Stresita pro aŭto

Mia amata kato Bii ne amas veturi per aŭtomobilo. Sed malofte li devas kunvojaĝi kun mi kaj mia edzino per aŭto. Tiuokaze li ŝajnas ege stresata. Ho, kompatinda Bii! Li daŭre miaŭadas maltrankvile. Li malstabile alkroĉiĝas sur dorsapogilo de remburita benko dum mi stiradas.
Reveninte hejmen li dormetas sen streso sur remburita seĝo en la familia ĉambro.

3 pensoj pri “Stresita pro aŭto”

  1. Mia kato ankaŭ malŝatas veturi. Mi metas ŝin en kaĝo por kato.
    Kaj ŝi ofte malpurigas ĝin. Ŝi devas veturi fojfoje kiam mi vojaĝas, aŭ kiam ŝi devas viziti veterinaron. Reveninte hejmen ŝi kaŝiĝas tre longe, ĉar ŝi estas kolera al mi.
    Mi ne ŝatas fari tion al ŝi, sed estas necesa.

  2. Interese, la kato Urso(1967-1984), kies bildo vi jam havas, ankau ne ŝatis iri per aŭto.
    Eble lia memoro de du vojaĝoj (unua el la naskoloko al nia hejmo, dua al veterinaro) kulpis.
    Sed li ne timis la aǔton, li ofte kuŝis sur la aǔto kiam ĝi estas parkita post vojaĝo kaj li sentis la varmon de la motoro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *