Esperanto elektebla en WordPress

Mi ĝisdatigis la sistemprogramaron de ĉi tiu blogo WordPress kaj trovis, ke Esperanto jam estas elektebla lingvo en la sistemo mem. Do, la uzanto ne bezonas apartan esperantigitan etoson. Mi iris al la Panelo > Agordo > Ĝenerale, kaj en la paĝo de Ĝeneralaj agordoj elektis Esperanton por “Lingvo de la TTT-ejo” kaj konservis la ŝanĝojn. Jen ĉio!

Nun ĉi tiu blogo prenis la etoson “Twenty Fifteen”. Mi ĝojas, ke Esperanto iom post iom antaŭeniras en la interreta mondo.

Nova esperanta traduko de la Japana Konstitucio

Ĵus aperis nova esperanta traduko de la Japana Konstitucio.
http://www.vastalto.com/arkivo/Japana_Konstitucio_NUN.html

Ĝi estis pretigita de la grupo NUN-vortoj.

En ĉi tiu jaro oni kandidatigis por la Nobel-Premio pri Paco la japanan popolon, kiu tenas la Artikolon 9 de la Japana Konstitucio.

Ĉapitro II
Rezigno de milito

Artikolo 9

(1) Sincere aspirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas militon kiel suverenan rajton de la regno kaj la minacon per armita forto aŭ la uzon de armita forto kiel rimedojn por solvi internaciajn konfliktojn.

(2) Por atingi la celon menciitan en la antaŭa paragrafo, tera, mara kaj aera armeoj aŭ aliaj militfortoj neniam estu tenataj. La rajto de militado de la Regno ne estas agnoskita.

Aliflanke, la ĉefministro Abe kaj lia kabineto agnoskis la rajton je kolektiva defendo, ignorante juran procedon malgraŭ Artikolo 9.

En tiuj situacioj la nova traduko de la Japana Konstitucio estas tre aktuala temo, mi pensas.

Cetere ĝia papera eldono nun estas preparata kaj baldaŭ aperos antaŭ la jarfino.

La Esperanto-elsendoj de Pola Radio frostigitaj

Hodiaŭ matene mi ne povis trovi la vendredan elsendon de Pola Radio en la retejo [http://www.polskieradio.pl/eo/]. Kaj vespere mi trovis la ŝokan artikolon de Libera Folio “Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn” [ĉi tie]. Poste revizitinte la retejon de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, mi trovis kaj aŭskultis la vendredan elsendon.
Laŭ la informoj la estraro de Pola Radio decidis, ke la unu sola redakciano de la Esperanto-redakcio ĉesigu la ordinarajn laborojn kaj prenu novan taskon por ŝanĝi la portalon de Pola Radio. Pro la decido la Esperanto-redakcio ne povos prepari aktualajn programerojn kaj elsendos arkivajn programerojn nur tri-tage (lunde, merkrede kaj vendrede) en la venontaj semajnoj. Oni ne certas, ĝis kiam daŭros la nova tasko. kaj oni ne certas, ĉu ŝi povos reveni al la kutimaj okupoj pri Esperanto-elsendo.

Do, estas necese, ke esperantistoj reagu al Pola Radio aŭ al polaj instancoj. Mi planas morgaŭ skribi retmesaĝon al la pola ambasado en Japanio [ĉi tie] pri tiu ĉi problemo.

Kopirajto en Esperantujo, ĉu respektata?

Ĉu oni opinias, ke estas maljuste vivteni sin per verkoj en Esperanto? Ĉu oni opinias, ke esperantistoj ne rajtas akiri monon per sia verkado en Esperanto? Mi ne komprenas, kial la laboraĵo kun multe da tempo kaj energio ne povas esti respektata je la kopirajto flanke de nombro da esperantistoj.
Mi ne komprenas, kial vortarverkantoj povas esti aparte malrespektataj je la kopirajto? Kompili vortaron estas ege malfacila kaj temporaba laboro. Mi ja konas tion, kompilante mian PEJVon (Praktika Esperanto-Japana Vortareto) dum dek jaroj.
Mi surrete publikigas mian vortareton por persona uzo de ĉiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj. (ĉi tie kaj ĉi tie) Mi ne postulas monon por mia vortareto. Tamen se iu planos vendi mian vortaron libroforme aŭ elektronike kiel komercan varon sen mia permeso, mi certe plendos kontraŭ tiu.
Tio ĉi estas mia elekto pri mia verko. Kaj mi opinias, ke la elekto de la aŭtoro devas esti respektata. SAT kompilis PIVojn kun multe da tempo kaj homfortoj kaj ĝi decidis vendi la vortarojn kiel komercajn varojn. Do oni devas respekti la elekton de SAT.

