Arkivo de vastalto.com

Ne ofte, sed fojfoje okazas, ke iuj retpaĝoj kun utilaj informoj kaj dosieroj tute malaperis el la Interreto. Kialojn mi ne scias. Sed kelkfoje mi bedaŭras malaperintajn valorajn dosierojn.
Do mi decidis, ke mi mem rezervu tiujn valoraĵojn en mia retejo. Hodiaŭ mi metis du dosierojn.
– Kapvortoj de PIV(2005) Versio 1.3
– Baza Radikaro Oficiala
Vi povas trovi ilin en la Arkivo (https://www.vastalto.com/arkivo/).

Somera rizkampo

somera rizkampoPasis unu monato post kiam mi skribis la artikolon “Rizidoj kreskas“. Nun la rizherboj pli kreskas verdverde sub intensega somera sunlumo. Ili faras fotosintezon per la sunlumo kaj preparas fruktadon.
Daŭras tre varmegaj tagoj. Hieraŭa maksimuma temperaturo estis 34,3 celsigradoj. La hodiaŭa estis 34,8 celsigradoj en nia regiono. Ie en la Meza Japanio maksimuma temperaturo markis la rekordan 40,9 celsigradojn.

Rizidoj kreskas

rizidoj kreskasDuonmonato pasis post kiam mi skribis pri la rizkampo kun rizidoj. Nun la rizidoj kreskas bonorde. Verdaj folioj pli kaj pli kovras la akvosurfacon de la kampo.
Tamen estas unu bedaŭrindaĵo. Mi ne povis trovi figuron de vivaĵo en la akvo dum kelkaj minutoj da observado. Mi supozas, ke oni verŝis pesticidon (=kemiaĵo kontraŭ fi-insektoj kaj trudherboj) en la akvon.

Rizkampo kun rizidoj

rizkampo kun rizidojAntaŭe mi skribis pri rizkampo en proksima loĝkvartalo. En la lasta semajno oni plenigis la kampon per akvo, kaj plantis rizidojn en la kampo.
Hodiaŭ starante ĉe la vojrando, mi ridardis la akvon de la rizkampo. Ruĝaj libeloj kaj bluaj fadenlibeloj ŝvebas proksime de la akvosurfaco. Akvaraneo (=akvokura cimo) flosas sur la akvo. Iuj akvoskaraboj kaj fe-salikokoj naĝadas zigzage en la akvo.
Nun la rizkampo estas plena de vivaĵoj.

Granda Sumoo

Hodiaŭ estis la lasta tago de la januara turniro de Granda Sumoo. En ĉi tiu turniro ĉampionecon akiris la jokozuno Asaŝoorjuu (laŭvorta traduko: Matena Blua Drako), kiu devenas de Mongolio. Tiu ĉi estas lia 20-a plejalta ĉampioneco, kio estas kolosa rekordo atingita de nur 4 sumoistoj antaŭ li.

sumoo: japana lukto. [Vikipedio: Sumoo]
jokozuno: titolo de la plej altranga sumoisto. [Vikipedio: Jokozuno]