Longe vivu Bii !

BiiMia amata kato Bii estas preskaŭ 13-jaraĝa. Do li estas jam maljuna kiel kato. Liaj moviĝoj kaj reagoj nun estas malpli rapidaj ol antaŭe. Liaj haroj forfalas pli multe.
Tamen li estas senŝanĝe ĉarma kaj pli dorlotiĝema ol antaŭe. Li agas kvazaŭ infano. Mi kaj mia edzino ĝojas kaj ĝuas la vivon kun li.
Antaŭ du jaroj li grave malsaniĝis. Kvankam li feliĉe resaniĝis, tiam ni ekpensis pri lia morto. Ĉiu vivo havas ja sian finon. Sed ni elkore deziras, ke la amata Bii vivu kiel eble plej longe.

5 pensoj pri “Longe vivu Bii !”

  1. Nia amata kato “Urso”, kies bildon vi jam havis, vivis inter 1967-1984, do 17 jarojn
    Kiam mi estis infano mi vizitis oldan onklinon kies amata kato “Ulla” havis 19 jarojn.
    Vivu vian katon!

  2. > C’u ankau en via lando kato havas nau vivojn?

    En Japanio, ne.
    En nia lando estas malnovaj rakontoj, ke maljuna kato fariĝas monstro.

  3. Tiujn rakontojn mi ne kredas, maljuna kato ne fariĝas monstro.
    Tamen post morto ili vizitas en viaj noktaj sonĝoj kaj vi povas interparoli.
    Sveda onidiro estas ke kato havas naǔ vivojn, tion pruvis unu el niaj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *