Nova esperanta traduko de la Japana Konstitucio

Ĵus aperis nova esperanta traduko de la Japana Konstitucio.
https://www.vastalto.com/arkivo/Japana_Konstitucio_NUN.html

Ĝi estis pretigita de la grupo NUN-vortoj.

En ĉi tiu jaro oni kandidatigis por la Nobel-Premio pri Paco la japanan popolon, kiu tenas la Artikolon 9 de la Japana Konstitucio.

Ĉapitro II
Rezigno de milito

Artikolo 9

(1) Sincere aspirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas militon kiel suverenan rajton de la regno kaj la minacon per armita forto aŭ la uzon de armita forto kiel rimedojn por solvi internaciajn konfliktojn.

(2) Por atingi la celon menciitan en la antaŭa paragrafo, tera, mara kaj aera armeoj aŭ aliaj militfortoj neniam estu tenataj. La rajto de militado de la Regno ne estas agnoskita.

Aliflanke, la ĉefministro Abe kaj lia kabineto agnoskis la rajton je kolektiva defendo, ignorante juran procedon malgraŭ Artikolo 9.

En tiuj situacioj la nova traduko de la Japana Konstitucio estas tre aktuala temo, mi pensas.

Cetere ĝia papera eldono nun estas preparata kaj baldaŭ aperos antaŭ la jarfino.

Pacdeklaro de Nagasako, 2014

La 9a de aŭgusto estis la 69a datreveno de la atombombado al la urbo Nagasako. Mi esperantigis la pacdeklaron de la urbestro, kiu elkore alvokas politikajn gvidantojn kaj pacamajn civitanojn al kunlaboro por la mondo sen nukleaj armiloj.

Estos mia ĝojo, se vi aprezos ĝin kaj kundividos kun viaj amikoj.

Pacdeklaro de Nagasako, 2014

Ĝuste je ĉi tiu horo antaŭ 69 jaroj la ĉielo super ĉi tiu monteto estis kovrita de nigrega atomnubo. La unu sola atombombo faligita de la usona militaviadilo forblovis domojn kaj englutis la urbon en flamoj. Inter disĵetitaj kadavroj nigre bruligitaj, multaj civitanoj diskuris tien kaj reen serĉante ŝirmejon. Teruraj varmradioj, eksploda blovego kaj radiado forrabis valorajn vivojn de 74 mil homoj kaj vundis 75 mil homojn. Tiuj, kiuj apenaŭ postvivis, suferas de profundaj vundoj gravuritaj en la koro kaj la korpo, ne kuraceblaj, kvankam 69 jaroj ĵus pasis.

Nun en la mondo ekzistas pli ol 16 mil nukleaj ŝargokapoj. Atombombitoj, kiuj spertis la teruron de nukleaj armiloj, alarmadis per ĉiuj fortoj, ke la nukleaj armiloj ne estu uzataj denove. Post la atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako nukleaj armiloj ne estis uzataj en militoj, al kio ja kontribuis la ekzisto mem de la atombombitoj kaj iliaj voĉoj.

 

Se nun oni uzos nukleajn armilojn en milito, kia fariĝos nia mondo?

En ĉi-jara februaro la “internacia Konferenco pri Kontraŭhumana Efiko de Nukleaj Armiloj” okazis en Meksiko. Reprezentantoj de 146 landoj klarigis malhumanecon de nukleaj armiloj el diversaj vidpunktoj kiel homa korpo, ekonomio, naturmedio, klimatŝanĝiĝo ktp. En la konferenco oni publikigis teruran prognozon pri konsekvencoj de nuklea milito, ke vunditaj homoj estos lasitaj sen savo kaj ke la alveno de “nuklea vintro” elĉerpos nutraĵojn kaj pelos pli ol 2 miliardojn da homoj de la mondo en malsategon.

La teruro de nukleaj armiloj ne estas limigita al la pasinteco de Hiroŝimo kaj Nagasako. Ĝi estas problemo, kiu koncernas nian tutan mondon nuntempan kaj estontan.

Inter la landoj, kiuj rimarkas la malhumanecon de nukleaj armiloj, komenciĝis movo al konsiderado de traktatoj por malpermesi nukleajn armilojn.

Sed aliflanke, la nuklearmilaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj vivantaj sub nuklea ombrelo ankoraŭ ne volas forlasi la ideon protekti la landan sekurecon per nukleaj armiloj kaj provas prokrasti la malpermeson de nukleaj armiloj.

Se ni ne povos venki ĉi tiun kontraŭstaron, la venontjara “Reekzamena Konferenco por la Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT)”, kiu okazas en ĉiu 5a jaro, eble finiĝos sen ajna progreso.

Mi alvokas al la nuklearmilaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj vivantaj sub nuklea ombrelo preni la unuan paŝon por venki la kontraŭstaron.

Mi petas, ke vi unue kreu forumon por diskutado kun la landoj postulantaj leĝan malpermeson de nukleaj armiloj, kaj ke vi interkonsiliĝu pri tio, kion fari kaj ĝis kiam por realigi “mondon sen nukleaj armiloj”. Mi petas, ke la japana registaro prenu la gvidan rolon kiel la lando, kiu plej bone komprenas la malhumanecon de nukleaj armiloj.

Unu regiona rimedo por protekti la estontecon kontraŭ nuklea milito estas la kreado de “zono sen nukleaj armiloj”. Nuntempe pli ol duono de la teritorio de nia Tero jam apartenas al la zono sen nukleaj armiloj. Mi proponas, ke la japana registaro, kune kun leĝigo de la Tri Ne-nukleaj Principoj, esploru “planon de zono sen nukleaj armiloj en la nordorienta Azio”. Ĉi tiu estos unu el la rimedoj por protekti kontraŭ nukleaj armiloj la nordorientan Azion, al kiu apartenas Korea Respubliko, Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Japanio. La planon subtenas pli ol 500 gvidantoj de japanaj lokaj registaroj kaj la rondo de subtenantoj plu etendiĝos.

 

Kaŭze de la debato pri la rajto je kolektiva sindefendo, en Japanio oni interŝanĝas diversajn opiniojn pri rimedoj por certigi la sekurecon de “pacama regno”.

Nagasako kriadis “Ne plu Nagasako!” kaj ankaŭ “Ne plu milito!” La ĵuro “rezigni militon” preskribita en la Japana Konstitucio estas la baza principo de la atombombita lando Japanio kaj ankaŭ tiu de la atombombita urbo Nagasako.

La atombombitoj, rakontante sian sperton, komunikadis la principon de paco. Tamen, en la rapida diskuto naskiĝis maltrankvilo kaj dubo, ĉu tiu principo de paco nun ŝanceliĝas. Mi forte petas, ke la japana registaro serioze traktu la maltrankvilon kaj la dubon, kaj aŭskultu niajn voĉojn.

 

En Nagasako junuloj per si mem pripensas kaj diskutas pri la nukleaj armiloj, kaj komencas novan agadon. Studentoj de universitatoj komencis etendi siajn retojn eksterlanden. Lernantoj de superaj mezlernejoj jam kolektis kaj transdonis al la Unuiĝintaj Nacioj pli ol milionon da subskriboj petantaj la elradikigon de nukleaj armiloj.

La devizo de tiuj lernantoj, “Ni estas etfortaj sed ne senfortaj” rememorigas nin, ke civitana socio formita de multaj unuopuloj estas fonto de plej granda forto. Kiel parto de la civitana socio la urbo Nagasako pligrandigas la nombron de kunlaborantoj kaj daŭre agados por realigi la mondon sen nukleaj armiloj, kunlabore kun neregistaraj organizaĵoj (NRO), kun landoj, kiuj kundividas nian celon, kaj kun la Unuiĝintaj Nacioj. Civitanoj de la mondo, ni transdonu al la sekvanta generacio “la mondon sen nukleaj armiloj”.

 

Tri jaroj pasis post la akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO). Multaj homoj ankoraŭ nun estas devigataj vivi en maltrankvileco. Nagasako plu deziras plej baldaŭan releviĝon de Fukuŝimo kaj daŭrigas diversajn subtenojn al la regiono.

 

Venontjare ni havos ĝuste 70 jarojn post la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako.

Ĉar la atombombitoj pli kaj pli maljuniĝas, ni deziras plibonigon de la agnoska sistemo pri atommalsanoj kaj aliajn solidajn subtenojn al ili laŭ ilia aktuala situacio.

Ni deziras, ke por la jaro ĝis la 70a datreveno de la atombombado estu granda progreso al la realigo de “la mondo sen nukleaj armiloj”, kiun ni celas kune kun la pacamaj homoj de la tuta mondo. Ni ankaŭ dediĉas elkoran funebran senton al la mortintoj pro la atombomboj.

Ni deklaras, ke ni daŭre klopodos, kune kun la urbo Hiroŝimo, por elradikigi nukleajn armilojn kaj realigi poreternan mondan pacon.

 

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2014

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie kaj alilingvajn tradukojn (pdf) ĉi tie.

10 jarfinaj hajkoj

vintra sereno…
tempolavita robo
de granda budho

sunlumo svene
frostas super tegmentoj…
vintra vespero

neĝas intense…
stratoj kaj konstruaĵoj
perdas konturon

firme tenante
valizon sub la brako…
lamenglacio

jarfina tago…
aĉetantoj kunpuŝas
antaŭ kastabloj

nerealeco
de nuboj senkonturaj…
rivero frostas

neĝas intense…
du manoj plektitaj
en mia poŝo

vintra ĉielo…
elektraj betonfostoj
kunstreĉas kablojn

rosti rizkukon…
onidiro pri najbaro
loton gajninta

jarfina tago…
kuŝi nenifarante
solaj kun kato

*** Mi deziras feliĉan novan jaron al vi ĉiuj.

 

Pacdeklaro de Nagasako, 2013

Ĉi-jare la 9a de aŭgusto estis la 68a datreveno de la atombombado al la urbo Nagasako.
Mi tradukis la pacdeklaron de la urbestro de Nagasako en Esperanton kaj afiŝis ĉi-sube.
Mi dankas membrojn de la studgrupo de ENAJ (Esperanta Novaĵo el Aktuala Japanio) pro lingva kontrolado al mia tradukaĵo.

Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon, sed kun fontindiko.

Pacdeklaro de Nagasako, 2013

Antaŭ 68 jaroj hodiaŭ, usona bombaviadilo ĵetis unu atombombon super nia urbo Nagasako. La bombo montris teruran potencon per siaj varmoradioj, eksploda ventego kaj radiado, kaj la tuj sekvinta brulego daŭris dum la tuta tagnokto. La urbo plena de homaj vivoj ŝanĝiĝis en ruinon en unu momento. El 240 000 loĝantoj vundiĝis 150 000, el kiuj 74 000 mortis ĝis tiu jarfino. La postvivantaj atombombitoj, eĉ post 68 jaroj, suferadas pro timo al leŭkemio kaj kancero kaŭze de la radiado kaj pro seriozaj cikatroj en la koro.
La homoj kreis ĉi tiun kruelan armilon. La homoj uzis ĝin eĉ dufoje en Hiroŝimo kaj en Nagasako. La homoj ripetadas nuklean eksperimenton kaj poluadas la teron. La homoj faris multe da eraroj ĝis nun. Ĝuste pro tio ni, homoj, devas laŭokaze rememori la neforgesendan promeson en la pasinteco, kaj recertigi la originon denove alirendan.

Mi petas la japanan registaron reiri al la origino kiel la atombombita lando.
En aprilo ĉi-jare, kiam okazis la Prepara Komitato de la Reekzamena Konferenco por la Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT) en Ĝenevo, 80 membroŝtatoj aprobe subskribis komunan komunikon por apelacii pri malhumaneco de nukleaj armiloj. Sud-Afriko kaj aliaj proponantoj petis Japanion doni aproban subskribon.
Sed la japana registaro ne subskribis ĝin kaj trompis la atendon de la tutmonda socio. Se la japana registaro ne povas subteni la aserton, ke la homaro devas ne uzi nukleajn armilojn en ajnaj cirkonstancoj, tio signifas, ke ĝi akceptas la uzon de nukleaj armiloj en iuj cirkonstancoj. Tiu ĉi sinteno kontraŭas la originon de Japanio kiel la atombombita lando deziranta, ke neniu en la mondo suferu pro atombombado.
Same mi diru pri la rekomenco de la intertraktado pri Nukleenergia Kontrakto inter Barato kaj Japanio. Barato ekposedis nukleajn armilojn sen aliĝo al NPT. Kunlabori kun tia Barato pri nuklea energio faros sensignifa la Traktaton, kies celo estas haltigi la kreskon de la nombro de nuklearmilaj ŝtatoj. Tio provizas ankaŭ Nord-Koreion, kiu malaliĝis de NPT kaj celas ekposedi nukleajn armilojn, per preteksto por pravigi sian konduton, kaj tiel malhelpos penadon sennukleigi la Korean Duoninsulon.
Mi petas la japanan registaron reveni al la origino de la atombombita lando.
Mi petas la japanan registaron, ke ĝi ekpaŝu, kun la gvidanteco kiel la atombombita lando, al konkretaj agadoj kiel leĝigo de la Tri Ne-nukleaj Principoj, kaj kiel alvoko por krei la zonon sen nukleaj armiloj en Nordorienta Azio.

