Sereno en cujo

sereno en cujoCujo estas japana pluvsezono, kiu daŭras pli ol unu monato ekde junio ĝis meza julio en nia regiono. Ĉar Japanio estas lando ĉirkaŭita de maroj, alta humideco karakterizas ĝian klimaton. Mi iam legis novelon, en kiu ĉefrolulo, alilandano ekloĝinta en Japanio, estis turmentata de nespertita intensa humideco dum cujo.
Fakte pluvado ne daŭras senĉese dum cujo. Fojfoje aperas la suno kaj la blua ĉielo. Sed ja tute limigite! Ĉiam grizaj nuboj minacas per pluvoj. Altaj temperaturo kaj humideco atakas homojn. Tamen ventoj el sudo vigle blovadas, kio iom mildigas varmecon kaj humidecon de la atmosfero.

Rizkampo kun rizidoj

rizkampo kun rizidojAntaŭe mi skribis pri rizkampo en proksima loĝkvartalo. En la lasta semajno oni plenigis la kampon per akvo, kaj plantis rizidojn en la kampo.
Hodiaŭ starante ĉe la vojrando, mi ridardis la akvon de la rizkampo. Ruĝaj libeloj kaj bluaj fadenlibeloj ŝvebas proksime de la akvosurfaco. Akvaraneo (=akvokura cimo) flosas sur la akvo. Iuj akvoskaraboj kaj fe-salikokoj naĝadas zigzage en la akvo.
Nun la rizkampo estas plena de vivaĵoj.

Nova frostofridujo

En la lasta semajno mi kaj mia edzino vizitis elektraparatan magazenon por aĉeti novan frostofridujon. Ni anticipe elektis du kandidatojn el varkatalogo, kiuj ambaŭ havas sufiĉe bonan plenumpovon por nia uzo.
Ni marĉandis kun komizo pri la prezo, kaj fine li proponis 20 procentojn da rabato pri unu fridujo. Ni, do, kontente decidis aĉeti tiun rabatitan fridujon.
Ek de la lasta sabato la nova fridujo staras en nia kuirejo. Ĝi havas kelkajn novajn funkciojn, kiuj ja plaĉas al ni.

Faboskarabo

faboskaraboJen nova skarabo gastas en mia ĝardeneto. Ĝiaj verdaj kapo kaj torako brilas bele metalece. Ĝi ja impresis min reflektante la sunlumon.
Ĝi estas Popillia japonica, specio el skarabedoj. Mi provizore nomu ĝin faboskarabo, ĉar ĝi nomiĝas, en la japana, “mame-kogane (豆黄金)” t.e. “fabo-majskarabo” pro tio, ke ĝi nutras sin per sojfaboj kaj aliaj fabacoj.
Laŭ la Provizora Privata Listo de Nomoj de Bestoj (farita de Wouter F. Pilger), la aŭtoro proponas “popilion” por faka uzo kune kun “Japana tufo-skarabo” por komuna uzo. La epiteto “tufo” verŝajne devenas de blankaj tufetoj ĉirkaŭ la rando de ĝia abdomeno.

Kio estas marhirundo?

Marhirundo estas birdo, kiu ĝis nun troviĝas nur en esperantaj vortaroj escepte de unu ekzemplo.
Ĝiaj difinoj malsamas laŭ vortaroj.
Iuj vortaroj difinas, ke ĝi estas alinomo de glareolo [Glareola] el la ordo de karadriformoj. Tiuj estas PIV, Nova PIV, Esperanto-Franca (G. Waringhien), Esperanto-Ĉina (Ĝang Hongfan). Ĝi eble devenas de la franca hirondelle de mer(?).
Iuj vortaroj asertas, ke ĝi estas alinomo de ŝterno [Sterna] el la ordo de karadriformoj. Tiuj estas Esperanto-Germana (E. Krause), Esperanto-Japana (Mijake). Ĝi certe devenas de la germana Seeschwalbe.
Iuj vortaroj mencias, ke ĝi estas alinomo de procelario [Procellaria] el la ordo de procelariformoj. Tiuj estas Esperanto-Japana (Nukina-Mijamoto), Esperanto-Korea (MA Young-tae). Bedaŭrinde mi ne povas diveni ĝian devenon.
Ja estas interesa konfuzo. “Marhirundo” estas certe komunuza vorto, kiu havas ekvivalenton en ĉiu nacia lingvo. Ekzemple en la japana lingvo “marhirundo” estas komuna nomo de la genro Oceanodroma aŭ de la familio Hydrobatidae.
Nunmomente mi ne povas konkludi, kiu estas la plej aŭtentika “marhirundo”. Mi devas obrsevi denunan uzadon de esperantolingvanoj. Tamen, ĉu fakte pluvivos marhirundoj en Esperantujo?

Tomatoj ruĝiĝas

tomatoj ruĝiĝasJen mini-tomatoj ruĝiĝas unu post alia en mia ĝardeneto. Mia edzino rikoltas po unu aŭ du plenmaturaj fruktoj en ĉiu tago. Ili estas ne acidaj, sed dolĉaj. Ni gustumas ilin en manĝhoroj.
Mia edzino tre ĝojas pro bona rikolto, ĉar la tuta rikolto facile superos la koston de la aĉetitaj plantidoj.

Vojaĝo en 倉敷 kaj 尾道

Antaŭ semajnoj mi kaj mia edzino vojaĝis en 倉敷 kaj 尾道. La urbo 尾道 estas konata de kinoamantoj kiel la scenejo de la filmoj (ekz. “あの、夏の日”) reĝisoritaj de 大林宣彦.

———-
Eble la hodiaŭa artikolo surprizis legantojn. Tamen mi fojfoje renkontas similajn artikolojn en Esperanto-gazetoj kaj retpaĝoj. Temas pri facilanimaj uzoj de neasimilitaj propraj nomoj devenantaj ĉefe el latinid-ĝermanaj lingvoj.
Corinne Rey-Bellet, Zülpich, Distrikto Ropczycko-Sędziszowski, Eurythmics ktp. ktp. Ĉi tiuj nomoj estas titoloj de artikoloj en Esperanta Vikipedio. Ili estas ne legeblaj per ordinara lingvokono de Esperanto. Ĉu tiuj aŭtoroj postulas de mi lingvokonojn krom Esperanto?
Mi elkore deziras, ke oni prezentu proprajn nomojn en laŭeble asimilita formo, aŭ se ne, almenaŭ prezentu ilin nepre kun prononcebla skribo en Esperanto.
(Tio ĉi estas subteno al Mevo kaj Slavik.)

Florburĝono de cikaso

cikasoCikaso estas unu el popularaj ĝardenarboj en Japanio, precipe en la sudokcidenta regiono. Ĝenerale oni plantas ĝin en kortoj de lernejoj, urbodomoj kaj kaj aliaj publikaj instancoj.
Jen estas cikaso en antaŭkorto de la hospitalo proksima de mia domo. Nun ĝi ekhavas florburĝonon. Cikaso estas dioika arbo, t.e. ke ekzistas vira arbo kaj ina arbo. Nunmomente mi ne estas certa, ĉu la floro en la foto estas vira aŭ ina. Eble tio klariĝos post kelkaj tagoj.
cikaso: Cycas revoluta, ĉiamverda arbeto el cikasacoj, kiu havas palmosimilajn malmolajn foliojn ĉe pinto de la trunko.