Ĉambrinfano

el “Rakontoj de Toono”:

En longe ekzistanta domo fojfoje loĝas la dio “ĉambrinfano”. Tiu ĉi dio estas plej ofte knabo ĉirkaŭ 12- aŭ 13-jaraĝa. Li aperigas sian figuron de tempo al tempo.
En la domo de s-ro Imabuĉi en la vilaĝo Cuĉibuĉi, lia filino, kiu okaze estis hejme pro feriado, estis surprizita de ĉambrinfano sur la koridoro. Tiu ĉi estis ja knabo.
Ĉe s-ro Sasaki en la sama vilaĝo, kiam lia patrino kudris sola, ŝi aŭdis susuradon de papero en la apuda ĉambro. Tiu ĉi ĉambro estis de ŝia edzo, kiu tiam estis for al Tokio. Ŝi suspektis la bruon kaj malfermis la pordon, sed ŝi vidis neniun figuron. Post kelka tempo ŝi aŭdis ankaŭ nazajn spirbruojn. “Do estas ĉambrinfano!” ŝi pensis. La onidiro, ke en la domo loĝas ĉambrinfano, estis fame konata jam delonge.
Oni diras, ke la domo, en kiu loĝas ĉambrinfano, multe prosperas nobla kaj riĉa.

*rakontis SASAKI Kjooseki
*registris JANAGITA Kunio
*(libere) tradukis Vastalto

La templo Kijomizu

La templo KijomizoSajĉo [最澄/Saityō] estis eminenta bonzo, kiu fondis la budhisman sekton Tendajismo en la 9a-jarcenta Japanio. Laŭ legendo, survoje de la revenvojaĝo el Ĉinio, li vidis bele brilantan lumon en montaro de Kiuŝuo. Gvidite de fazano, li trovis unu sanktan arbon kovritan per musko sur ĉi tiu monto. Li multe ĝojis kaj skulptis Avalokiteŝvaron el la staranta arbo. En la jaro 806 li konstruis templon tie kaj dediĉis ĝin al Avalokiteŝvaro. Tio ĉi estas la deveno de la templo Kijomizu en Kiuŝuo. (En Japanio troviĝas pli ol 10 samnomaj temploj kun malsamaj devenoj.)

Bronza statuo

PRIMAVERASur la placo antaŭ la urbodomo de Fukuoko staras okulfrape alta statuo de juna virino. La bronza statuo titolita “PRIMAVERA” estas verko de Esther Wertheimer [Ester Varthajmer], poldevena virina skulptisto loĝanta en Kanado.
Min impresis la 4 metrojn alta statuo kun ĝia larĝa robo mole flirtanta per ventoblovo, kvantam ĝi estis farita el malmola metalo. Pri la motivo, laŭdire, la artisto estis inspirita de studentoj en la placo Tiananmeno, 1989.

Uraŝima Taro

festoĉaroUraŝima Taro estas konata heroo el japanaj fabeloj. Li estis juna fiŝisto kaj iun tagon savis la vivon de unu martestudo, kiu poste revizitis lin invitante al la submara palaco de la mardio. En la palaco princino de la mardio dankis kaj regalis lin per multaj frandaĵoj kaj amuzaĵoj.
Tiu ĉi festoĉaro prezentas la martestudon kun ĉinstile modifita figuro, sur kiu sidas Taro flanke portante la donacitan skatolon de la princino de la mardio.
Vi povas legi la rakonton pri Uraŝima Taro ĉi tie (en Esperanto).

SUGAŬARA no Miĉizane

SUGAŬARA no Miĉizane [菅原道真/Sugawara no Michizane] (845—903) estis japana erudiciulo, poeto kaj politikisto. Japanoj konas lin kiel Tenĝin-sama, dio pri scienco kaj literaturo.
Kiam li estis la dekstra ministro de imperiestra kortego en 901, liaj politikaj malamikoj kalumniis kaj forpelis lin de la kortego. Li estis sendita kiel nominala oficisto al Dazaifu, Kiuŝuo, malprosime de Kioto, tiama ĉefurbo. Li mortis tie post du jaroj, sopiregante la ĉefurbon.
Post lia morto sinsekve okazis malbonaj akcidentoj. Mortis ĉefuloj de la komploto. Oni pensis, ke ili estas plago de Miĉizane kaj konstruis sanktejojn por mildigi lian animon.
Ankaŭ en Dazaifu oni konstruis grandan sanktejon por Miĉizane, kaj nuntempe multaj japanoj vizitas ĝin por pripreĝi sukceson de lernado aŭ de ekzameniĝo. Najbare de tiu sanktejo nun troviĝas la Nacia Muzeo de Kiuŝuo.

“Ponjo sur la Klifo”

Ĉu oni memoras, kia estis la imagipovo de 5-jara infano. MIJAZAKI Hajao [宮崎駿/MIYAZAKI Hayao], la reĝisoro de ĉi tiu desegnofilmo, celis bildigi tian mondon, kia ĝin rigardas 5-jara knabo. (ĉi tie en la japana)
Ponjo, knabina fiŝo, iun tagon renkontas Soosuke, 5-jaran homan knabon, kiam ŝi estas en mortodanĝero. Savite de Soosuke, Ponjo ekamas lin. Estas la sceno pruntita el “Marvirineto”. Sed kompreneble la rakonto disvolviĝas tute alie.
Ja estas ege amuza la mondo rigardata de la 5-jara knabo. Ne marondoj sed akvofiŝoj atakas lin sur la marbordo. Sur la ŝoseo mergita pro marŝvelo, kelkmetrojn profunde, naĝas devoniaj kirasfiŝoj malrapide kaj tute nature. La loĝantoj rifuĝas el la mergita urbo en fiŝboatoj ornamitaj per fiŝistaj gratulflagoj kaj flagrubandoj.
Mi rememoris etoson de amuzaj sonĝoj, kiujn mi havis en mia infanaĝo. Mi plenkontente ĝuis la 101 minutojn de la filmo.

Diagnozo

Hodiaŭ mi vizitis fakon pri interna medicino de la hospitalo, kiu estas proksime de mia domo. Mi plendis al kuracisto pri mia kapdoloro. Aŭskultinte min, li diagnozis, ke la kapdoloro povas esti kaŭzita de hipertoniaj muskoloj (trostreĉitaj muskoloj). Li preskribis pilolojn da Myonal [pr. miona:l] (eperisona hidroklorido), kiu reduktos funkciadon de centra nervo kaj sekve malstreĉos muskolojn.
Mi prenas po unu pilolon post ĉiu manĝo.
Do mi vidos sekvojn.

Kapdoloro

Mia kapo doloras. Precipe doloras interna flanko de la kranio. Mi sentas kvazaŭ mia cerbo estas forte ĉirkaŭpremita de fera ringo.
Dum lastaj kelkaj tagoj la doloro foje intensiĝis kaj foje malintensiĝis. Nun ĝi estas la plej intensa ol ĝis nun. Ho ve!

Budhismo

Mi ne pensas, ke mi estas serioza budhano, kvankam mi naskiĝis kaj kreskis en budhisma kulturo. Tamen fakte estas ke mia pensmaniero estas profunde influita de budhismo.
Jen mi citu hazarde elektitan paragrafon el iu budhisma libro.

Ĉiu homo ĉiam havas malbonan ideon, ĉiam ne povas korekte vidi pro sia nescio kaj erare agadas katenite de sia egoo. Rezulte de tio naskiĝas korpo de iluzio. — el “La Instruoj de Budho” (1983)

Mi facile konsentas ĉi tiun aserton. Ĉi tio pruvus mian budhisman radikon.
Mi supozas, ke kelkaj legantoj sentus malfacilon tuj konsenti tiun aserton.

“Invito por Vojaĝo”

Lastatempe mi aĉetis k-diskon, albumon de Ĵak Ivar [Jacques Yvart] “Invito por Vojaĝo”. Ĝi enhavas 14 + 1 kantojn, ĉefe baladojn. Melodio kortuŝa kaj voĉo profunda. Harmonio kun gitara akompano. Ĝia trankvila etoso tre plaĉis al mi.
Mi unuafoje eksciis la kantiston per la lastmonata elsendo de Pola Radio. Ĉi tiu albumo estas la plej bona kaj la plej altkvalita el esperantaj muzikalbumoj, kiujn mi aĉetis ĝis nun. Mi plenplene ĝuas ĝin.

*Informo pri la albumo estas ĉi tie. Kaj specimeno el la albumo estas ĉi tie.