Tre varme

Estis tre varme hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis 21,5 gradoj en mia regiono. Mi forprenis mian trikotan puloveron, kiun mi portis hieraŭ. Mi fojfoje ŝvitis hodiaŭ. Estas vetero de fina aprilo aŭ frua majo.

Alarmo pri cunamo

Hodiaŭ matene la Japana Meteologia subministerio proklamis alarmon pri cunamo en marbordaj regionoj. Municipaj aŭtoritatuloj donis rekomendon pri evakuo al la loĝantoj. Oni rifuĝis al pli altaj lokoj.
Posttagmeze japanajn marbordojn atingis sinsekve pluraj mezgrandaj (kaj malgrandaj) cunamoj. Maksimume 1,2 metrojn alta. Estis feliĉe, ke neniu suferis damaĝon pro la cunamoj.
Nun japanoj zorgas pri homoj suferantaj pro la granda tertremo en Ĉilio.

Mia filo …

(“En ordo krom unu”, mi skribis antaŭe. Jen temas pri tiu unu…)

Estas la 49-a tago ekde kiam mia filo forpasis. Laŭ budhismaj instruoj mortinto vagadas en limregiono inter morto kaj vivo dum 49 tagoj ekde sia morto, kaj en tiu ĉi tago li/ŝi transiras en sekvan vivon per refoja transnaskiĝo. Kvankam mi ne estas kredanto, tiu rakonto iomete konsolas min.
Mia filo enhospitaliĝis pro kormuskola malsano fine de la lasta junio. Malgraŭ zorgema kuracado lia koro ĉesis bati fine de la lasta decembro. Estas ne kredeble, ke li mortis tiel juna. Kiam mia patrino grave malsaniĝis antaŭ unu jaro, li multe helpis al mi. Li estis bonkora kaj pensema junulo. Nun mi ne trovas lin ĉirkaŭ mi. Mi neniam revidos lin. Kia fatalo!
De tempo al tempo rememorante lin, mi kaj mia edzino eklarmas. Vera malĝojo… Ŝajnas al mi, ke nur la tempo konsolas nin kaj cikatrigas nian vunditan koron. Ni ja devas alkutimiĝi al nia sorto.
Ne velku la memoroj pri li! Donu pacon kaj konsolon al ni postvivantoj!

Krom unu

En ordo krom unu, pri kio mi parolos pli poste.

Cetere mia patrino enhospitaliĝis hodiaŭ pro febro kaj malvigliĝo. Mi veturis du horojn per aŭto al mia hejmurbo. Kuracisto suspektas, ke ŝi infektiĝis je gripo. Oni izolis ŝin sola en malsanĉambro.