Arkivo por Februaro, 2010

Alarmo pri cunamo

dimanĉo, 28a de Februaro, 2010

Hodiaŭ matene la Japana Meteologia subministerio proklamis alarmon pri cunamo en marbordaj regionoj. Municipaj aŭtoritatuloj donis rekomendon pri evakuo al la loĝantoj. Oni rifuĝis al pli altaj lokoj.
Posttagmeze japanajn marbordojn atingis sinsekve pluraj mezgrandaj (kaj malgrandaj) cunamoj. Maksimume 1,2 metrojn alta. Estis feliĉe, ke neniu suferis damaĝon pro la cunamoj.
Nun japanoj zorgas pri homoj suferantaj pro la granda tertremo en Ĉilio.

trans distancego

sabato, 27a de Februaro, 2010

    trans distancego
    veninte, sur ĉielo
    gruoj facilas

Printempa tondro

vendredo, 26a de Februaro, 2010

    Printempa tondro —
    elstaras la tridento
    de Pozidono

ankaŭ knabinoj

ĵaŭdo, 25a de Februaro, 2010

    ankaŭ knabinoj
    ridas vigle — florpoto
    da lekantetoj

Estas printempo

merkredo, 24a de Februaro, 2010

Estis varme hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis 22 gradoj. Dum mi veturis en mia aŭto, mi demetis trikotan puloveron.
Laŭ aŭtovojo troviĝas kolzaj floroj tie kaj tie. La sunlumo rebrilas sur fenestrovitroj de aŭtoj.

printempo fruas

mardo, 23a de Februaro, 2010

    printempo fruas —
    sur betona pasejo
    birda fekaĵo

printempa nokto

lundo, 22a de Februaro, 2010

    printempa nokto —
    seĝo ellasas kaŝe
    pecetan spiron

Mi planas …

dimanĉo, 21a de Februaro, 2010

Ĝis nun mi okupiĝis pri kelkaj laboroj por Esperanto. 1. Kompilado de elektronika vortaro (PEJVo). 2. Enkomputiligo de malnovaj Esperantaj eldonaĵoj. 3. Kolektado de nuntempaj vortoj de Esperanto. 4. Verkado de Esperantaj hajkoj.
Pro la familiaj aferoj nunmomente al mi mankas libera tempo. Tial stagnas unuaj tri laboroj. Sed mi antaŭvidas, ke post du aŭ tri monatoj mi povos reordigi mian vivon. Nun mi planas reakiri iom post iom tempon labori por Esperanto.

lumigi ĉambron

sabato, 20a de Februaro, 2010

    lumigi ĉambron
    per printempa kandelo
    por forpasinto

Tvitero

vendredo, 19a de Februaro, 2010

Nun mi esploras Tviteron (Twitter). Se mi juĝos, ke ĝi estas utila por mia esperantumado, mi komencos pepi en Esperanto. Ĉu oni havas konsilon?