Fajrovulpo 3.0.1

Mi promociis Fajrovulpon al la versio 3.0.1. Startigante ĝin, mi rimarkis, ke la nova versio bezonas iom pli da sekundoj ol la malnova 2.0.0.16. Sed la retumilo ne estas malpeza dum ĝia funkciado.
Unu maloportunaĵo okazas. La retpaĝo de Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) konsistas el du kadroj: la maldekstra kadro montras kapvortojn aŭ aliajn indikojn. Kiam mi alklakas iun kapvorton, tiam en la dekstra kadro aperas la artikolo.
Tamen en la versio 3.0.1 tiu artikolo aperas ne en la dekstra kadro, sed en la tuta folio de la sama langeto aŭ de la nova langeto. Do por serĉi novan kapvorton mi devas retroiri al la antaŭa paĝo, alklakante retrobutonon aŭ langeton.
Ĝis nun mi ne kapablas diveni kaŭzon de la maloportunaĵo.

9 pensoj pri “Fajrovulpo 3.0.1”

  1. Ŝajnas, ke via Fajrovulpo malbone agordita. Mi provis Retan Vortaron kaj trovis neniun problemon. Ĉio estas en ordo. Mi ankaŭ uzas FF 3.0.1. Kaj mi uzas ĝin sub Vindozo kaj Likukso… Strangan problemon vi havas.

  2. Dankon!
    Hodiaŭ mi trovis, ke koncerna artikolo aperas en la dekstra kadro (tute normale!), kiam mi alklakas kapvorton en la maldekstra kadro tuj post la aliro al la Reta Vortaro. Do senprobleme.
    Sed kiam mi serĉas vorton per la tekstujo en la titolpaĝo en la dekstra kadro, tiam la artikolo aperas en la nova paĝo. La problemo okazas. Kaj post tiam eĉ per alklako de maldektrakadra kapvorto la koncerna artikolo aperas ne en la dekstra kadro sed en la nova paĝo. La problemo daŭras.
    Do mi ekhavas demandon.
    Ĉu serĉo per la dekstrakadra tekstujo en la titolpaĝo senprobleme funkcias ĉe vi?
    Antaŭdankon!

  3. Se mi ĝuste komprenas vian priskribon, mia Fajrvulpo 3.0.1 funkcias tutsame kiel la via. Sed ankaŭ tutsame funkcias mia Explorer 7: se oni serĉas vorton per la serĉilo en la titolpaĝo, tiam malaperas la maldekstra kadro (kun “alfabeta indekso” ktp aŭ kun listo de kapvortoj se oni jam antaŭe elektis literon), kaj aperas nova kadro, kiu estas esence kopio de la serĉilo.

    Eble tiel simple funkcias Reta Vortaro. (Mi ne scias kiel funkciis tiurilate mia antaŭa versio de Fajrvulpo, kaj ne eblas kontroli ĉar kompreneble tiu nun estas for.)

    Ken

  4. Aha! Mi ricevis la saman problemon. Antaŭ vi ne menciis ke la eraro okazis post vi unue serĉis… Do, mi rigardis la kodon…

    Hm… Mi opinias, ke la problemo estas en la kodo de RV mem. La kodo de maldekstra kadro post musklaka “serĉo” enhavas liston de <a href=…> etikedoj kun eco target=”precipa” (la nomo de la dekstra kadro) – jen, tiu ĉi kodo funkcias bone.

    Sed la kodo de la maldekstra kadro post kiam oni serĉis per serĉlinio, aspektas stranga por mi… Unue, ĝi aŭtomate provas malfermi novan dokumenton per “open” funkcio, kaj tiu funkcio fakte malfermas la paĝon en nova fenestro (kun la sama nomo “precipa”), ne en kadro. Sekve, la nomo “precipa” ne plu estas nomo de kadro, sed nomo de la novaperinta fenestro, kaj la ligilo al la vorto (kun eco target=”precipa”) provas nun malfermi ĝin en la fenestro anstataŭ kadro.

  5. Dankojn al Ken kaj Ora Mezo.
    Mi afiŝis raporton pri la problemo en la retlisto de ReVo-redaktantoj (http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/). Wieland Pusch, unu el teknikistoj de ReVo-sistemo, repondis:
    1. La adreso http://www.reta-vortaro.de/revo/ havas la problemon.
    2. La adreso http://reta-vortaro.de/revo/ ne havas la problemon.
    Li skribis ankaŭ: “La retumilo pensas, ke temas pri du serviloj kaj malpermesas preni paĝon de alia servilo.”
    Mi mem provis la du adresojn kaj konstatis la diferencon.

    Do oni povas provizore eviti la problemon per la adreso http://reta-vortaro.de/revo/ sen “www”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *