Feliĉan novjaron 2009!

novjara karto
Komenciĝis la nova jaro 2009.
Mi deziras al vi ĉiuj, ke la nova jaro estu pli prospera kaj feliĉoplena.

En la lasta 2008 ĉi tiu mia blogo iel tiel daŭris senpaŭze. Komentoj aldonitaj de vi legantoj multe kuraĝigis min. Kvankam mi ne ĉiam skribis respondojn, mi ĉiuokaze ĝojas kaj dankas pro viaj komentoj. Ankaŭ en la nova 2009, mi esperas, ĝi daŭru senpaŭze.

En la lasta decembro mia maljuna patrino, kiu loĝas sola en distanca urbo, grave malsaniĝis pro korinfarkto (parta mortiĝo de kormuskolo pro sangomanko kaŭzita de kapilara ŝtopiĝo). Ŝi enhospitaliĝis kaj mi kaj aliaj familianoj laŭvice restadas apud ŝia lito. Nun ŝia situacio iom estas stabila sed la prognozo ne estas antaŭvidebla. Ni ĉiuj plenkore esperas ŝian resaniĝon.

Utileco de Vikipedio

Foje mi kritikis Vikipedion pri ĝia fidindeco kaj utileco (ĉi tie). Sed ĉi-foje mi revalorigu Vikipedion pri ĝia utileco.
Homa korpo konsistas el centoj da muskoloj. Anatomiistoj esploris, klasifikis kaj nomis ilin. En 1998 la Internacia Federacio de Asocioj de Anatomiistoj (IFAA) normigis ilin kaj publikigis Terminologia Anatomica (Anatomia Terminaro) [TA]. Ĉiu lingvo penas normigi propran terminaron surbaze de TA. Tamen restas pluraj tradiciaj terminoj en ĉiu lingvo. Do ankoraŭ troviĝas diferencoj de terminoj laŭ lingvoj.
Mi bezonis traduki la francan “muscle angulaire de l’omoplate“, kiu rilatas al movo de skapolo. Sed ĉe miaj manoj troviĝas nur angla-japanaj terminaroj. Mi trovis muskolon kun simila funkcio, “levator scapulae muscle” (skapolleva muskolo), sed mi ne povis konfirmi, ke ambaŭ terminoj indikas la saman muskolon. Tiam iu samideano sciigis min pri la paĝo pri muskola anatomio en Vikipedio (ĉi tie). Ĝi estas japanlingva paĝo sed havas ligon al franclingva paĝo. Sekvante plurajn ligojn, mi atingis la paĝon de “Muscle élévateur de la scapula“, kie mi trovis la serĉatan “muscle angulaire de l’omoplate“.
Ĉi-foje Vikipedio multe min helpis. Mi dankas al la redankatntoj. Mi nur bedaŭras, ke momente mankas esperantaj versioj.

Nacia Muzeo de Kiuŝuo

Nacia Muzeo de KiuŝuoLa Nacia Muzeo de Kiuŝuo estas granda konstruaĵo kun la ortangula areo de 160m longa kaj 80m larĝa, kaj kun la alto de 36 m (5 etaĝoj), en kiu oni facile enmetus internacian futbalejon. Imagu, kion vi sentos, kiam vi staros tuj apud tiel giganta konstruaĵo. Ŝajne vi sentos premitecon, kvazaŭ vi estos subpremata de grandega betonmaso.
Sed la muzeo neniel donas tian premitecon al ni. Ĉar oni tegis la tutan flankon per vitraj platoj, kiuj respegulas la ĉirkaŭaĵojn. Kiam mi frontas al la konstruaĵo, mi vidas, kvazaŭ ĝi mergiĝas en la ĉirkaŭa naturo. Estas ja bela vidindaĵo!

Orienta drako

drako - granda serpentoDrako estas imagita besto, kiu havas korpon de granda serpento kaj regas akvon. Ĝi estas dieca besto loĝanta en akvo aŭ tero. Ĝi flugas en la ĉielo kaj okazigas tondroŝtormojn.
Japanoj foje kultis drakon kiel dio de akvo kaj oferis por ĝi sanktejojn apud rivero aŭ maro. Ni vidas ĝian figuron ofte en festoj.

Esperantigo de propraj nomoj

Mi trovis jenajn vortojn de William Auld [ŭiljam old] en la antaŭvortoj de “La ĉashundo de la Baskerviloj” (ĉi tie), konata krimromano de Konano Dojlo [Conan Doyle]. La tradukinto asertis en la komenco de la teksto:

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.

PRAVE kaj BRAVE!
Mi plenkore subtenas la tradukinton. Mi do sekvu lin pri esperantigo de propraj nomoj. Sed tamen mi ege bedaŭras, ke li ne publike montris esperantigon de sia propra nomo.
Ĉu oni scias, en kia esperantigita formo li sin nomis?

Vertebraro

Kiam homoj komencis rekte stari kaj marŝi per du piedoj antaŭ milionoj da jaroj, la vertebraro helpis ilin teni sin rekte. Sed ŝarĝoj al la vertebraro, precipe al la lumbaj vertebroj, suferigas homojn. Kelkaj scientistoj asertas, ke la homoj akiris la dupiedecon koste de lumbodoloro.