Inkandeskaj lampoj malaperos

En la lasta marto Tooŝiba (東芝/Toshiba), japana entrepreno pri elektraĵoj kaj elektronikaĵoj, ĉesis fabriki ampolojn de inkandeska lampo. Pri ĉi tio mi legis du-paĝan reklamanoncon sur ĉi-matena ĵurnalo. La kompanio anoncas, ke ili de nun fabrikados diodajn lampojn anstataŭe.
Nuna ampolo de dioda lampo havas duonsferan lumfonton. Oni diras, ke ĝi povas lumigi nur celitan areon kaj ŝparas energion.
Nun mi pendigas inkandeskan lampon mezalte de ŝtuparĉambro kun duetaĝa alteco. La lampo havas preskaŭ plensferan lumfonton. Ĝi lumigas ne nur la ŝtuparon sed ankaŭ la duaetaĝan spacon. Se mi anstataŭigos ĝin per diodan lampon, ĉu tiu ĉi lumigos la supran spacon? Do mi hezitas pri anstataŭigo.
Amiko en Tvitero donis al mi konsilon, ke mi uzu globan fluoreskan lampon. Ja, certe ĉi tio estas bona ideo. Do mi provu!

Unu penso pri “Inkandeskaj lampoj malaperos”

  1. Mi preferas fluoreskan super inkandeska. LED-oj (lumeligantaj diodoj) estas bonaj kaj uzas malmulton da elektro; en Usono (kaj eble aliloke) la plejparto el porteblaj lumiloj estas LED-aj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *