“Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?”

Tiu ĉi estas la titolo de la eseo verkita de KIMURA Goro Christoph [Kristof]. Ĝi estas nun legebla en du retejoj.

Mi rekomendas al interesatoj pri la temo atente legi tiun eseon.
Nu, mia respondo al la demando estas “Jes eblas. Sed por efektivigi tion ni bezonas multe da tempo kaj homforto surbaze de firma strategio.” Se ne eblas, Esperanto perdos sian avantaĝon por neeŭropanoj kompare kun la grandaj nacilingvoj.
La eseo mem traktas nur ĝeneralan skizon. Do ni bezonas pli konkretajn proponojn por tio.

4 pensoj pri ““Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?””

  1. Ĉu eŭropeco de Esperanto estas nur en la vortoprovizo, aŭ ankaŭ en ĝia gramatiko?

    Ĉiaokaze, mi estas franca kaj ne ŝatas trovi tiom da francaj vortoj en Esperanto.

    Miaopinie, la plej facila fareblaĵo estas uzi la kunmetpovon de Esperanto anstataŭ envenigi senbezonajn neologismojn (aŭ, pli bone, novradikojn).

    Ekzemple, mi tute ne komprenas la vorton “astronomo”: ĝi estas mala al Esperanta logiko; “astronomiisto” estas pli bona (aŭ eble “astrosciencisto”?).

    Ĉefe en fakaj terminoj pli uzidas kunmetitaj vortoj ol grekaĵoj.
    Vidinte unuafoje la ĉinan vorton 力学, mi tuj komprenis: forto + studo = meĥaniko. Ĉu Esperanto ne povas funkcii tiel?

  2. Mi legis la eseon, kaj samopinias kun Mutusen: “… la plej facila fareblaĵo estas uzi la kunmetpovon de Esperanto anstataŭ envenigi senbezonajn neologismojn”.
    Ni parolantoj de latinindaj lingvoj —miakaze Hispana— eĉ eraras en Esperanto (kun “falsaj amikoj”) pro troa simileco kun niaj lingvoj.

  3. Kion signifas “neŭtrala” kaj “eŭropeca”? Ĉu oni devus anstataŭigi jamajn radikojn per aziaj aŭ afrikaj radikoj por atingi vian celon. Certe malpli da novaj latindidaj radikoj plifaciligus la lingvon por tiuj, kiuj ne parolas latinidajn lingvojn, sed ĝi ankoraŭ kerne estus eŭropa lingvo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *