Piedfingro preferata

Mia amata kato Bii, malferminte la pordon, eniris mian ĉambron. (Li estas tute senproblema pri malfermado, kvankam ĉiam problema pri fermado.) Eksidande apud mi, kiu sidas antaŭ komputilo, li ripete almiaŭas al mi. Li ŝajnas peti ion. Ĉu manĝo? Aŭ ĉu kareso?
Mi prove etendis mian piedon al li. Li tuj metis sian kapon sur mia piedo kaj ekkuŝis ĵetante la kvar membrojn. Li preferas dikfingron de miaj piedoj (ol manfingrojn), kiu karesas lian kapon. La kialon mi ne komprenas. Mi demandos lin, kiam mi ellernos katlingvon.

Unu penso pri “Piedfingro preferata”

  1. La amata hundo(Cesar) de mia fratino prefere lekas, kiel kato, ŝiajn nudajn piedfingrojn, sisteme kaj zorgeme. Foje li lekis la piedfingrojn de iu gasto, senŝua sed kunŝtrumpa. Bedaŭrinde la gasto ne kuraĝis diri ion, kaj iris hejmen kun malsekaj ŝtrumpoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *