Novaĵo de hodiaŭ

La Japana Ministerio pri Edukado finfine decidis enkonduki Esperanton en ĉiujn mezlernejojn kiel elekteblan lernobjekton. Tamen ĝi agnoskis uzadon de nur oficialaj radikoj kaj malpermesis ĉiujn neoficialajn radikojn por instruado. Pro tio instruistoj kaj verkantoj de lernolibroj dubas, ĉu ili efektive povos prepari taŭgajn lernomaterialojn.
Hodiaŭ estas la 1-a tago de aprilo.

3 pensoj pri “Novaĵo de hodiaŭ”

  1. 🙂 Mi konfesas, ke mi tute forgesis pri la 1a de aprilo, kaj dum kelkaj sekundoj kredis la raporton! Tio eble nur montras, ke nuntempe nemulto surprizas nin (aŭ eble nur min…).

    Ken

  2. Mi nenion komprenis… ĉar en mia lando, la tago por tiuj ĉi mensogetoj ne estas aprila unua, sed dudekok de decembro.

    🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *