Vilhelmo Oldo

Antaŭe mi skribis pri esperantigo de propraj nomoj (ĉi tie) kaj demandis, kiel Willam Auld [ŭiljam old] esperantigis sian propran nomon. Hodiaŭ mi trovis la respondon en la libro “La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkita de Atanas D. Atanasov.
En la ĉapitro “La proparaj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de Auld (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970) jene:
“Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”
Nun mi ekuzos lian esperantigitan nomon Vilhelmo Oldo omaĝe al lia idealo en miaj venontaj tekstoj.

PS. La artikolo de Atanasov aparte kuraĝigas esperantigon de propraj nomoj sed samtempe avertas malfacilecon de la laboro. Li akcentas, ke “elekti formon, kiu starus plej hejmece inter la ceteraj vortoj esperantaj, estas tre grave”.

2 pensoj pri “Vilhelmo Oldo”

  1. Mia nomo en la franca lingvo estas Mireille.
    La origina formo en la provenca lingvo (lingvo el suda Francio) estas Mireio.
    Pro tiu formo mi kuraghis nomi min en Esperantio Mirejo, shanghante la i al j por konservi la sonon de -ille en la franca.
    Mi tre shatas legi vian blogon. Gratulon!!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *