Tulipoj ĉiuj floras

tulipojLa tulipoj en plantujo jen ĉiuj floras. Ili aspektas kvazaŭ rideganta kun granda buŝo.
Kiam mi estis infano, mi spektis per televido fantazian dramon, en kiu tulipoj manĝas homojn kaj aliajn. Eble pro tio malferma granda korolo de tulipo estas iom timiga al mi.
Jam estas plena printempo. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 20,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 10,7 celsigradoj.

Unu penso pri “Tulipoj ĉiuj floras”

  1. Mi ne timas tulipojn (bonŝance mi ne spektis tiun traŭmatan televidaĵon :)), sed tulipoj estas por mi arketipo de mallonga
    ĝojo — unue belaj, sed baldaŭ ili komencas *kliniĝi* kaj tiam ege malbelas. Sunfloroj similas: nenio pli belas unue, sed pli hidas poste, post la ekfloro.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *