La unua hajko ekster la japana

Kuŝu’ [Paul-Louis Couchoud] (1879—1959) estas franca filozofo kaj poeto, kiu la unua verkis hajkojn en la franca, nome en lingvo krom la japana. Li vizitis Japanion en 1903-1904, kaj tiam li konatiĝis kun hajko. Reveninte al Francio, li, kune kun du amikoj, faris vojaĝon per boato laŭ la Sejno, kaj verkis 73 hajkojn. Tiam li verkis hajkojn en tri versoj. Li publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo kun la titolo “Laŭ fluo de l’ akvo [Au fil de l’eau]” (1905). Li verkis eseon ankaŭ pri la japana hajko kun la titolo “La Japanaj Lirikaj Epigramoj [Les Épigrammes lyriques du Japon]” (1906 k 1916), en kiu li tradukis kaj eksplikis 155 hajkojn de Buson, Baŝoo kaj aliaj japanaj hajkistoj.
En la jaro 1920 “La Nova Franca Revuo [La Nouvelle Revue Française]” dediĉis sian septembran numeron al la hajko [le haïkaï], en kiu Kuŝud kaj aliaj 11 poetoj kontribuis entute 82 hajkojn. La eldono de tiu numero pruvas furoron de hajko en la franca poetika mondo. En 1924 en Francio, oni okazigis hajko-konkurson kaj kolektis ĉ. 1000 kontribuojn.
——
*Resumo bazita je “La Hajko disvastiĝas en la mondon” [Sekai ni hirogaru haiku], UĈIDA Sonoo [Uchida Sonoo], 2005, Tokio.

3 pensoj pri “La unua hajko ekster la japana”

  1. Ege interesa! Ĉu vi havas ligilo(j)n al kelkaj el liaj hajkoj en la franca lingvo? Mi serĉis sur Guglo sed ne trovis ilin!

  2. Dankon Vastalto,
    Mi provos traduki kelkajn el liajn hajkojn al Esperanto, sed bedaŭrinde mi ne havas poezian talenton por konservi ilian poezian ritmon kaj aliajn teknikaĵojn.

Lasi respondon al Beĉjo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *