Milio, aŭ mileo

PV (Plena Vortaro de Esperanto, Grosjean-Maupin k.a., 1934) difinis la vorton “milio” jene:

Veg. el fam. gramenacoj, servanta precipe por hejmaj birdoj (panicum millaceum).

Kaj PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Waringhien k.a., 1970) pli precizigis la difinon.
Sed laŭ la Fundamento de Esperanto (Zamenhof, 1905) “milio” estas “mil, millet” en la angla, “millet” en la franca, “Hirse” en la germana ktp. En ĉi tiuj lingvoj “milio” signifas panicon (Panicum), setarion (Setaria), sorgon (Sorghum) kaj aliajn duarangajn grenplantojn el poacoj (Poaceae).
Do, la difino de PV-PIV pri “milio” estas neĝusta kaj erariga. Fakte ĝi misgvidas kelkajn Esperanto-nacilingvajn vortarojn ekster Eŭropo. Ĉi tiuj vortaroj mencias nur pri “Panicum millaceum“. Tial ne-eŭropaj uzantoj komprenas “milio”-n neĝuste, kaj ne rimarkas eblecon de setario, sorgo ktp.
Supozeble parte pro tio, Nova PIV (La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Duc Goninaz k.a., 2002) draste ŝanĝis la difinon de “milio” kaj enkondukis novan radikvorton “mileo” por la fundamenta “milio”. La enkonduko de “mileo” ŝajnas esti bona solvo almenaŭ nunmomente. Sed ĉu ĝi sukcese enradikiĝos en Esperantujo aŭ ne, mi ne povas diveni.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *