Kio ili estas? (2)

Dankon, amikoj. Mi ricevis kelkajn komentojn en la retejo kaj en Tvitero. La monstroj nomiĝas “oni” en la japana. Ili estas bone konataj estaĵoj en la japana folkloro. Sed ili ankoraŭ ne havas fiksitan nomon en Esperanto.

Du sugestis “dajmono”-n. La Revo difinas ĝin jene:

Mezranga supernatura estaĵo, ofte malbona sed iam favora, peranto inter la homoj kaj la dioj, aŭ granda dio aganta inkognite

Sed ili propre ne estas dio, nek peras inter homoj kaj dioj.

Antaŭe mi trovis “ogro”-n en vortaro. La Revo difinas jene:

Granda, kruda, manĝavida feo, iafoje hommanĝema

Mi pensas, ke ili similas al ogroj en kelkaj karakterizaĵoj. Sed mi ne certas, ĉu mi povas nomi ilin ogroj. Ĉu vi pensas, ke la monstro “oni” estas variaĵo de ogro?

En Vikipedio iu franco faris la artikolon pri “onio”. Li mencias similecon al ogro. Tamen mi ne estas kontenta pri la nova vorto “onio”, ĉar ĝia adjektiva formo “onia” estas tute konfuza.

Antaŭ jaroj iu japano proponis la novan vorton “kiĝino”-n por la monstro “oni“. Kiĝino devenas de la japana “kiĝin (鬼神)”, pli formala esprimo de “oni“. Se ni bezonas novan vorton por la japana “oni“, mi pensas, ke “kiĝino” estas preferinda ol “onio”.

5 pensoj pri “Kio ili estas? (2)”

  1. Mi samopinias al vi pri importado de japanlingva vorto. Mia zorgo ankaŭ estis la simileco inter onio kaj derivaĵoj de la pronomo oni. Tamen dajmono al mi ŝajne estas ĝenerala termino por ia supernatura estaĵo. Ofte mi sentas, ke eksterhindeŭropaj vortoj estas pli prudentaj, sed la plejmulto da la esperantistaro klare malsamopinias kun mi.

  2. Mi opinias, ke la ĉefa eco de “ogro” estas manĝi homojn, dum “Oni” ne necese manĝas homojn. Do “ogro” estas iu speco de “Oni” laŭ japanoj. Aktuale, japanaj tradukistoj fojfoje aplikas esprimon “hom-manĝa Oni” por la franca “ogre”. Tial “ogro” ne estas konvinka kiel la tradukaĵo de “Oni”.

    Por la nova radiko, “kiĝin-” estas iomete preferinda, sed se ĝi estas radiko por “Oni”, japanoj devos atenti, ke la japana “Kiĝin” estas ne kiĝino sed kiĝina dio. Mi timas, ke tio estas tro malsimpla por japanoj.

  3. Ankaŭ Ŝrek [Shrek] en la animaĵo “Shrek” estas ogro. Mi spektis nur parton de la filmo. Ĉu li manĝis aŭ volis manĝi homojn en la rakonto?

  4. Estas ege bona, ke kompetenta esperantisto kiel vi korektu kaj proponu esperantlingvajn formojn de vortoj kiuj venas de la japana lingvo. Eble vi jam scias, ke japanaj animacioj interesas min. Mi esperas, ke vi proponu esperantajn formojn por japanaj vortoj kiel Ŝinigami k.s. Tiam eblos pli korekte skribi pri tiuj animacioj.

  5. Beĉjo:
    >Mi esperas, ke vi proponu esperantajn formojn por japanaj vortoj kiel Ŝinigami k.s.

    Ŝinigami estas mortodio aŭ mortodemono laŭ ĝia povo.
    Se vi listigos bezonatajn vortojn, mi provos doni esperantajn formojn por ili.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *