Momotaro

Hodiaŭ mi afiŝas ne-kutime longan artikolon. Tiu ĉi estas mia esperantigo de Momotaro el japanaj malnovaj rakontoj. Espereble vi ĝuos ĝin.

——

Antaŭ longa, longa tempo en iu loko estis maljunulo kaj maljunulino. La paro ne havis infanojn. La maljunulo ĉiutage iris al montoj por kolekti branĉaĵojn kaj la maljunulino ĉiutage iris al rivero por lavi tolaĵojn.

En iu tago, kiam la maljunulino lavis tolaĵojn ĉe rivero, granda persiko flosante proksimiĝis al ŝi laŭ la fluo. “Ho, kia granda persiko! Ĝi aspketas tre bongusta. Mi portu ĝin por mia edzo.” Sed la persiko flosas meze de la rivero kaj ŝi ne povas kapti ĝin per la etendita mano.
Tiam ŝi ekkantis kaj vokis ĝin per la mangesto.
    “L’ akvo tie estas maldolĉa.
    L’ akvo ĉi tie estas dolĉa.
    Evitu l’ akvon maldolĉan.
    Hej, prenu l’ akvon ja dolĉan.”
Jen la persiko alflosis al la maljunulino. Ŝi ĝoje prenis ĝin, zorge metis en lavkuvon kaj pene kunportis ilin al sia hejmo.

En tiu vespero la maljunulo revenis al la hejmo, kunportante faskon da sekaj branĉaĵoj sur la dorso. Kiam li ekripozis sidante apud plankoforno, la maljuna edzino rakontis al li la okazintaĵon ĉe la rivero kaj metis la persikon antaŭ li. “Ho, kia granda persiko! Ĝi aspektas tre bongusta. Nu, ni gustumu ĝin.” li diris. Ŝi metis la persikon sur haktabulon kaj prenis tranĉilon. Tiam neatendite la persiko fendiĝis kaj el ĝi aperis dika knaba infaneto kun vigla naskiĝkrio. Surprizite la geedzoj tamen multe ĝojis. “Ho, kiel bela kaj vigla infaneto! Ĝi devas esti donaco de dio al ni du, kiuj deziris infanon dum multaj jaroj. Ni nomu lin Momotaro(*1), ĉar li naskiĝis el persiko.” La maljuna paro donis al li rizkaĉon kaj fiŝon, kaj zorgeme vartadis lin.

Momotaro kreskis tre rapide. Ju pli li manĝis, des pli li kreskis. Li estis tre saĝa. Aŭdinte nur unu, li komprenis jam dek. Li nun havas grandan, sanan kaj tre fortan korpon. Neniu en la vilaĝo povas superi lin per luktado. Sed Momotaro estas afabla al la vilaĝanoj kaj fidela al la gepatroj.

Iun tagon li aŭdis, ke ogroj(*2) atakis kaj prirabis vilaĝanojn. Li decidis forbatali kaj puni la ogrojn. Li sidiĝis antaŭ la maljunaj gepatroj kun formale falditaj genuoj, kaj diris al ili, “Estimataj gepatroj, permesu al mi foriri al la Ogrinsulo por puni ogrojn. Mi certe venkobatos ilin kaj revenos al vi.” Aŭdinte la vortojn, la gepatroj multe surpriziĝis sed ankaŭ ĝojis pro lia braveco. La maljunulo donis al li glavon kaj vestaĵon por militiri, kaj faris al li la flagon surskribitan je “La Unua en Japanio”. La maljunulino faris multe da miliaj pastobuloj por manĝoj dum la vojaĝo, kaj pakis ilin en sakon.

Post sufiĉa preparo Momotaro ekiris el la hejmo. Kiam li marŝis el la vilaĝo al montaro, li renkontis hundon. Ĝi demandis lin, “Estimata Momotaro, kien vi iras?” Li respondis, “Mi iras al la Ogrinsulo por puni ogrojn.” La hundo refoje demandis lin, “Kion vi portas en la sako?” Li respondis, “Miliajn pastobulojn, la unua nutraĵo en Japanio.” Ĝi diris al li, “Bonvolu doni al mi unu pecon, kaj mi sekvos vin kiel soldato.” “Bone, mi donu al vi unu pastobulon. Sekvu min kiel soldato.” La hundo ricevis unu milian pastobulon kaj eksekvis Momotaron. Do, ili kune marŝis plu.

Kiam ili marŝis tra arbaro, ili renkontis simion. Ĝi demandis Momotaron, “Estimata Momotaro, kien vi iras?” Li respondis, “Ni iras al la Ogrinsulo por puni ogrojn.” La simio refoje demandis lin, “Kion vi portas en la sako?” Li respondis, “Miliajn pastobulojn, la unua nutraĵo en Japanio.” Ĝi diris al li, “Bonvolu doni al mi unu pecon, kaj mi sekvos vin kiel soldato.” “Bone, mi donu al vi unu pastobulon. Sekvu min kiel soldato.” La simio ricevis unu milian pastobulon kaj eksekvis Momotaron. Do, ili kune marŝis plu.

Kiam ili marŝis tra kamparo, ili renkontis fazanon. Ĝi demandis Momotaron, “Estimata Momotaro, kien vi iras?” Li respondis, “Ni iras al la Ogrinsulo por puni ogrojn.” La fazano refoje demandis lin, “Kion vi portas en la sako?” Li respondis, “Miliajn pastobulojn, la unua nutraĵo en Japanio.” Ĝi diris al li, “Bonvolu doni al mi unu pecon, kaj mi sekvos vin kiel soldato.” “Bone, mi donu al vi unu pastobulon. Sekvu min kiel soldato.” La fazano ricevis unu milian pastobulon kaj eksekvis Momotaron. Do, ili kune marŝis plu.

Momotaro kaj tri soldatoj atingis marbordon. Ili prenis boaton kaj transiris la maron al la Ogrinsulo. Sur la insulo staras multaj gigantaj ŝtonoj kun teruraj formoj. Kaj meze troviĝas ŝtona fortikaĵo kun fera pordego. Kiam ili venis antaŭ ĝi, ruĝa ogro kun fera bastonego kriis, “Haltu! Kiu vi estas?”
“Mi estas Momotaro, la unua bravulo en Japanio,” respondis Momotaro. Tiam blua ogro minace kriis, “Kion vi faras?” Momotaro laŭte deklaris, “Vi faris malbonaĵojn al homoj. Mi venis por puni vin. Malfermu la pordon sen rezistado.”

Surprizitaj ogroj firme ŝlosis la pordegon kaj tenis sin gardeme. Tiam la fazano transflugis la pordegon kaj bekpikis okulojn de la ogroj. Ili estis tute konfuzitaj. Tiam la simio rapidege surgrimpis la muron kaj ensaltis en la fortikaĵon. Kaj ĝi facile malŝlosis kaj malfermis la pordegon. Momotaro kaj la hundo enkuris kun huraoj tra la malfermita pordego. Batalo komenciĝis. La fazano, flugante super la fortikaĵo, sciigis al Momotaro ĉiujn movojn de la ogroj. La simio, saltadante inter la ogroj, ungogratis iliajn vizaĝojn. La hundo, fulmokurante inter la ogroj, mordis iliajn krurojn. La ogroj sinsekve atakis Momotaron per fera bastonego, sed li batfaligis ĉiujn per la glavo.

Finfine nigra ogro, la estro de la Ogrinsulo, demetis sian bastonegon kaj petis pardonon. “Ni estas plene venkitaj. Ni ne plu faros malbonaĵojn al homoj. Bonvolu savi nian vivon. Pro atesto de nia sincereco ni transdonas al vi ĉion en nia trezorejo.”
Momotaro do pardonis la ogrojn kaj ŝarĝigis ĉaron per amaso da trezoroj. La hundo tiris timonon de la ĉaro. La fazano tiris la ŝnuron. La simio puŝis la postaĵon.

Tiel ili revenis al la hejmvilaĝo. La maljunulo kaj la maljunulino multe ĝojis pro la triumfo de sia filo. Momotaro disdonis porciojn el la trezoroj al la tri soldatoj kaj liberigis ilin.
Kaj Momotaro vivis feliĉe kun la maljunaj gepatroj por longa tempo.
Estis feliĉe, estis feliĉe.

(el japanaj malnovaj rakontoj/ esperantigis Vastalto)
——

Notoj:

*1 Momotaro: “Momo” en la japana lingvo signifas persikon. “-Taro” estas populara nom-sufikso por la japanaj knaboj.

*2 ogro: La japana ogro malpli ofte manĝas homojn. Ĝi havas unu aŭ du kornojn sur la kapo, kaj estas duonnuda kun kalsono el tigra felo. Ĝi ofte kunportas feran bastonegon.

2 pensoj pri “Momotaro”

  1. Tiu rakonto en Esperanto estas bona surprizo por mi, ĉar kelkajn jarojn antaŭe mi studis iom da japana lingvo en universitataj kursoj, kaj la instruisto konigis al ni tiun rakonton, mi ankoraŭ havas la fotokopiaĵon kun ilustraĵoj pri la eta Momotaro.
    Mi prenis tiun kurson ĉar japana lingvo kaj kulturo interesas min, kaj eĉ mi havas plurajn vortarojn kaj lernolibrojn, beadŭrinde mi ne estis konstanta en la studado, kaj scias malmulte 🙁

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *