Pri tempodivido de la japana historio

Kiam oni parolas pri la japana historio, oni diras ekz. “Edo-epoko” aŭ “Edo-periodo”. Plimulto uzas “epoko”-n kaj malplimulto uzas “periodo”-n. Do ĉu ni rekomendu uzi “epokon” anstataŭ uzi “periodon”? Sed aliokaze oni diras “feŭda epoko”, “mezepoko” aŭ “moderna epoko”. Ĉu oni povas uzi la saman vorton “epoko” en ambaŭ okazoj?
Se temas pri tempodivido en la japana historio, oni uzas du seriojn de tempodividoj. Unu estas maldetala divido: antikva epoko/tempo (Kodai), mezepoko (Ĉuusei), frumoderna epoko/tempo (Kinsei), moderna epoko/tempo (Kindai) kaj nuna epoko/tempo (Gendai). La alia estas detala divido: Askuka-epoko/periodo (Asuka-ĵidai), Nara-epoko/periodo (Nara-ĵidai), Heian-epoko/periodo (Heian-ĵidai) ktp.
Laŭ mia observo oni emas uzi “epoko”-n en ambaŭ serioj. Sed cŭ vere estas oportune uzi la saman vorton “epoko” en ambaŭ okazoj? Tia uzmaniero ne estas konfuza?
La plej grava fonto de “epoko” estas la verko “Enciklopedieto Japana” (T. NAKAMURA, 1964). Eble ankaŭ Vikipedio kaj aliaj verkoj sekvas ĝin. Sed “Sepdek-sep Ŝlosiloj por la Japana Civilizacio” (UMESAO T., 1987) uzas “periodo”-n por detala tempodivido. Kaj al mia surprizo la du gravaj vortaroj “Japana-Esperanta”(M. MIJAMOTO, 1982) kaj “Esperanto-Japana”(JEI, 2006) mencias nenion pri tiu ĉi temo. Ili ne prezentas eĉ unu ekzemplon pri detala tempodivido de la japana historio.
Mi petas konsilojn de spertuloj, precipe de fakuloj pri historio.
Antaŭdankon!

4 pensoj pri “Pri tempodivido de la japana historio”

  1. fakulo mi ne estas, sed jen elementoj, kiujn mi trovis:

    en geologio la hierarkio de pli longaj ĝis pli mallongaj tempodividoj estas eono > erao > periodo > epoko > aĝo.

    franclingvaj verkoj pri historio de japanio parolas plejofte pri “edo-epoko” kiel parto de “moderna periodo”, ekzemple (kun kelkaj malkonsekvencoj) la franca vikipedio. sed la respondaj angla itala aŭ hispana artikoloj parolas pri “edo-periodo”.

  2. Dankon, ĵeromo!
    Iu amiko en Tvitero diris, ke en la angla “period” kaj “epoch” estas sinonimoj, kaj ke anglalingvanoj preferas uzi “period”-on.
    Kia estas la afero pri “periode” kaj “epoque” en la franca?

  3. la francaj vortoj estas samsencaj se temas pri historio. ne ŝajnas al mi, ke estas ia prefero de uzantoj.

    se mi pripensas ekzemplojn, “epoque” estas eble pli propre historia vorto: mi parolos pri “epoko de iu reĝo” “epoko de grandaj malkovroj” pli volonte ol pri “periodo de …”.

    “periode” konservas eble el sia sencoj fizikaj kaj aliaj pli fortan abstraktecon. mi diros “tio estas la periodo, kiam okazis…” aŭ “tiu periodo de la historio gravas pri…”. oni ankaŭ parolas france pri “periodigo” de ekzemple prahistorio, do kun konscio ke “periodoj” estas artaj klasoj, kiujn oni konscie difinas, dum epoko estas pli ligita al historiaj okazaĵoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *