttagmezo

Hodiaŭ estis la naskiĝtago de mia forpasinta filo. Tri liaj amikoj de malproksimaj urboj vizitis nin. Ili estis membroj de la studenta literatura klubo de la universitato, al kiu mia filo apartenis. Prenante kukon kaj teon, ni interparolis pri la memoroj de mia filo. Estis bona posttagmezo por mi kaj mia edzino.

Kia streĉiteco

Finfine mi komencis verki 1-paĝan artikolon por iu gazeto. Jam pasis pli ol du semajnoj, de kiam mi decidis verki la artikolon. Ja estas kutima afero ĉe mi. Mia verkado ĉiam iras nur malrapide.
Restas tri tagoj ĝis la limdato. Kian streĉitecon mi ĝuas!

Katfiguro

Mi amas mian karan katon Bii. Pro tio mi amas katojn ĝenerale kaj aĵojn pri kato.
Hieraŭ mi kaj mia edzino vizitis varmfontan urbon, kaj hodiaŭ ni promenis en la urbo. Mi trovis kaj aĉetis ĉarman malgrandan katfiguron en iu vendejo. Al mi tre plaĉis vivajn linietojn de la desegnitaj okuloj fermitaj de la katfiguro.

Inkandeskaj lampoj malaperos

En la lasta marto Tooŝiba (東芝/Toshiba), japana entrepreno pri elektraĵoj kaj elektronikaĵoj, ĉesis fabriki ampolojn de inkandeska lampo. Pri ĉi tio mi legis du-paĝan reklamanoncon sur ĉi-matena ĵurnalo. La kompanio anoncas, ke ili de nun fabrikados diodajn lampojn anstataŭe.
Nuna ampolo de dioda lampo havas duonsferan lumfonton. Oni diras, ke ĝi povas lumigi nur celitan areon kaj ŝparas energion.
Nun mi pendigas inkandeskan lampon mezalte de ŝtuparĉambro kun duetaĝa alteco. La lampo havas preskaŭ plensferan lumfonton. Ĝi lumigas ne nur la ŝtuparon sed ankaŭ la duaetaĝan spacon. Se mi anstataŭigos ĝin per diodan lampon, ĉu tiu ĉi lumigos la supran spacon? Do mi hezitas pri anstataŭigo.
Amiko en Tvitero donis al mi konsilon, ke mi uzu globan fluoreskan lampon. Ja, certe ĉi tio estas bona ideo. Do mi provu!