Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Aŭgusto ĉiujare rememorigas japanojn pri la milito, en kiu ni suferigis multajn alilandanojn kaj mem suferis multe kaj katastrofe. Hieraŭ en Nagasako, urbo atombombita, okazis memorceremonio por paco. La urbestro de Nagasako prezentis pacdeklaron, kiun mi tradukis en Esperanton kaj afiŝis ĉi-sube.
Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon.

Pacdeklaro de Nagasako

Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu.

La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj…. Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto.

Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al “mondo sen nukleaj armiloj” kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.

Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al “mondo sen nukleaj armiloj”.
En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidanto proponis konkretajn paŝojn al nuklea malarmado kun difinitaj tempolimoj. Ĉi tiun proponon vaste subtenis landoj sen nukleaj armiloj. Espero kreskis inter ne-registaraj organizoj (NRO) kolektiĝintaj en Nov-Jorkon el la tuta mondo, kaj ankaŭ inter la urbanoj de Nagasako, atombombita urbo.

La proponon de la prezidanto poste forpuŝis la registaraj reprezentantoj de la landoj kun nukleaj armiloj (Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio). Se la landoj kun nukleaj armiloj ne sincere traktos nuklean malarmadon, reage kun antipatio, aperos novaj landoj kun nukleaj armiloj. La mondo staros antaŭ la minaco de plimultiĝo de nukleaj armiloj. La reĝimo de NPT devas esti firme subtenata kiel minimuma postulo observenda por ne multigi landojn kun nukleaj armiloj.

Por antaŭeniri al la nuligo de nukleaj armiloj, ni kredas, ke nova traktato estas necesa. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Pan Gi-mun] jam alvokis la membro-ŝtatojn de UN komenci pristudon de “la Konvencio por Abolo de Nukleaj Armiloj”. En la Reekzamena Konferenco de NPT multaj landoj aludis la eblecon de tia traktado. Ni, civitanoj de atombombita urbo, forte subtenas “la Konvencion por Abolo de Nukleaj Armiloj”, kiu malpermesas tute egale al ĉiuj landoj ĉiujn agadojn por nukleaj armiloj inkluzive de ilia produktado, posedado kaj uzado.

Nagasako kaj Hiroŝimo ĝis nun kunlaboradis diskonigi al la mondo la katastrofojn kaŭzitajn de la atombomboj, kaj alvoki al la nuligo de nukleaj armiloj. La registaro de Japanio, lando atombombita, manifestadis sian starpunkton de sennuklea lando, asertante la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj kiel nacian principon. Sed, ĉi-jare, 65 jarojn depost la atombombadoj, la japana registaro malkaŝis la ekziston de “sekreta kontrakto pri nukleaj armiloj”. Ni ekhavas profundan malfidon kontraŭ la pasintaj traktadoj de la registaro, kiu faris la Tri Principojn en nuran formalaĵon. Plue la registaro lastatempe progresigas intertraktadon pri atomenergia kontrakto kun Barato, lando kun nukleaj armiloj ne aliĝinta al NPT. Ĉi tio signifas, ke Japanio, lando suferinta atombombadojn, propramane malfortigas la reĝimon de NPT, kio estas tute ne akceptebla.

La japana registaro, antaŭ ĉio, devas komenci leĝigon de la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj por reakiri la fidon de la japana popolo. Samtempe, por realigi sekurecon sendependan de nuklea ombrelo, la registaro devas celi la sennukleigon de Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ni deziras, ke la japana registaro proponu la planon de “Sennuklea Zono de Nordorienta Azio”, kaj ke ĝi prenu gvidantecon en la internacia komunumo kiel la registaro de atombombita lando.

En la Reekzamena Konferenco de NPT, la japana registaro, kune kun la registaroj de 41 aliaj landoj inkluzive de Rusio, publikigis “Komunan Deklaron pri Edukado por Nuklea Nemultigo kaj Malarmado”. Ni aprobas la deklaron kaj samtempe esperas, ke la japana registaro disvastigu edukadon por nuklea nemultigo kaj malarmado al junaj generacioj de la mondo. En Nagasako ankoraŭ restas memoroj kaj cikatroj de la atombombo. Ekzistas postvivantaj atombombitoj, kiuj prenas sur si mision rakonti por estonteco siajn spertojn, malgraŭ siaj mensaj kaj korpaj doloroj. Ekzistas civitanoj kaj junuloj, kiuj mem ne spertis atombombadon, sed kiuj aktivas por paco, transprenante la dezirojn de la atombombitoj. Nagasako, urbo atombombita, daŭrigos kontribui al edukado por nuklea nemultigo kaj malarmado.

