Promocio de la blog-programo

Tiu ĉi blogo funkcias sur MovableType 3.171-ja ekde sia starto. Nun mi planas kaj preparas por promocio de la blog-programo al la nova eldono 3.2-ja-2. Ĉar oni diras, ke sekureco de la nova eldono kontraŭ spamoj estas pli forta.

Hodiaŭ mi elŝutis la dosieron el la retejo “http://www.sixapart.jp/movabletype/”, kaj guglis kelkajn dokumentojn pri la promocio de Movable Type al la eldono 3.2.

Morgaŭ mi rezervos restaŭrkopiojn de tiu ĉi blogo, kaj provos la promocion. Mi deziras, ke la promocio sukcesos senprobleme.

Aperis nova eldono de MovableType

Oni eldonis la japanan version de la redakcio 3.2 de MovableType en la 29-a de septembro. La angla versio jam eldoniĝis en la 25-a de aŭgusto.

Mi konstruis tiun ĉi blogon sur MovableType 3.171-ja. Nun mi pripensas promocion de la programo. Sed mi flikis la originalan programon por esperanta fasado. Do, la promocio nuligos la modifon por esperanta fasado.

Mi devas bone prepari min antaŭ ol promocio de MovableType.

Plano por estonto

Mi pensas, ke pri sia agado homoj dividiĝas en du specojn. Unuj atentas agadon mem senkonsidere al rimedoj kaj iloj. La aliaj pli atentas ilojn ol agadon mem.

Mi do apartenas al la dua speco. La esperantigo de la blog-programo Movable Type jam estas plejparte kompleta. Tamen ĝis hodiaŭ mi daŭrigis modifadon de la fonto-programon por plibonigi tiun kaj alian funkciojn.

Sed limigita estas tempo por programado. Mi devas perlabori por la vivo, kaj kromlabori por esperanto. Nun mi decidas haltigi programadon dum kelka tempo.

Ĉi tie mi notas farendaĵojn por estonto.
1. Kiam oni alklakas tagon de la kalendaro, ĉiuj artikoloj de la tago montriĝu.
2. Kiam nova monato venas, la kalendaro aŭtomate ŝanĝiĝu.
3. Meti butonon ĉe la kalendaro por ke antaŭa monato (kaj posta monato) montriĝu.

Stilfolio esprimkapabla

Kiam mi komencis publikigi mian TTT-ejon en 1997, mi uzis plurajn tabel-etikedojn <table>~</table> por bele dispozicii tekstojn kaj bildojn sur TTT-paĝo.
Por esperantigi tiun ĉi “Movable Type”-on, mi atente tralegis ĝiajn HTML-ŝablonojn kaj stilfolion. Mi tre miris, ke oni ne uzas tabel-etikedojn por dividi ĉefpaĝon en 3 zonojn, sed difinas la dispozicion en stilfolio. Certe tio ĉi estas racia rimedo por ornamii HTML-dokumentojn.
Mi lernis lernindaĵon.

Modifi tekstaranĝan dosieron

Ekzistas du malfacilaĵoj, kiam oni parolas en esperanto pri komputilaj temoj.
1. Nocioj priparolataj estas novaj kaj ne konataj al plimulto.
2. Ne ekzistas aŭ ne disvastiĝas esperanta esprimo por la nocioj.

Por solvi la problemon troviĝas nur unu rimedo. Tio estas, ke oni unue trovu konvenan esprimon, eĉ se ĝi ne estas pli bona, kaj due praktiku ĝin. Ju pli multaj estas dokumentoj en esperanto, des pli certa iĝas la esprimo.

Nu, ekde hieraŭ mi iom post iom modifadas la tekstaranĝan doiseron (angle: stylesheet) de tiu ĉi blogo.
Mi ŝanĝis kolorojn de la fono kaj literoj. kaj pligrandigis literojn, ĉar la antaŭpreparita litergrandeco estis tro malgranda por miaj okuloj.
Daŭrigi legi Modifi tekstaranĝan dosieron