La problemo ne solvita

Sekvaĵo de la hieraŭa artikolo (ĉi tie).
Ora Mezo komentis kaj sciigis, ke li uzas Fajrovulpon 3.0.1 kun la Reta Vortaro senprobleme. Hodiaŭ mi promociis Fajrovulpon en alia komputilo (japanlingva Vindozo XP sp3) kaj konstatis la saman problemon ĉe la retejo de Reta Vortaro. Do mi suspektas, ke la problemo estas propra al tiu versio de Vindozo.
En iu retpaĝo (japanlingva) oni skribas, ke simila problemo okazis pro plisekurigo de Fajrovulpa programaro. Tiuokaze kulpas Fajrovulpo. Tamen mi ne estas certa, ĉu tiu aserto estas fidinda aŭ ne.

Fajrovulpo 3.0.1

Mi promociis Fajrovulpon al la versio 3.0.1. Startigante ĝin, mi rimarkis, ke la nova versio bezonas iom pli da sekundoj ol la malnova 2.0.0.16. Sed la retumilo ne estas malpeza dum ĝia funkciado.
Unu maloportunaĵo okazas. La retpaĝo de Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) konsistas el du kadroj: la maldekstra kadro montras kapvortojn aŭ aliajn indikojn. Kiam mi alklakas iun kapvorton, tiam en la dekstra kadro aperas la artikolo.
Tamen en la versio 3.0.1 tiu artikolo aperas ne en la dekstra kadro, sed en la tuta folio de la sama langeto aŭ de la nova langeto. Do por serĉi novan kapvorton mi devas retroiri al la antaŭa paĝo, alklakante retrobutonon aŭ langeton.
Ĝis nun mi ne kapablas diveni kaŭzon de la maloportunaĵo.

Alarmo al blogantoj !!!

Sekvas kaperadoj kontraŭ blogoj de esperantistoj.
Antaŭ semajno okazis, ke iu aĉulo perforte afiŝis obscenajn fotojn en certa esperanta blogo. Kaj hodiaŭ la frontartikolo de eventeo.net (***http://www.eventeo.net/) estas kaperita kaj anstataŭigita per sensencaĵo.
Estu singardaj, blogantoj !!!

******
P.S. Oni ne aliru al la retejo sen preventaj rimedoj kontraŭ virusoj kaj aliaj malicaj atakoj. Nunmomente (la 22-a de aŭg.) la retejo estas komplete kaperita. Povas okazi, ke ĝi ekipiĝos per malicaj atakiloj al vizitantoj.

******
P.P.S. Nunmomente (je 12:00 GMT, la 24-a de aŭg.) la retejo aspektas pli-malpli reordigita.

Kasperski pli bone ol Norton

Mi aĉetis novan surtablan komputilon por anstataŭigi la malnovan surtablan komputilon, kiu fariĝis malstabila (mi ja suspektas baldaŭan difektiĝon). En la nova komputilo oni anticipe preparis la kontraŭvirusan programon (provaĵo) de Norton. Post unutaga uzado mi trovis, ke ĝi ja senteble malrapidigas funkciadon de la komputilo. Mi jam forigis ĝin el mia nova komputilo kaj anstataŭe instalis provaĵon de Kasperski. Tiu ĉi ne tiel malrapidigas la komputilon.
Kapperski funkcias pli bone ol Norton, nunmomente mi konkludas.

Mia surtabla komputilo aspektas sana

Dum ĉi tiuj 3 tagoj mia surtabla komputilo funkcias ŝajne sen problemo. Tamen el la simptomoj de la 14-a de majo mi suspektas, ke la ĉeftabulo estas difektiĝonta. Ĉi tiu sistuacio ja similas al tiu de la 26-a de februaro, 2007 pri mia antaŭa tekkomputilo. Tiutempe la tekkomputilo definitive paneis post 40 tagoj.
Tial mi jam decidis, ke mi preparu anstataŭaĵon por la surtabla komputilo.