Mi diru al ĉiuj en la mondo, ke ni mem povas elekti, kiun vojon ni iru, ĉu al “mondo kun nukleaj armiloj” plena de malfido kaj minaco, aŭ ĉu al “mondo sen nukleaj armiloj” bazita sur fido kaj kunlaboro. Por niaj infanoj, ni havas respondecon krei estontecon sen minaco de nukleaj armiloj. Ni unuope estas malfortaj, sed kunlabore povas havi forton movi registarojn kaj krei novan historion. Ni klare komuniku nian volon al registaroj.

Multaj homoj en la mondo daŭre laboras por paco cele al la nuligo de nukleaj armiloj. Kunlabore kun ili, la urbo Nagasako establos tutmondan reton de pacaj civitanoj kunligitan kun atombombita urbo.

La meza aĝo de la postvivantaj atombombitoj superis 76 jarojn. Pli kaj pli malmultaj el ili povas ĉeesti ĉi tiun ceremonion. Por savi maljuniĝantajn atombombitojn en kaj ekster Japanio, ni alvokas la japanan registaron rapide fortigi subtenon al ili.

Ni oferas nian sinceran kondolencon al la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras daŭrigi nian maksimuman penadon kune kun la urbo Hiroŝimo, ĝis la tago, kiam nukleaj armiloj malaperos el la mondo.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2010

(Esperantigita de Vastalto)

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie.

Kopirajto en Esperantujo, ĉu respektata?

Ĉu oni opinias, ke estas maljuste vivteni sin per verkoj en Esperanto? Ĉu oni opinias, ke esperantistoj ne rajtas akiri monon per sia verkado en Esperanto? Mi ne komprenas, kial la laboraĵo kun multe da tempo kaj energio ne povas esti respektata je la kopirajto flanke de nombro da esperantistoj.
Mi ne komprenas, kial vortarverkantoj povas esti aparte malrespektataj je la kopirajto? Kompili vortaron estas ege malfacila kaj temporaba laboro. Mi ja konas tion, kompilante mian PEJVon (Praktika Esperanto-Japana Vortareto) dum dek jaroj.
Mi surrete publikigas mian vortareton por persona uzo de ĉiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj. (ĉi tie kaj ĉi tie) Mi ne postulas monon por mia vortareto. Tamen se iu planos vendi mian vortaron libroforme aŭ elektronike kiel komercan varon sen mia permeso, mi certe plendos kontraŭ tiu.
Tio ĉi estas mia elekto pri mia verko. Kaj mi opinias, ke la elekto de la aŭtoro devas esti respektata. SAT kompilis PIVojn kun multe da tempo kaj homfortoj kaj ĝi decidis vendi la vortarojn kiel komercajn varojn. Do oni devas respekti la elekton de SAT.

Esperantistoj, ĉu fidindaj?

Kopirajto (aŭtorrajto) estas rimedo por protekti aŭtoron de iu verko kontraŭ misuzoj de la verko. Ĝi estas komuna saĝo de la homaro. Estas leĝe malpermesite proprigi al si iun verkon sen permeso de la aŭtoro. Malobservo al kopirajto estas krimo.
Ja ekzistas krimuloj, kiuj malobservas kopirajtojn, ĉie en la mondo (ankaŭ en Esperantujo, bedaŭrinde). Mi ne priparolos tion en tiu ĉi artikolo.
Problemo estas tio, ke en Esperantujo ekzistas tiuj opinioj, kiuj publike subtenas krimojn kontraŭ kopirajtoj.
Vidante tiujn diraĵojn, kion pensos ne-esperantistaj entreprenistoj, kiuj okaze interesiĝis pri esperanto? Ili certe suspektos, ke esperantistoj ne estas fidindaj. Kaj ili pensos, ke ili perdos, se ili publikigos iajn verkojn en Esperanto. Tiel ŝrumpos ŝancon por Esperanto.
Esperantistoj devas ekkonscii, ke tiaj agadoj kontraŭ kopirajtoj subfosas la fidon al Esperantujo kaj malhelpas disvastigon de Esperanto.

Respondeco pri tio, kion ni ne faris

Ni kutimas al la argumento “Mi ne havas respondecon pri tiu afero, ĉar mi neniam havis rilaton al ĝi”. Kaj ni pensas, ke la argumento estas prava.
Se iu faris malbonan agon, tiu havas respondecon pri la ago. Se alia ne faris la malbonan agon, tiu ĉi ne havas respondecon pri la ago. En ordo!
Unu verkisto nomis tiun ideon “interŝanĝo de egalvaloroj”. Li asertas, ke tiu ideo disdividis nian mondon en unuopajn individuojn. Li diras, “Unu familio el kvar membroj bezonas nur unu manĝotablon, sed unu familio el unu membro do bezonas kvar manĝotablojn”. Ĉu riĉeco aŭ troabundeco? “Unu familio el unu membro” estas ĝuste “individuo” en nia kapitalisma mondo. Tia “individuo” ĉiuokaze rajtas aserti, ke tio ne rilatas al li/ŝi.
Kontraŭ la argumento la verkisto prezentas la alian argumenton, “Ni havas respondecon pri tio, kio ne rilatas al ni”. Alivorte, “Ni okaze devas havi respondecon pri la afero, kion ni ne faris nek vidis.”
Ekzemple Jesuo Kristo asertis ĉi tion, prenante sur si la prapekon de la homoj. La verkisto menciis ankaŭ la infanbapton de Kristanismo kaj la 9-an artikolon de la Japana Konstitucio.

Unuafoje mi eksciis tian kontraŭargumenton al la “interŝanĝo de egalvaloroj”. Li diris, ke ĝi povas esti ŝlosilo liberigi nin el la kateno de la nuntempa mondo. Mi certe ricevis de li ion pripensindan.

Pacdeklaro de Nagasako, 2009

Hieraŭ estis la 64-a datreveno de la atombombado en Nagasako. Oni okazigis ceremonion por paco, en kiu la urbestro prezentis la pacdeklaron de tiu ĉi jaro. Jen sekvas mia tradukaĵo. Komentoj kaj sugestoj estas bonvenaj. Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon.

Pacdeklaro de Nagasako, 2009

Ni, homoj, nun havas du vojojn antaŭ ni.

Unu kondukas al “mondo sen nukleaj armiloj”, dume la alia kondukas al ekstermiĝo, kiu ripetas la detruon de Hiroŝimo kaj Nagasako antaŭ 64 jaroj.

En tiu ĉi aprilo, en Prago, Ĉeĥio, la usona prezidanto Barack Obama [Barak Obama] klare deklaris, ke Usono celos “mondon sen nukleaj armiloj.” Li montris konkretan itineron, rekomenci intertraktadon kun Rusio pri Traktato pri redukto de strategiaj armiloj (START), strebadi al la Traktato pri kompleta malpermeso de nukleaj eksperimentoj (CTBT), kiu malpermesas ĉiujn nukleajn eksplodojn en la aero, la maro, subtero kaj en kosma spaco, kaj peni konkludi traktaton por malpemesi produktadon de alte riĉigitaj uranio kaj plutonio malhaveblaj por fabriki nukleajn armilojn. Lia firma decido, ke “kiel la sola nuklea potenco, kiu uzis nukleajn armilojn, Usono havas moralan respondecon agi,” donis profundan impreson al homoj en la atombombita urbo.

Tio ĉi estis historia momento, kiam Usono, nuklea superpotenco, fine faris unu paŝon direkte al la nuligo de nukleaj armiloj.

Tamen, en la sekva majo, Norda Koreio perforte faris sian duan nuklean eksperimenton, malobservante la rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN. Dum la mondo fidas malinstigan forton de nukleaj armiloj kaj ekzistas nukleaj armiloj, ĉiam restas la ebleco reaperi ĉi tiaj danĝeraj landoj kaj teroristoj. La internacia socio devas absolute igi Nordan Koreion detrui siajn nukleajn armilojn, kaj aliflanke la kvin nukleaj potencoj devas ankaŭ redukti siajn nukleajn armilojn. Ne sole Usono kaj Rusio, sed ankaŭ Britio, Francio kaj Ĉinio devas sincere plenumi sian respondecon pri nuklea malarmado sub la Traktato pri nuklea nemultigo (NPT).

Cele al kompleta nuligo de nukleaj armiloj, ni petas penadon por “la Konvencio pri nukleaj armiloj” (NWC), pri kiu la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Ban Ki-mun] lastjare alvokis registarojn aktive intertraktadi. Estas necese insisti, ke ne sole Barato, Pakistano kaj Norda Koreio, sed ankaŭ Israelo, kiu probable posedas nukleajn armilojn, kaj Irano, kiu estas suspektata pri nuklea disvolvo, partoprenu en la konvencio por certigi, ke ili komplete nuligos siajn nukleajn armilojn.

Subtenante la paroladon de Prago, la japana registaro, kies nacio spertis la ruiniĝon pro atombombo, devas plenumi gvidan rolon en la internacia socio. Krome, ĝi devas diskonigi en la internacia socio la ideojn de paco kaj militrezigno preskribitaj en la Japana Konstitucio. Ĝi devas entrepreni leĝigon de la Tri ne-nukleaj principoj por firmigi ties pozicion kaj realigon de “Nordorientazia zono libera de nukleaj armiloj” inkluzive de Norda Koreio.

Ni alvokas al la usona prezidanto Obama, al la rusia prezidanto Medvedev, al la brita ĉefministro Brown [Braŭn], al la franca prezidanto Sarközy [Sarkozi], al la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao [Hu Ĝintao], tiel same al la barata ĉefministro Singh [Sin], al la pakistana prezidanto Zardari, al la nordkorea ĝenerala sekretario Kim Jong-il [Kim Ĝong-il], al la israela ĉefministro Netanyahu [Netanjahu], al la irana prezidanto Ahmadinejad [Ahmadineĵad], kaj al ĉiuj gvidantoj de la tuta mondo.

Venu al Nagasako, urbo atombombita.

Vizitu la Atombomban muzeon de Nagasako kaj staru en la ruino de atombomba eksplodo, kie ankouraŭ restas multaj ostoj subtere. La 9-an de aŭgusto, 1945, je la 11-a kaj 2, en Nagasako. La urbon detruis intensa radiado, varmoradioj de kelkmil gradoj kaj forta blovego de la eksplodo. Kruela fajrego forbruligis ĝin kaj ŝanĝis en silentan ruinon. Mutaj krioj de 74 mil mortintoj. Ĝemoj de 75 mil vunditoj. Ĉiuj vizitantoj sentos kortremon pro la angoro de la viktimoj.

Vi renkontos atombombitojn, kiuj apenaŭ postvivis la eksplodon. Vi aŭdos la voĉojn de maljunaj viktimoj, kiuj penas rakonti siajn spertojn malgraŭ la suferigaj sekvaĵoj de la radiado. Vi estos kortuŝitaj de la fervoro de junuloj, kiuj disvolvas siajn agadojn kredante ke, kvankam ili ne povas kundividi la sperton de la atombombado, tamen ili povas kundividi la konscion, kiu strebas al la nuligo de nukleaj armiloj.

Nun, en Nagasako, okazas la ĝenerala konferenco de “Urbestroj por paco”.
En februaro, 2010, okazos “la Kunveno de terglobaj civitanoj en Nagasako por la nuligo de nukleaj armiloj”, en kiu ĉeestos neregistaraj organizoj (NRO) japanaj kaj eksterlandaj. Por la venontjara konferenco de reekzameado de la Traktato pri nuklea nemultigo (NPT), civitanoj, NROj kaj urboj strebas fortikigi sian unuecon.

Homoj en Nagasako klopodas por peticia kampanjo por alvoki la prezidanton Obama viziti Nagasakon, urbo atombombita. Ĉiu el ni estas ĉefrolulo en kreado de historio. Ni devas ne lasi tiun ĉi respondecon nur al gvidantoj aŭ registaroj.

Ni petas ĉiujn en la mondo, ĝuste nun, en ĉiu loko, en ĉiu via vivo, komenci strebon por deklari subtenon al la Praga parolado kaj kune marŝi sur la vojo al “mondo sen nukleaj armiloj.”

64 jaroj jam pasis ekde la faligo de atombombo. Postvivantaj atombombitoj fariĝas maljunaj. Ni refoje petas la japanan registaron, en la perspektivo de savado de postvivantaj atombombitoj, senprokraste preni zorgojn respondajn al ilia reala situacio.

Ni elkore preĝas por la eterna ripozo de la animoj de la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras nian promeson peni por la nuligo de nukleaj armiloj.

La 9-a de aŭgusto, 2009

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako

La japana originalo de tiu ĉi deklaro estas legebla ĉi tie. PDF-dosieroj en la angla, ĉina, korea, franca, rusa, hispana, araba, portugala aŭ nederlanda trakuko estas elŝuteblaj ĉi tie.

Internacia Virina Tago 2009

Ankaŭ ĉi-jare virinoj el Hiroŝimo alvokas la tutan mondon sendi mesaĝojn por la Internacia Virina Tago. Jen mi plusendas la alvokon.

Por Internacia Virina Tago 2009
alvoko el Hirosima, Japanio

Estimataj gesinjoroj en la mondo,

Okaze de la Internacia Virina Tago de UN, 2009, ni virinoj
de Hirosima havos kunvenon en la 8a de marto sub la temo:
Vivo kaj Kulturo, protekti vivon de infanoj kaj kune vivi en
familio.

Kion ŝanĝi por infanoj, homoj en estonteco?
La vivo de infanoj, de geknaboj estas minacata de milito
kaj konflikto en la mondo sub ekonomia krizo. Ekde jarfino
de 2008 bombado atakas loĝantaron de Ghaza, Mezoriento,
viktimiĝas multaj infanoj, kaj doloras nia koro je raportoj
el Ghaza sub la aeratako.

Sub milito, konflikto kaj ekonomia krizo rajtoj de infanoj
libere vivi estas forrabitaj.
Infana vivo droniĝas en malstabileco pro diversaj kaŭzoj,
pro altrudita laboro, sklavkomerco, kaj sen edukado kaj negrekto.
Granda deziro de ni virinoj estas protekti kaj flegi la vivon
de infanoj.

Ĉujare ni virinoj el Hirosima internacie alvokas pacon, kaj
interŝanĝas solidarecan mesaĝon tutmonde. Ĉijare ni el
atombombita Hiroŝimo alvokas al vi pri la temo: vivo, por
ke ni kune kun vi konstruu vojon por prospera vivo de infanoj
kun estonteco, ni luktu en sia loko solidarece kun vi.

Ni deziras ricevi de vi responde al nia alvoko vian mesaĝon
kun noto pri viaj nomo, sekso, profesio, urbonomo kaj lando,
ĝis la 20a, feb. por ke ni traduku ĝin en la japanan kaj
prezentu en la kunveno.
Hirosima, la 15an, jan. 2009.

S-ino NOBUMASA Tieko
Prez. de komitato el 20 organizoj por Internacia Virina Tago
2009, Hirosima.
Municipo Hirosima.

kontaktpersono:
Vicprez. s-ino OSIOKA Taeko — osioka(ĉe)mail.goo.ne.jp

Alĵetitaj ŝuoj

Iraka ĵurnalisto alĵetis siajn ŝuojn al la usona prezidanto Buŝ [Bush] en gazetara konferenco en Bagdado. Li insulte nomis la prezidanton “Hundo!” kaj ĵetis la suojn. Oni tuj malliberigis lin.
La prezidanto lerte evitis ambaŭ ŝuojn kaj ŝercis “La mezuro (de la ŝuoj) estis 10”. Sed neniu el ĉirkaŭantoj ridis.
Tiu ĉi okazaĵo ja simbolas la rilaton inter la Iraka popolo kaj Usono.

Pafmortigo en Haloveno

12-jara knabo estis pafmortigita en Halovena vespero en Sud-Karolino, Usono. Por peti kukojn de Haloveno li vizitis iun domon, kies loĝanto pafis ĉ. 30 kuglojn per maŝinfusilo. Vundiĝis ankaŭ la patro kaj frato de la knabo. La mortiginto, 22-jara viro, estis arestita kaj akuzita pro murdo.
Tiu ĉi afero tuj rememorigas min pri la japana mezlernejano (tiutempe 16-jara) pafmortigita same en Halovena vespero en Luiziano, Usono en 1992. Kiomfoje plu ripetiĝos sama tragedio kaŭzita de pafiloj?

Laikaj juĝistoj

En 2004 la japana parlamento donis leĝon pri laikaj juĝistoj. Laŭ la leĝo laikaj juĝistoj estos lotece elektita el balotrajtaj civitanoj kun almenaŭ 20-jara. La elektitoj principe devas akcepti la taskon.
La laikaj juĝistoj partoprenas en esploro de grava kriminala kazo en Distriktaj Tribunaloj. Ili (ordinare 9 civitanoj) kunlabore kun (ordinare 3) profesiaj juĝistoj juĝas pri (sen)kulpeco de la akuzito, kaj decidas leĝan punon. Do ili havas iom malsaman funkcion kun la ĵurianoj, kiuj verdiktas nur pri kulpeco de la akuzito sendepende de juĝistoj.
En julio, 2009 komenciĝos juĝado kun laikaj juĝistoj. Sed ne malmultaj japanaj civitanoj sentas embarason kaj maltrankvilon pri la sistemo.