Peproboto

sabato, 13a de Marto, 2010

Tvitero (Twitter http://twitter.com/) estas reta servo, per kiu oni povas interŝanĝi mallongajn mesaĝojn. La sistemo de Tvitero permesas aŭtomatan alŝuton de mesaĝoj, pro kio jam ekzistas multaj robotoj (komputilaj programoj) pepantaj en Tvitero.
Nun aperas nova retservo, kiu helpas al uzantoj fari robotojn por Tvitero laŭ iliaj preferoj. Jen ĝia retadreso http://twittbot.net/ . Uzante tiun servon, mi faris peproboton, kiu pepas en Esperanto el la Proverbaro de Esperanto (de L.L.Zamenhof).
Se vi jam havas konton ĉe Tvitero, provu sekvi la konton @retkoboldo . Ĝi pepas unu- aŭ dufoje en horo.

2 komentoj al “Peproboto”

  1. Benjameno

    Kvankam la koncepto de via roboto plaĉas al mi, la ofteco de ĝia pepado rapide ekĝenis min.

  2. Vastalto

    Hm, eble. Laŭ via opinio, en kia ritmo ĝi pepu? Ĉu unu pepo en horo?

Doni komenton

cx gx ... ux => ĉ ĝ ... ŭ