Ekŝvelas burĝonoj de sakuro

sakuro burĝonas

Ĉefrolulo de printempo baldaŭ vizitos nin. Jen rigardu branĉon de la sakuro, kiu staras en la proksima hospitalo. Vi vidas, ke florburĝonoj sur la branĉo jam ekŝvelas kreviginte sian ŝelon. Mi antaŭsupozas, ke la sakuro ekfloros post semajno.
sakuro: fal-foliaj arboj de la subgenro Cerasus el la genro Prunuso, distingataj per la aparte belaj floroj.

4 pensoj pri “Ekŝvelas burĝonoj de sakuro”

  1. Saluton, ataly!
    Mi loĝas en la sud-okcidenta parto de Japanio, en malgranda urbo ĉirkaŭita de rizkampoj proksime de maro.

  2. Saluton, Helen!
    Jes, mi ŝatas palntojn precipe en kampoj.
    La ruĝa floro estas likorido [Lycoris radiata] el amarilidacoj, aŭ “ekvinoksa floro” eljapanigite.
    La blanka floro estas habenario [Habenaria radiata] el orkidacoj, aŭ “egretherbo” eljapanigite. Egreto estas birdonomo de Egretta garzetta.
    La trian, bedaŭrinde, mi ne scias. Sed en kelkaj tagoj mi esploros la nomon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *