Pentatomo

pentatomo

Hieraŭ pentatomo vizitis min kaj alkroĉiĝis al dratreto de fenestro. Ĝia grandeco estis unu aŭ du centimetroj. Ĝi havis freŝaverdajn duonelitrojn (parte malmolajn flugilojn) kun tri blankaj punktetoj, kiuj tre ĉarmis min.
[Nezara antennata Scott]

Nu, PIV2002 difinas, ke pentatomo estas “genro (Pentatoma) de insektoj el la ordo de heteropteroj”. Do PIV asertas, ke pentatomo estas genronomo.
Sed mi opinias, ke pentatomo konvenas ankaŭ al la ĝenerala nomo de insektoj el la familio de Pentatomedoj. Ĉar familiara lingvouzo en multaj lingvoj ne distingas sisteme genronomojn de heteropteroj.

Konkoj solviĝos pro mara acidiĝo

Internacia teamo de sciencistoj prognozas, ke konkoj kaj koraloj eksolviĝos pro acidiĝo de marakvo en Antarkta Oceano kaj Norda Pacifiko ne pli malfrue ol 100 jaroj, se karbona dioksido en la aero plimultiĝos laŭ la nuna proporcio. Tiel raportas hodiaŭa ĵurnalo.

Laŭ la prognozo, la denso de karbona dioksido en la aero atingos 600 ppm (miliononoj) ĉirkaŭ en 2060, kaj pH (potenco hidrogena) de la marakvo malaltiĝos je 0.2 ~ 0.3. La sciencistoj faris la marakvon samkomponantan al la jaro 2100, kaj metis en ĝi Clio pyramidata, planktonon el pteropodoj [Pteropoda]. Ties konko eksolviĝis en 48 horoj.

Ili prognozas ankaŭ eblecon, ke fiŝoj kaj balenoj perdos siajn nutraĵojn pro subita malmultiĝo de pteropodoj.

Mi jam ne vivos en 2060. Sed kion vidos miaj gefiloj kaj genepoj?

Interna kerno de la terglobo rotacias pli rapide ol surfaco

Laŭ raportoj de kelkaj gazetoj, sciencistoj pruvis, ke interna kerno de la tero rotacias je 0.3 – 0.5 grado en unu jaro pli rapide ol ekstera parto. Ili analizis donitaĵojn de la tertremoj okazintaj en la Suda Pacifiko kaj observitaj en Alasko.

La tero konsistas el kelkaj samcentraj sferoj. Ili estas interna kerno (fera solido), ekstera kerno (fera fluido), mantelo kaj krusto (silikata petro). La interna kerno laŭkalkule rotacias unu fojon en 700 – 1,200 jaroj pli multe ol la mantelo kaj la krusto.

Nun, mi imagas grandan feran pilkon rotaciantan en viskoza fluido intene de akvomelono! Kiel amuze, ĉu ne?