Budhismo

Mi ne pensas, ke mi estas serioza budhano, kvankam mi naskiĝis kaj kreskis en budhisma kulturo. Tamen fakte estas ke mia pensmaniero estas profunde influita de budhismo.
Jen mi citu hazarde elektitan paragrafon el iu budhisma libro.

Ĉiu homo ĉiam havas malbonan ideon, ĉiam ne povas korekte vidi pro sia nescio kaj erare agadas katenite de sia egoo. Rezulte de tio naskiĝas korpo de iluzio. — el “La Instruoj de Budho” (1983)

Mi facile konsentas ĉi tiun aserton. Ĉi tio pruvus mian budhisman radikon.
Mi supozas, ke kelkaj legantoj sentus malfacilon tuj konsenti tiun aserton.

2 pensoj pri “Budhismo”

  1. Mi naskiĝis kaj kreskis en katolika kulturo, sed tio ne faras el mi bonan katolikon. Eĉ plu: mi ne konsideras min mem katolika, eble pro tio ke mi konas tiun religion de interne kaj malŝatas multajn el ties aspektoj.

    Do, mi estas senreligiulo. Kaj se eventuale mi adoptus religion, mi pensus precize pri budhismo, ĉar almenaŭ pro kion mi konas pri ĝi, estas la malplej “religiema religio”.

  2. Kiel multaj aliaj ideoj kaj konstatoj, kiujn Okcidento rutine imputas al Oriento, la iluzieco de la egoo estas ankaŭ Okcidenta ideo. Pli-malpli sistema pritrakto troveblas ekzemple en la 1927a verko de Martin Heidegger, Sein und Zeit [estado kaj tempo]. Ekz. la memo “ne estas objekto”, ĝi “ne havas esencon”, ktp.

    Kompreneble ĉiam restas la ebleco de ĝis nun nekonataj influoj de Orientazio al Okcidento, eĉ en Antikveco. Detala diskuto pri tio estus tro longa por blogo 🙂

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *