Arkivo por Marto, 2010

subtila pluvo

merkredo, 31a de Marto, 2010

    subtila pluvo…
    fosmaŝino ŝovelas
    printempan teron

Tro da abundo

mardo, 30a de Marto, 2010

Ĉu vi bonvolas klarigi al mi, kion signifas kaj kiel diferencas la vortoj kreskaĵo, planto, vegetaĵo kaj vegetalo? Laŭ mia observo ili estas preskaŭ samsignifaj.
La difinoj de NPIV estas tro scienca (aŭ pedanta) kaj ne konvinkas min. Aliaj vortaroj donas ĝenerale ne-klarajn difinojn. La Reta Vortaro (http://reta-vortaro.de/revo/) donas relative konkretajn difinojn.
La kvar vortoj al unu koncepto estas tro abunda. Mi ŝatas elekti unu el ili. SSV (Simplaj samsignifaj vortoj, http://www.bonalingvo.org/) rekomendas la uzon de “kreskaĵo”, sed mi ne estas konvinkita.
Mi esploris oftecon de la vortoj kaj ricevis du rezultojn.
(1) En la Tekstaro de Esperanto (http://tekstaro.com/):
    kreskaĵo: 151 / planto: 134 / vegetaĵo: 31 / vegetalo: 2 (trafoj)
(2) En la retpaĝoj per Kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo/) [-Wikipedia]:
    planto: 91300/ kreskaĵo: 11900/ vegetaĵo: 9150/ vegetalo: 4540 (trafoj)
En la Tekstaro 73 trafoj el 151 de “kreskaĵo” estas tiuj de Zamenhof. Ŝajnas al mi, ke plimulto de esperantistoj nuntempaj preferas la vorton “planto”. Sed kompilantoj de Esperantaj vortaroj ŝajnas havi malsamajn opiniojn.

paŝsono venas

lundo, 29a de Marto, 2010

    paŝsono venas
    ritme kun homfiguro…
    printempa luno

mortintoj junaj

dimanĉo, 28a de Marto, 2010

    mortintoj junaj
    kaj mortintoj maljunaj…
    sakuroj floras

Mia fantaziaĵo

sabato, 27a de Marto, 2010

Mi fantazias, ke en iu bela tago plej supera aŭtoritato de Esperantistaro absolute malpermesas pluajn enkondukon de novaj radikoj. Aŭ la sama decido okazas per kuraĝa interkonsento de noblaj esperantistoj.
Post la malpermeso, kiam oni bezonas novan esprimon, oni devas elturniĝi ĉiam per kunmetitaj vortoj. En tia situacio verŝajne japanoj kaj ĉinoj (eble ankaŭ aliaj orientanoj) povos relative facile elturniĝi. Sed francoj kaj aliaj okcidentanoj plendos, ke tiuj kunmetaĵoj malfaciligas Esperanton, ĉar kunmetaĵo ne havas precizan sencon.
Jarojn poste la ne-precizaj kunmetaĵoj akiros pli precizajn sencoj en la uzado de Esperantistaro. Orientanoj, en trankvila koro, povos lerni kaj uzadi Esperanton kun multegaj kunmetitaj vortoj. Aliflanke okcidentanoj ĉiuokaze plendados, ke Esperanto perdas sian facilecon, ĉar malmultas tuj rekoneblaj vortoj al ili.

Ja nur fantazio…

ĉiel’ printempa

vendredo, 26a de Marto, 2010

    ĉiel’ printempa…
    el plej alta ekstremo
    kanto de milvo

La Subministrejo pri Konsumant-Aferoj

ĵaŭdo, 25a de Marto, 2010

Kelkaj el japanaj ekzekutivaj instancoj ŝanĝiĝis en ĉi tiuj jaroj. Unu nova subministrejo naskiĝis en septembro, 2009. Ĝi estas la Subministrejo pri Konsumant-Aferoj aŭ iom mallonge la Subministrejo por Konsumantoj.
La subministrejo celas observi, trakti kaj solvi problemojn pri sekureco kaj trankvileco de konsumantoj.

printempa nokto

merkredo, 24a de Marto, 2010

    printempa nokto…
    je ĉiuj paŝoj miaj
    puŝiĝas kato

ja kolzaj floroj

mardo, 23a de Marto, 2010

    ja kolzaj floroj…
    voĉo de la pramisto
    etendiĝas for

Bela printempa tago

lundo, 22a de Marto, 2010

Hodiaŭ estis tre bela tago kun la brilanta suno. Mi kaj mia edzino vizitis turisman kvartalon de mia urbo. Ni ĝuis horon da promenado miksite inter turistoj el aliaj regionoj. Sakuroj ekfloras je 30 procentoj.
Reveninte hejmen, mi ĝuis ankaŭ dolĉan dormeton antaŭ mia komputilo.