Alarmo al blogantoj !!!

merkredo, 20a de Aŭgusto, 2008

Sekvas kaperadoj kontraŭ blogoj de esperantistoj.
Antaŭ semajno okazis, ke iu aĉulo perforte afiŝis obscenajn fotojn en certa esperanta blogo. Kaj hodiaŭ la frontartikolo de eventeo.net (***http://www.eventeo.net/) estas kaperita kaj anstataŭigita per sensencaĵo.
Estu singardaj, blogantoj !!!

******
P.S. Oni ne aliru al la retejo sen preventaj rimedoj kontraŭ virusoj kaj aliaj malicaj atakoj. Nunmomente (la 22-a de aŭg.) la retejo estas komplete kaperita. Povas okazi, ke ĝi ekipiĝos per malicaj atakiloj al vizitantoj.

******
P.P.S. Nunmomente (je 12:00 GMT, la 24-a de aŭg.) la retejo aspektas pli-malpli reordigita.

3 komentoj al “Alarmo al blogantoj !!!”

  1. beĉjo

    Kion oni povas fari kontraŭ tiaj atakoj?

  2. Vastalto

    Mi supozas, ke la atakinto eniris tra salutpaĝo kun la uzantonomo (jam konata) kaj la pasvorto (ŝtelita aŭ perforte malkaŝita) de la bloganto. Mia rimedo estas ŝanĝi pasvorton al pli longa kaj sensenca kombino de literoj kaj ciferoj.

  3. Ora Mezo

    Dankon pro la averto.

Doni komenton

cx gx ... ux => ĉ ĝ ... ŭ