Kato ne fermas pordon

Bii, mia amata kato, estas saĝa kaj lerta. Kiam li venas al fermita pordo de ĉambro, li ekstaras per postaj piedoj kaj metas ambaŭ manojn (antaŭajn piedojn) sur la tenilo. Li premas la tenilon, puŝante ĝin okaze de pordo malfermebla internen, aŭ tirante ĝin okaze de pordo malfermebla eksteren. En ambaŭ okazoj li facile malfermas pordon kaj eniras en ĉambron. Mil aplaŭdojn al Bii.
Tamen estas unu bedaŭrindaĵo. Tio estas, ke li neniam fermas la pordon, kiun li malfermis. “Estu bonkonduta! Fermu la pordon!” mi diras al li. Sed li ne aŭskultas min.

Mia kato

Bii estas nomo de mia amata kato. Li estas nun 9-jaraĝa.
Kiam li ripozas kun ni en familia ĉambro, li ofte kuŝas sur dorso kun ventro supren. Mi diras al li, ke tia konduto ne konvenas al kato. Sed li ne aŭskultas min.

Mia amata kato

Bii - mia kara

Jen mia amata kato Bii rigardas eksteren ĉe fenestro. Tiu ĉi estas foto antaŭ 5 jaroj. Nun li estas 9-jara kaj pli dika.

***
Verdire tiu ĉi estas provo de artikolo kun bildo. Movable Type subtenas alŝuton de bildodosieroj, sed malfacile estas bele dispozicii bildon kun teksto.

*