Kio ili estas?

Ili estas speco de monstro kun figuro simila al homo.
Ĝenerale ili estas pli grandaj ol matura viro.
Ili havas unu kornon aŭ du kornojn sur sia kapo kaj dentegojn en sia buŝo.
Ili havas fortikan korpon kaj portas feran bastonegon.
Ili vestas sin per kalsono el tigra felo.
Ili faras malbonon al homoj, atakas homojn, prirabas homojn kaj foje manĝas homojn.
Ĝenerale ili loĝas unuope aŭ kelkope en monto, kamparo kaj insulo aparte de homaj loĝlokoj.
Parto de ili laboras en infero kiel oficistoj aŭ gardistoj sub la infera reĝo.
Malofte kelkaj el ili posedas diecon kaj gardas homojn kontraŭ malbonaj monstroj.

Ĉu vi scias ilian nomon?
Kiel ili nomiĝas en Esperanto?

2 pensoj pri “Kio ili estas?”

  1. Mi pensas, ke ĝi povas esperantiĝi kiel “diaĉeca homoido”. Ĝi estas nipona (japana) distinga aĵo, do oni ne povas esprimi ĝin per simpla radiko sen krei novan radikon kiel “onio”.

  2. Ĉu dajmono?

    Laŭ revo:
    Mezranga supernatura estaĵo, ofte malbona sed iam favora, peranto inter la homoj kaj la dioj, aŭ granda dio aganta inkognite

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *