Vizitservo

Hodiaŭ min vizitis servo-inĝeniero komisiita de komputil-kompanio por ŝanĝi la DVD-aparaton de mia tekkomputilo, kiu fojfoje misfunkciis.
Antaŭ semajno mi telefonis al servocentro de la kompanio. Mi parolis kun konsilanto de la centro kaj li proponis, ke oni sendu inĝenieron al mia domo por ŝanĝi la DVD-aparaton. Tio estas tre oportuna rimedo por mi, ĉar mi povas daŭre uzadi la tekkomputilon.

Ĝis nun en ordinara okazo mi devis sendi kompleton de mia komputila aparataro por ripari ĉe la fabrikinto. Dum riparado, ĉirkaŭ semajnon, mi ne povis uzi mian komputilon. Estis tute maloportune.

La inĝeniero ŝanĝis la DVD-aparaton kaj ekzamenis funkciadon. Entute ni bezonis nur duonhoron. Post la ŝanĝo mia tekkomputilo funkcias senprobleme ankaŭ en reproduktado de DVD-filmoj. Oni komencis ja bonan servon!