En NPT nuklearmilaj ŝtatoj havas devon sincere penadi al nuklea malarmado. Tio ĉi estas promeso al la tutmonda socio.
En aprilo, 2009, en Prago, la usona prezidanto Obama esprimis sian deziron celi al “la mondo sen nukleaj armiloj”. En junio, ĉi-jare, en Berlino, li diris, “Dum ekzistas nukleaj armiloj, ni ne estas vere sekuraj”, kaj asertis, ke li plu laboru por nuklea malarmado. Kiel civitanoj de atombombita urbo, ni subtenas la sintenon de la prezidanto Obama.
Sed eĉ nun en la mondo ekzistas pli ol 17 000 nukleaj ŝargokapoj, el kiuj pli ol 90 elcentoj apartenas al Usono kaj Rusio. Prezidanto Obama, Prezidanto Putin, mi petas vin klopodi por pli rapida kaj pli drasta redukto de la nukleaj ŝargokapoj. Anstataŭ deziri “la mondon sen nukleaj armiloj” kiel foran revon, ni devas klopodi por la nuligo de nukleaj armiloj, kiel la urĝe solvenda problemo de la homaro, kaj plenumi la promeson al la tutmonda socio.

Por realigi la mondon sen nukleaj armiloj, krom taskigi ŝtatajn gvidantojn, estas diversaj aferoj, kiujn povas fari ĉiu el ni, la civitanoj de la mondo.
En la antaŭparolo de la Japana Konstitucio la japana popolo asertas, ke ili firme decidis “neniam reokazigi la terurojn kaj mizerojn de milito per agoj de la registaro”, per kio ili esprimas sian fortan aspiron al monda paco. Ni neniam forgesu la fakton, ke milito forrabis multajn vivojn kaj serioze vundis multajn korpojn kaj animojn, kaj ni neniam ripetu la multajn kruelajn scenojn kaŭzitajn de milito. Tio estas la origino de nia aspiro al paco, kaj por ne forgesi ĝin ni devas aŭskulti rakontatajn spertojn pri la milito kaj pri la atombombado, kaj transdoni ilin al la postaj generacioj.
Homoj el juna generacio, ĉu vi iam aŭdis la voĉojn de la atombombitoj? La voĉojn kriantajn, “Ne plu Hiroŝimoj! Ne plu Nagasakoj! Ne plu militoj! Ne plu atombombitoj!”?
Vi estos la lasta generacio, kiu povas senpere aŭdi iliajn voĉojn. Kio okazis sub la atomnubo antaŭ 68 jaroj? Kial la atombombitoj sin oferadas por estontaj generacioj, apelaciante por la nuligo de nukleaj armiloj? Bonvolu aŭskulti la voĉojn de la atombombitoj. Kaj bonvolu pensi pri tio, ĉu estos permesebla aŭ ne, la ekzisto de nukleaj armiloj en la mondo via kaj en la estonteco de viaj infanoj. Bonvolu paroli pri tio inter viaj amikoj. Ĝuste vi estas nia estonteco.
Estas diversaj aferoj, kiujn vi povas fari kiel civitanoj de komunumo. En Japanio preskaŭ 90 elcentoj el la municipoj faris deklaron por sennukleigo, kiu prezentas firman decidon de la civitanoj, kiuj rifuzas esti viktimoj de nukleaj armiloj kaj deziras pacon. Nacia Konsilantaro de Japanaj Municipoj por Sennukleigo, kiu konsistas el la municipoj deklarintaj sennukleigon, ĉi-jare havas sian 30-jaran jubileon post la fondiĝo. Se vi, kiel civitanoj de membro-municipo, volas komenci aktivadon surbaze de la deklaro, tiam vi havos subtenon kaj de la konsilantaro kaj de la urboj Nagasako kaj Hiroŝimo.
En Nagasako, en novembro ĉi-jare, oni okazigos “la 5an Asembleon de Terglobaj Civitanoj por Nuligi Nukleajn Armilojn”. La civitanoj per propra forto elsendos la mesaĝon por nuligi nukleajn armilojn el la atombombita urbo al la tuta mondo.

La akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) ankoraŭ ne finiĝis, eĉ male, la damaĝo pro radioaktiveco plivastiĝas. Multaj loĝantoj, senigitaj je trankvilaj ĉiutagaj vivoj, estas devigataj vivi sen klara perspektivo al sia estonteco. Ni, la urbanoj de Nagasako, deziras la releviĝon de Fukuŝimo kiel eble plej fruan, kaj subtenas la homojn en Fukuŝimo.
Lastmonate forpasis s-ro JAMAGUĈI Senĝi [YAMAGUTI Senzi], atombombito, kiu apelaciadis la nuligon de nukleaj armiloj kaj multe klopodis por pliampleksigo de subtenado al la atombombitoj. La nombro de atombombitoj ĉiam pli malkreskas kaj ties meza aĝo superis 78 jarojn. Ni petas ankoraŭfoje pliampleksigon de subtenado al la atombombitoj.
Ni esprimas nian sinceran kondolencon al la pereintoj pro la atombombo, kaj deklaras, ke ni plu penados por realigi la mondon sen nukleaj armiloj kunlabore kun la urbanoj de Hiroŝimo.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2013

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie kaj alilingvajn tradukojn (pdf) ĉi tie.