Koperniko retrovita

En la jaro 2005 arkeologo trovis ostojn (kranio kaj aliaj) en la katedralo de Fromborko, Polujo. Oni konjektis, ke ili estas la ostoj de Nikolao Koperniko (1473-1543) , pola pastro kaj astronomo. Sed oni ne povis certigi ĝin.
Pola kaj sveda sciencistoj analizis DNA-on de la ostoj kaj komparis ĝin kun tiu de du haroj retrovitaj el libro posedita de Koperniko, kiu estas konservita en la Upsala Universitato, Svedujo.
La 20an de novembro ili publikigis, ke ili identigis la du DNA-ojn sama. Tio ĉi pruvas la verecon de la ostoj de Koperniko.
Kaj pola policaŭtoritato rekonstruis vizaĝon el la trovita kranio pere de jurmedicinaj teknikoj. La rekonstruita vizaĝo montris mirigan similecon al portreto de Koperniko. Vi povas vidi la foton ĉi tie kaj ĉi tie.
Estas tre interese kaj amuze, ke polica teknologio kontribuis al historia esploro.

Unu penso pri “Koperniko retrovita”

  1. Kara Akvosfero,

    Ne temas pri Koperniko, sed Kartezio, Rune Descartes.
    Mi vidis lian kranion en Parizo.
    En Muzeo de Homaro, kontraŭflanke de Turo Eiffel trans Sejno,
    la kranio de Kartezio estas ekspoziciata. Sur la kranio estas
    skribita ies poemo.
    Mi volis aĉeti bildkarton de lia kranio en la muzeo. Ne troviĝis la bildkarto inter multaj aliaj bildkartoj en la kiosko de la muzeo.
    Mi volis demandi al oficistino, ĉu oni ne vendas. Sed mi estas analfabeta en la franca. Kion fari?
    Mi mimikis mane kaj parolis en Esperanto fingromontrante mian kapon:
    kranio de Kartezio!
    Ŝi miskomrenis, ke mi diris “krono” anstataŭ “kranio”, kaj montris al mi bildkarton de ies krono. Mi remimike diris: ne sur la kapo, sed osto en la kapo!
    Ŝi komprenis kaj el tirkesto prenis la bildkarton de la kranio de Kartezio! Mi tre ĝojis kaj aĉetis 10 ekzemplerojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *