atendadante

merkredo, 4a de Novembro, 2009

    atendadante
    la morgaŭon necertan —
    monat’ sen dioj

***
“Sendia monato” estas alinomo de novembro en la japana tradicia kalendaro.

4 komentoj al “atendadante”

  1. inga johanson

    La nomoj de la monatoj en finna lingvo estas interesaj
    Laŭ Vikipedio novembro estas marraskuu - la monato de frostigita tero aŭ monato de morto.
    ‘marras’ - frostigita tero; ‘kuu’ - monato
    Oktobro - lokakuu; ‘loka’ - koto - monato de koto
    Januaro - tammikuu; ‘tammi’ - kverko - monato de kverko
    februaro - helmikuu; ‘helmi’ - perlo - monato de perlo, kia bela nomo de monato!

  2. Reijo

    Perlomonato
    mezvintro ekmildiĝis
    frostaj akveroj
    arbobranĉoj flagretas
    kiel miloj da
    perloj en sunobrilo.

  3. Ursido

    Tre bela poemo, Reijo. Ĉu/Kie eblas legi pli da poeziaj perloj de vi?

  4. Reijo

    Cŭ vere, Ursido, ĉar ĉi tiu estas mia sola animprodukto. Mi deziris rakonti, je kio devenas perlomonato (helmikuu). Sed ĝi estis severe malfacila. Poste pripensis skribi aĵon en poemformo, kun plejeble etaj vortoj. Vastalto skribis plifrue pri fundamento de japana poemo iomete kaj mi legis plue finne. Estis devigo konsidere uzi vortoj. Kalkulanta silaboj 5,7,5,7…7 skribo formigis. Formo estas ”nagaŭta”. Finne pensita, japana stilo, Esperanto, mi estas tre surpriĝita kaj ”prenita” pro viaj vortoj.

Doni komenton

cx gx ... ux => ĉ ĝ ... ŭ