Kuniklo aŭ leporo?

Oni diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Fojfoje ankaŭ mi sentis tiel.
Ekzemple la japana vorto “usagi” signifas kuniklon kaj/aŭ leporon tute sendistinge. Kiam ni bezonas distingi ilin, ni nomas kuniklon “kai-usagi (bredata usagi)”, kaj leporon “no-usagi (sovaĝa usagi)”. Kiam mi unuafoje renkontis la du esperantajn vortojn kun la difinoj de kuniklo (kai-usagi) kaj leporo (no-usagi) en vortaroj, mi demandis al mi, kiu vorto estas proksima al la japana “usagi“.
En la angla lingvo toviĝas “rabbit (kuniklo)” kaj “hare (leporo)”, inter kiuj “rabbit (kuniklo)” havas pli vastan sencon. Oni povas uzi “rabbit“-on en proksima senco al “usagi“. Kaj en la germana lingvo “Kaninchen (kuniklo)” kaj “Hase (leporo)”, inter kiuj “Hase (leporo)” havas pli vastan sencon.
Do, kiu el la du vortoj (kuniklo kaj leporo) havas pli vastan sencon en Esperanto?
Nova PIV difinas la du vortojn laŭ zoologia vidpunkto, sed ne laŭ lingvistika vidpunkto. Ĝi ne respondas mian demandon.

Tiam mi guglis por esplori uzatecon de la du vortoj, utiligante la Kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo/). Mi serĉis en interretaj paĝoj kun opcioj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
kuniklo : 664 trafoj
leporo : 9,210 trafoj
Kaj mi serĉis ankaŭ en la Tekstaro de Esperanto (http://www.bertilow.com/tekstaro/). Jen la rezulto:
kuniklo : 36 trafoj
leporo : 102 trafoj

Se mi hipotezas, ke vorto, kiu havas pli vastan sencon, estas uzata pli multfoje, tiam mi povas konkludi, ke leporo havas pli vastan sencon ol kuniklo en Esperanto. Do provizore mi difinas, ke la vorto leporo estas proksima al la japana “usagi“.