Vojaĝo en 倉敷 kaj 尾道

Antaŭ semajnoj mi kaj mia edzino vojaĝis en 倉敷 kaj 尾道. La urbo 尾道 estas konata de kinoamantoj kiel la scenejo de la filmoj (ekz. “あの、夏の日”) reĝisoritaj de 大林宣彦.

———-
Eble la hodiaŭa artikolo surprizis legantojn. Tamen mi fojfoje renkontas similajn artikolojn en Esperanto-gazetoj kaj retpaĝoj. Temas pri facilanimaj uzoj de neasimilitaj propraj nomoj devenantaj ĉefe el latinid-ĝermanaj lingvoj.
Corinne Rey-Bellet, Zülpich, Distrikto Ropczycko-Sędziszowski, Eurythmics ktp. ktp. Ĉi tiuj nomoj estas titoloj de artikoloj en Esperanta Vikipedio. Ili estas ne legeblaj per ordinara lingvokono de Esperanto. Ĉu tiuj aŭtoroj postulas de mi lingvokonojn krom Esperanto?
Mi elkore deziras, ke oni prezentu proprajn nomojn en laŭeble asimilita formo, aŭ se ne, almenaŭ prezentu ilin nepre kun prononcebla skribo en Esperanto.
(Tio ĉi estas subteno al Mevo kaj Slavik.)

4 pensoj pri “Vojaĝo en 倉敷 kaj 尾道”

  1. Kara amiko

    Vi tute pravas. Ni devus cxiuj esti pli zorgemaj ke Esperanto vere estu internacia por cxiu. Dankon pro via memorigo.

    Bondeziras

    Eriketo

  2. amike:
    Mi legis via artikolo kaj kredas ke ni bezonas esperantigi la nomoj eĉ ne nure la persona, ankaŭ la urba, nacia, ktp.
    Ni ne havas bonajn mapojn kun la nomoj de la ĉef-urbojn (bejin…-pekin…?), eble ĉar multaj pensas ke ni povas perdi niajn naciajn identidecojn ???? Ni povas agi ion, ĉu ne ?
    pablo aŭ paŭlo

  3. Salutojn, Eriketo kaj pablo!
    Mi ĝojas pro viaj interesiĝoj.
    Estas mia deziro, minimume ke oni bonvolu almeti al nacilingva skribo de propra nomo esperantan skribon prononceblan por alilingvanoj.
    Ekzemple mia artikolo devis esti jene:
    Antaŭ semajnoj mi kaj mia edzino vojaĝis en Kurasiki [Kuraŝiki] kaj Onomiti [Onomiĉi]. La urbo Onimiti estas konata de kinoamantoj kiel la scenejo de la filmoj (ekz. “Ano, Natu no Hi” (“Tiu, Somera Tago”)) reĝisoritaj de OOBAYASHI Nobuhiko [Oobajaŝi Nobuhiko].

Lasi respondon al Luis Guillermo RESTREPO RIVAS Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *