Hajko de hodiaŭ

momenta paŭzo
de muĝanta ventego —
insekto ĉirpas

La tajfuno 14 jam foriris de mia regiono antaŭ la tagiĝo. Nun estas nuba kaj sen vento. Fajne pluvetas.
Feliĉe, mi ne aŭdas severan damaĝon ĉirkaŭ mia urbo. Sed la tajfuno donis multajn damaĝojn al la sud-okcidenta parto de Japanio. Mi deziras sekuriĝon kaj baldaŭan rekonstruon por la damaĝitoj.

Hajko de hodiaŭ

    天の川小さくあれど志
    (Ama no gawa, tiisaku aredo kokorozasi.)

Tiu ĉi estas verko de JAĴIMA Nagisao (矢島渚男, japana hajkisto, 1935- ).

    la lakta vojo —
    estas malgranda, tamen
    mia aspiro
          (tradukita de Vastalto)

Granda estas la lakta vojo en nokta ĉielo. Rigardante ĝin, la aŭtoro pensas. Lia aspiro estas malgranda kompare kun la lakta vojo. Sed tamen tiu estas ja tiel grava por li, kiel la lakta vojo.

Al mi plaĉas la interne kaŝita decido de la aŭtoro.

Hajko de hodiaŭ

    mi en banujo
    etendas varmajn membrojn —
    ĉirpas insektoj

* En friska nokto, komence de aŭtuno, mi baniĝas en varma akvo kaj sentas feliĉeton. Ekster la banejo ĉirpadas insektoj, kiuj anoncas certan alvenon de aŭtuno.
** PIV difinas, ke “ĉirpi” estas “eligi akran k malagrablan sonon, kiel iuj insektoj, precipe cikado k grilo”. Sed Nova PIV forigis la epiteton “malagrabla” el la difino. Tiu ŝanĝo estas tre bonvena al hajkistoj.

Hajko de hodiaŭ

     “Ne al Irako!”
     manifestaciantoj
     marŝas kun ŝvito

* La Japana registaro sendas la defendkorpuson al Irako, pretekste de helpado al Iraka rekonstruo, spitante oponadon de multaj pacamantoj en Japanio. Mi sentas krizon, ke Japanio estos implikita en milito.

Hajko de hodiaŭ

Jen mia hodiaŭa hajko:

    preterpasanto
    alparolas salute –
    freŝaj farbitoj

* farbito = Genro (Pharbitis nil el konvolvulacoj) de unujaraj herboj volviĝantaj kun funelformaj blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj, kiuj ekfloras frumatene kaj ŝrumpiĝas posttagmeze. Anglalingvanoj trafe nomas ĝin “morning glory (matena gloro)”.