Duonmorta komputilo

Hodiaŭ, kiam mi laboradis per mia surtabla komputilo, abrupte programoj komencis stumbladi. Probable kutima simptomo de Vindozo, kiu bezonas restartigi la tutan mastruman sistemon. Mi restartigis la komputilon. Post la starta marko de Vindozo aperis blua ekrano, kiu diras “Unknown Hard Error” (nekonata aparata eraro). Mi malŝaltis la maŝinon kaj reŝaltis ĝin. En starta procezo ree aperis blua ekrano, kiu ĉi-foje diras, “UNMOUNTABLE_BOOT_VOLUME” (nemuntebla praŝarg-volumo). Denove restarto, kaj ĉi-foje tuj komence aperis mesaĝo “A disk read error occurred” (eraro okazis en legado de disko).
Mi tute konfuziĝis kaj ne sciis kion fari. Mi lasis la komputilon en stagno dum kelkdek minutoj. Poste mi restartigis ĝin. Ĉi-foje ĝi ekfunkciis kvazaŭ senprobleme. Tamen post kelkdek minutoj ĝi denove prezentis bluan ekranon.
Nunmomente la surtabla komputilo iel-tiel funkcias kvazaŭ duonmortanta. Mi urĝas sekurkopii datenojn en la interna durdisko de la komputilo al ekstera durdisko.

Enhavo-mastruma sistemo

Nun mi esploras kelkajn enhavo-mastrumajn sistemojn (EMS) por instali en mia loka komputilo. EMS estas programaro, kiu unuece mastrumas enhavon de retejo kombinante diversajn materialojn. Se mi sukcesos bone manipuli iun sistemon, mi ĝin enkondukos en mian retejon pli poste.
Miaj kandidatoj estas tri: Drupalo [Drupal], Plono [Plone] kaj Zupso [Xoops]. En Esperantujo oni jam uzas Drupalon kaj Plonon. En Japanio oni ofte uzas Zupson, ĉar ĝi origine estis kreita de japanoj. Drupalo kaj Zupso funkcias surbaze de PHP kaj MySQL. Plono funkcias sur Pitono [Python] kaj Zopo [Zope]. Mi trovis ankaŭ jenan retpaĝon:
http://saluton.dk/pri-ems-sistemoj/kial-plone-kial-ne-drupalo

Mia esploro plu daŭros.

XAMPP en mia komputilo

XAMPP [iksamp ?] estas integrita pakaĵo de programaroj, kiu ebligas facile instali en loka komputilo TTT-servilan sistemon bazitan de Apaĉo [Apache], MySQL [maj-sokvolo] kaj PHP [pohopo].
Antaŭe mi instalis unuope Apaĉon, MySQL-on kaj PHP-on. Tiam mi devis ĉiufoje redakti agordan dosieron permane. Mi bezonis multe da horoj por startigi TTT-servilon en mia loka komputilo.
Sed ĉi-foje la instalado de XAMPP finiĝis en nur kelkaj minutoj. Nun startis TTT-servilo en mia komputilo. Ja estis tute facile!

Spamblogoj

Nifti [Nifty], unu el japanaj grandaj retperantoj, anoncis, ke ĝi kreis filtradan teknikon kontraŭ spamblogoj. En la anonco ĝi publikigis ankaŭ tion, ke 40 procentoj de la japanaj blogoj estas spamblogoj laŭ ĝia analizo. (Artikolo pri la anonco estas ĉi tie legebla en la japana.)
Spamblogo aŭtomate kolektas artikolojn el aliaj blogoj kaj retpaĝoj, kaj algluas ilin en sia blogejo. Aŭ ĝi afiŝas multajn ligojn al reklamaj varoj por perlabori monon. Ĝi precipe ĝenas serĉantojn en la reto. Ekzemple, kiam oni serĉas informojn pri “Akvosfero” per Guglo [Google], pli ol duono (precize kiom, mi tute ne volas kalkuli) el la serĉorezultoj estas tiuj de spamblogoj.

Kaspersky malpli malbone

Nun mi serĉas anstataŭanto de la kontraŭvirusa programo de Trendmajkro [Trend Micro], kiun mi uzas. La kialon mi jam skribis ĉi tie.
Hodiaŭ mi prove instalis provversion de kontraŭvirusa programo de Kasperski [Kaspersky]. Ĝenerale ĝi funkcias bone. Sed ankaŭ ĝi havas la problemon, ke la serĉado per Ĵamingo [Jamming] bezonas multe da sekundoj, Ĉi-okaze 3~4 sekundojn. Do duoble pli rapida ol tiu de Trendmajkro 2008. Tamen tio estas certe ja maloportuna.