Mia ĉambro

Hodiaŭ mi volis purigi kaj ordigi mian ĉambron. Tie kaj ĉi tie amasiĝas libroj kaj gazetoj, paperoj kaj leteroj, sakoj kaj kestoj, implikitaj ŝnurkonduktiloj kaj tiel plu. Mi multe laboris, sed ne povis finordigi la ĉambron ĝis la vespero. Ja same kiel antaŭe. Dum lastaj jaroj mi ne vidis mian ĉambron plene ordigita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *