PEJVo 1.71 uzebla sur iPhone

Mi uzadas iFonon (iPhone) kaj trovis, ke ĝi estas utila en diversaj celoj. Do mi volis ekuzi ankaŭ mian Esperanto-japanan vortaron PEJVo sur iFono.
La programo “EBPocket for iPhone” estas serĉilo por elektronikaj vortaroj laŭ la datenaranĝo de JIS-X4081(EPWING), kiu estas vaste uzata en Japanio. Mi transformis PEJVon al tiu ĉi datenaranĝo kaj instalis en mian iFonon. Ĝi bone funkcias kaj prezentas bele ĉapelitajn literojn. Mi estas ja kontenta pri la rezulto.
Se vi scipovas la japanan lingvon, provu:
* PEJVo 1.71 : http://homepage1.nifty.com/esperlando/jp/#EPWING
* EBPocket for iPhone : http://www31.ocn.ne.jp/~h_ishida/EBPocket_iPhone/index.html

5 pensoj pri “PEJVo 1.71 uzebla sur iPhone”

  1. Tre interese. Mi instalis la senpagan version de la programo en mia iPhone, sed ne komprenas, kiel oni faru por meti en ĝi pliajn vortarojn? Ĉu estas haveblaj/fareblaj aliaj elektronikaj vortaroj en tiu formato? Aŭ ĉu haveblas alia vortar-legilo por iPhone, kiu uzas pli oftan formaton? Ĝis nun mi instalis kelkajn vortarojn kiuj estas apartaj aplikaĵoj, sed mi ne trovis bonan esperantan vortaron, nek svedan nek finnan.

  2. Mi malkovris, ke ekzistas kelkaj aplikaĵoj, kiuj ebligas la uzon de vortaroj de la formato Stardict en iPhone. Tamen ReVo ne haveblas en tiu formato, sed nur en la formato dict. Eblas konverti, sed mi ne spertas pri tiaj aferoj, do mi demandis en SCE, ĉu iu jam faris.

  3. Kiel aldoni novan vortaron al “EBpocket for iPhone”?
    Oni bezonas sendratan lokan reton (Wi-Fi) por transsendi vortaron al iPhono, kaj scipovu alŝuti dosierojn per FTP-programo.

    Jen la procedo:
    1. Konektu vian komutilon al la loka reto, kiu provizas ankaŭ per sendrata aliro (Wi-Fi).
    2. Malpaku la kunpremitan dosieron “pejv171u_epw.zip” en la komputilo. Vi ricevos la dosierujon “PEJVO”, en kiu troviĝas ĉiuj necesaj dosieroj kaj dosierujoj.
    *PEJVO +-PEJVO +-DATA +- HONMON
           |       +GAIJI +- GAI16F00
           |              +- GAI16H00
           +- CATALOGS
           +- PEJVO.plist
    3. Konektu vian iFonon al la loka reto per Wi-Fi.
    4. Startigu la programon “EBpocket for iPhone”. Vi vidos iltrabon sube de la ekrano.
    5. Premu la plej maldekstran bildeton sur la iltrabo. Vi ricevos agordomenuon “設定” (settei=agordo).
    6. Elektu la menueron “FTPサーバー” (FTP-servilo). Vi ricevos la ekranon de FTP-servilo.
    7. Supre-dekstre de la ekrano troviĝas la butonon “開始” (kaisi=startigi). Do, premu la startbutonon kaj sur la ekrano aperos necesaj informoj.
    IPアドレス (IP-adreso) 192.168.xxx.xxx
    ポート番号 (Pordonumero) 12345
    ユーザ (Uzulo) Anonymous
    La blua bildeto plurarka indikas la funkciadon de la FTP-servilo.
    8. Uzante la IP-adreson kaj la pordonumeron, agordu FTP-programon en via komputilo.
    9. Pere de la FTP-programo aliru al la FTP-servilo en iFono. Uzulo estas “Anonymous” kaj pasvorto ne ncesas. Vi trovos la dosierujon “EBPocket” sub la radika dosierujo (/) de via iFono.
    10. Alŝutu la dosierujon “PEJVO” kun la tuta enhavo senŝanĝe en la dosierujon “EBPocket”. Konfirmu, ke la dosierujo “PEJVO” ekestas en la doserujo “EBPocket”.
    11. Finu la programon “EBpocket for iPhone”. Poste restartigu la programon. Jam la nova vortaro estas preta kaj uzebla.
    12. Se vi opinias, ke la ĉapelitaj literoj aperas ne bele, provu agordon.
    12-a. Premu la plej maldekstran bildeton sur la iltrabo de la programo. Vi ricevos agordomenuon “設定” (settei=agordo).
    12-b. Elektu la menueron “詳細” (ŝoosai=detaloj). Vi ricevos la ekranon de pluraj elektebloj.
    12-c. Ŝaltu la trian linion “外字Unicode変換” (Uzi unikodon por ĉapelitaj literoj). “オン” (on=ŝalti), “オフ” (ofu=malŝalti).
    12-d. Premu la butonon plejsupran-maldekstran dufoje. Vi reiros al serĉekrano. Jen finite.

  4. Dankon pro la klarigo. Hm, fakte ĉe mi tiuj menueroj aperas angle. 🙂

    Sed ĉu haveblas nejapanaj vortaroj por tiu programo, aŭ nur japanaj?

    amike,

    Kalle

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *