Ĉinaj literoj en komputil-programado

La japana lingvo uzas kanaojn (fonetika skribo) kaj ĉinajn literojn (ideografia skribo). La kanaoj konsistas el ĉ. cent signoj kaj la ĉinaj literoj konsistas el pli ol ses mil signoj (lastatempe pli ol dek mil). Kiam ni traktas la japanan tekston per komputilo, ofte ni spertas problemon, kiun kaŭzis kodigo de ĉinaj literoj. Ekzistas pluraj normoj por kodigo. Komputiloj estas ekipitaj per malsamaj normoj laŭ mastrumaj sistemoj (OS). Ju pli nova estas mastruma sistemo, des pli ampleksan aron de ĉinaj literoj ĝi povas trakti. Sed programistoj devas funkciigi sian programon sur diversaj komputiloj kaj renkontas multajn problemojn.
Hodiaŭ mi faris programeton per Perl, kiu traktas simplan tekston de la japana lingvo. Traktante donitan tekston, la programo eligis erarmesaĝon, indikante lininumerojn en la programo kaj la donita teksto. Unue mi suspektis mian programeton, sed ĝi estas tre simpla por kaŭzi ian eraron. Sekve mi suspektis la donitan tekston, sed mi ne vidis ian malbonaĵon ĉirkaŭ la indikita linio.
Post pluraj provoj kaj eraroj mi fine trovis, ke en la teksto miksiĝis unu ĉina litero el la tria nivelo, kiu estas traktebla per plej novaj sistemoj. Kiam mi forigis la ĉinan literon el la teksto, mia programeto senprobleme funkciis.

PEJVo 1.71 uzebla sur iPhone

Mi uzadas iFonon (iPhone) kaj trovis, ke ĝi estas utila en diversaj celoj. Do mi volis ekuzi ankaŭ mian Esperanto-japanan vortaron PEJVo sur iFono.
La programo “EBPocket for iPhone” estas serĉilo por elektronikaj vortaroj laŭ la datenaranĝo de JIS-X4081(EPWING), kiu estas vaste uzata en Japanio. Mi transformis PEJVon al tiu ĉi datenaranĝo kaj instalis en mian iFonon. Ĝi bone funkcias kaj prezentas bele ĉapelitajn literojn. Mi estas ja kontenta pri la rezulto.
Se vi scipovas la japanan lingvon, provu:
* PEJVo 1.71 : http://homepage1.nifty.com/esperlando/jp/#EPWING
* EBPocket for iPhone : http://www31.ocn.ne.jp/~h_ishida/EBPocket_iPhone/index.html

Peproboto

Tvitero (Twitter http://twitter.com/) estas reta servo, per kiu oni povas interŝanĝi mallongajn mesaĝojn. La sistemo de Tvitero permesas aŭtomatan alŝuton de mesaĝoj, pro kio jam ekzistas multaj robotoj (komputilaj programoj) pepantaj en Tvitero.
Nun aperas nova retservo, kiu helpas al uzantoj fari robotojn por Tvitero laŭ iliaj preferoj. Jen ĝia retadreso http://twittbot.net/ . Uzante tiun servon, mi faris peproboton, kiu pepas en Esperanto el la Proverbaro de Esperanto (de L.L.Zamenhof).
Se vi jam havas konton ĉe Tvitero, provu sekvi la konton @retkoboldo . Ĝi pepas unu- aŭ dufoje en horo.

Interreta arkivo

Serĉante tra la interreto, mi fojfoje trafas retpaĝojn jam ne ekzistantajn. Hodiaŭ mi serĉis informojn pri iu transforma programo kaj la celita retpaĝo redonis 404-eraron.
Tiam mi rememoris la blogeron de Skribitaj Pensoj (ĉi tie), en kiu Luis Guillermo RESTREPO RIVAS menciis pri la Interreta Arkivo (http://www.archive.org).
Do mi saltis al la TTT-ejo kaj tajpis la adreson de la celita paĝo. Por mia ĝojo la serĉata paĝo estas konservita en la Arkivo kaj mi akiris necesan informon. Dankon al Luis kaj al la Arkivo.

Ĉu Guglo komprenas Esperanton?

Mi jam scias, ke oni povas uzi Guglon per Esperanto. Esperanto estas unu el la elekteblaj lingvoj por la fasado de Guglo-serĉo.
Sed ĝis nun mi ne imagis, ke Guglo rekonas esperantajn serĉvortojn kiel senchavajn vortojn. Kiam mi faris serĉon kun la vortoj “japana” kaj “blogo” en la japanlingva fasado, ĝi redonis rezultojn ne nur kun “japana” kaj “blogo” sed ankaŭ kun diklitera “japanese“, “japan” aŭ “blog“. Do ĝi ŝajnas kompreni, ke “japana” estas samsignifa kun “japanese“.
Tio estas tre interesa, sed superflua aranĝo, kiam oni volas ricevi ĝuste nur esperantajn vortojn.

E@I-blogo

Nova blogo estas lanĉita ĉi-monate. E@I(legu:e-ĉe-i)-blogo ĉefe traktas komputilajn temojn. La artikolojn verkas pluraj E@I-aktivuloj. Jen kelkaj titoloj el la jam publikigitaj artikoloj:

  • Klavararanĝo por Vindozo
  • Rusaj lernejoj uzu liberan programaron
  • Vikipedia seminario kaj nova libro dum KAEST
  • Beta-versio de Firefox 3.1 oficiale havebla en Esperanto

Fakte multaj komputilemuloj troviĝas inter esperantistoj, sed ĝis nun ne ekzistis tia komputiltema blogo. Mi ŝatas legi prikomputilajn artikolojn kaj ĝojas la lanĉon de la blogo. Mi deziras, ke E@I-blogo bone antaŭeniros.
URL: http://blogo.ikso.net/