Esperantistoj, ĉu fidindaj?

Kopirajto (aŭtorrajto) estas rimedo por protekti aŭtoron de iu verko kontraŭ misuzoj de la verko. Ĝi estas komuna saĝo de la homaro. Estas leĝe malpermesite proprigi al si iun verkon sen permeso de la aŭtoro. Malobservo al kopirajto estas krimo.
Ja ekzistas krimuloj, kiuj malobservas kopirajtojn, ĉie en la mondo (ankaŭ en Esperantujo, bedaŭrinde). Mi ne priparolos tion en tiu ĉi artikolo.
Problemo estas tio, ke en Esperantujo ekzistas tiuj opinioj, kiuj publike subtenas krimojn kontraŭ kopirajtoj.
Vidante tiujn diraĵojn, kion pensos ne-esperantistaj entreprenistoj, kiuj okaze interesiĝis pri esperanto? Ili certe suspektos, ke esperantistoj ne estas fidindaj. Kaj ili pensos, ke ili perdos, se ili publikigos iajn verkojn en Esperanto. Tiel ŝrumpos ŝancon por Esperanto.
Esperantistoj devas ekkonscii, ke tiaj agadoj kontraŭ kopirajtoj subfosas la fidon al Esperantujo kaj malhelpas disvastigon de Esperanto.

Estonta Esperanto

Estonte, se Esperanto disvastiĝos en Azio kaj Afriko samnivele kiel en Eŭropo, la vortaro de Esperanto devos ŝanĝiĝi multe kaj draste. Kunmetitaj vortoformoj estos preferataj ol okcidentdevenaj radikvortoj. Multaj vortoj eĉ fundamentaj devos esti plivastigitaj je sia senco pro aldono de pli kutimaj konceptoj de azianoj kaj afrikanoj.

Pri vortoformoj mi ja konscias, ke fakte ankaŭ multaj el la okcidentaj esperantistoj preferas kunmetaĵojn. Sed mi vidas, ankaŭ ke pli multaj okcidentanoj elektas radikvortojn senkonscie.

Nu, pli grava ŝanĝiĝo estos sencovastiĝo de vortoj. Kaj tiu fenomeno jam komenciĝis parte.
Ekzemple, laŭ PIV2005 “drako” estas “fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto”. Ĝi estas okcidenta drako. Aliflanke drakoj, kiuj loĝas en aziaj rakontoj, havas similan aspekton, sed ne flugilojn. Kaj ĉi tiuj apartenas al bonaj dioj.
La Reta Vortaro prave rimarkigas nin pri tio jam de la jaro 2002.

Ni vidos tiajn ekzemplojn pli multe en estonto de Esperanto.

Propraj nomoj en la historio

Mi kompilas Esperanto-Japanan Vortaron PEJVO uzeblan rete kaj komputile dum pluraj jaroj.
Antaŭ jaroj unu japana esperantisto plendis, ke en la vortaro troviĝas multe da propraj nomoj el Okcidento sed, kompare al tio, nur malmulte da propraj nomoj el Japanio. Mi ne certas, ĉu li akcentis la multecon de okcidentaj nomoj aŭ la malmultecon de japanaj nomoj.
Tio, kion li plendis, estas fakto. Kaj la fakto spegulas aktivecon de okcidentaj esperantistoj kaj tiun de japanaj esperantistoj. Mi ofte miras kaj admiras la energion de okcidentaj esperantistoj, kiuj tradukas kaj enkondukas siajn propraĵojn en Esperanton. Kompare al tio, japanaj esperantistoj pli ofte hezitas esperantigi siajn propraĵojn.
Mi alvokas al japanaj esperantistoj, ke ni havu iom pli da aŭdaco. Mi pensas, ke estas grava tasko esperantigi proprajn nomojn de homoj kaj lokoj, kiuj aperas en la japana historio kaj klasikaĵoj.

Lastatempe en Tvitero

Lastatempe en Tvitero (Twitter) mi interŝanĝas mesaĝojn kun kelkaj japanaj esperantistoj (en Esperanto ;-)). Tio ĉi estas mia unua okazo, ke mi kunagas kun pluraj japanoj en unu retejo.
Ĝis nun mi partoprenis en pluraj retaj diskutlistoj esperantaj, kie mi malofte renkontis japanojn. Escepto estas retlistoj, kiujn faris japanoj mem. Al retlistoj administrataj de alilandanoj, japanaj esperantistoj ne emas aliĝi, kvankam tie okazas diskutoj internaciaj laŭ temoj kaj membroj. Tiel al mi ŝajnas.