Tri jarojn poste …

sabato, 24a de Decembro, 2011

Hodiaŭ poŝtisto alportis leteron adresitan al mia filo. Ĝi estas avizletero pri renovigo de trijara kontrakto de certa servo.
Kiel mi jam skribis ĉi tie, mia filo forpasis antaŭ du jaroj. La koverto kun lia nomo repensigis min iomete pri li.
Kredeble antaŭ tri jaroj li faris la trijaran kontrakton, neniel antaŭpensante, ke li forlasos la mondon nur unu jaron poste. Tiutempe neniu el mia familio supozis la sortobaton.
Jes, tia estas homa pensado. Tio estas homa vivo.

silente nuboj

merkredo, 21a de Decembro, 2011

    silente nuboj
    vualas ĉielvolbon …
    vintra sunhalto

knabeto fluge

sabato, 17a de Decembro, 2011

    knabeto fluge
    saltetante sur strato ―
    vintraj paseroj

aŭtobrueto

vendredo, 18a de Novembro, 2011

    aŭtobrueto
    ŝprucigante songutojn
    tra vintra pluvo

motoro bruas

sabato, 24a de Septembro, 2011

    motoro bruas
    sur ondeta akvaro …
    skombra ĉielo

refoje viŝi

lundo, 19a de Septembro, 2011

    refoje viŝi
    reskribitan mesaĝon …
    aŭtuna nokto

Pacdeklaro de Nagasako, 2011

mardo, 16a de Aŭgusto, 2011

La 9an de aŭgusto, okaze de la memortago por la atombombitaj viktimoj, la urbestro de Nagasako prezentis pacdeklaron, en kiu li aparte menciis la akcidenton de la atomcentralo en Fukuŝimo kaj alvokis la japanan registaron pri ekspluatado de renovigeblaj energioj anstataŭ atomenergio.
Mi tradukis ĝin en Esperanton kaj afiŝis ĉi-sube.
Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon, sed nepre kun fontindiko.

Pacdeklaro de Nagasako

En la lasta marto okazis la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj tujsekve ni konstreniĝis antaŭ la akcidento de la Atomcentralo de Fukuŝimo I administrata de Tokia Elektra Kompanio (TEPCO). Eksplodoj malkovris reaktorojn sub la libera ĉielo. En la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj troviĝas neniu loĝanto. Ne estas certe, kiam la loĝantoj, kiuj devis evakuiĝi por eviti radiadon, povos reiri hejmen.
Kiel popolanoj de atombombita nacio, ni laŭte ripetadis la devizon “Ne pluaj hibakŝoj (atombombitoj-postvivantoj)”. Malgraŭ tio, kial ni ankoraŭfoje devas esti minacata per timo al radiado?
Ĉu ni neglektis respekton al la naturo? Ĉu ni tro fidis regkapablon de ni homoj? Ĉu ni deturniĝis de nia respondeco por la estonto? Nun estas la tempo por diskuti radikale kaj elekti, kian socion ni kreu ekde nun.
Kiom ajn longan tempon ni bezonos, estas necese, ke ni antaŭenigu ekspluatadon de renovigeblaj energioj anstataŭ atomenergio por transformi nin en socion bazitan sur pli sekuraj energioj.

Ĝis la akcidento de la atomcentralo en Fukuŝimo, de kiam ni ne scias, multaj homoj kredis la miton pri la sekureco de atomcentraloj.
Kio pri la pli ol 20 000 nukleaj armiloj en la mondo?
Ĉu ni ankaŭ kredas, ke la mondo estas pli sekura danke al malinstiga efiko de nukleaj armiloj? Ĉu ni akceptas senplue la supozon, ke oni neniam uzos nukleajn armilojn? Nun ni vidas, kiel la radioaktivaj substancoj ellasitaj per akcidento el unu sola atomcentralo kaŭzas tre konsiderindan konfuzon en la socio. Do, ni povas klare kompreni, kiel malhumane estas ataki homojn per nukleaj armiloj.

Ni alvokas ĉiujn en la mondo imagi al si, kiel terure estos, se super niaj urboj eksplodos nuklea armilo plurcentoble pli potenca ol la atombomboj uzitaj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Intensaj varmoradioj fandos homojn kaj ĉion alian. Hororiga eksploda ventego forblovos kaj dispremos konstruaĵojn. Nekalkuleblaj kadavroj nigre bruligitaj estos disĵetitaj sur la ruinoj. Iuj homoj kuŝos inter vivo kaj morto. Iuj homoj suferos pro vundiĝo. Eĉ se troviĝos postvivantoj, intensa radioaktiveco malhelpos ajnajn savagadojn. Radioaktivaj substancoj forflugos per ventoj, disvastiĝos malproksimen kaj kaŭzos vastaskalan malpurigon de la terglobo. Kaj dum sekvaj kelkdek jaroj tio estigos suferantoj de postefikoj de radiado.
Ni devas neniam lasi estontajn generaciojn sperti tiajn doloregojn. Ni neniam bezonas nukleajn armilojn. Nenia kialo pravigas la homaron posedi nukleajn armilojn.

En aprilo 2009, la usona prezidanto Barack Obama [Barak Obama] diris en sia parolado en Prago, Ĉeĥio, ke Usono celos la mondon sen nukleaj armiloj. Pro tiu konkreta celo prezentita de la plej potenca ŝtato kun nukleaj armiloj leviĝis multaj esperoj tra la tuta mondo. Dum kelkaj pozitivaj rezultoj estis atingitaj, ekzemple la konkludo de la kontrakto inter Usono kaj Rusio pri malpliigo de nukleaj armiloj, ni ne vidis signifan progreson de tiam. Kontraŭe troviĝas tia malprogresa tendenco, kiel novaj efektivigoj de nukleaj eksperimentoj per simulado.
Ni alvokas Prezidanton Obama montri gvidantecon por realigi “la mondon sen nukleaj armiloj”, kaj ne trompi la esperojn de la homoj en la atombombitaj urboj kaj en la tuta mondo.
Estas jam tempo por la internacia socio, inkluzive de tiaj ŝtatoj kun nukleaj armiloj, kiaj Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio, komenci penadojn por konkludi la Konvencion pri nukleaj armiloj (NWC), kiu celas kompletan nuligon de ĉiuj nukleaj armiloj. La japana registaro, kiel la registaro de la atombombita nacio, devas forte antaŭenpuŝi tiajn penadojn.
Ni ripete alvokas la japanan registaron agi konforme al la ideoj de paco kaj militrezigno preskribitaj en la Japana Konstitucio. La registaro devas labori por leĝigo de “la Tri ne-nukleaj principoj” kaj por establo de “Nordorientazia zono libera de nukleaj armiloj”, kiu sennukleigos Japanion, Sud-Koreion kaj Nord-Koreion. Ni petas la japanan registaron pliampleksigi asistadon al maljuniĝantaj atombombitoj-postvivantoj laŭ la reala stato.
Ĉi-jare la urbo Nagasako, kunlabore kun Unuiĝintaj Nacioj, la japana registaro kaj la urbo Hiroŝimo, en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj ĉe Ĝenevo ekspozicios materialojn, kiuj montras katastrofajn scenojn de la atombombadoj. Ni esperas, ke multaj homoj en la mondo eksciu teruron kaj kruelecon de la ruinigo per la atombomboj.
Ni petas tiujn, kiuj celas “mondon sen nukleaj armiloj”, organizi en sia urbo ekspozicieton pri la atombombadoj kunlabore kun la urbo Nagasako, aŭ ekspozicii fotografiajn panelojn pri la atombombadoj sur stratoj tra la tuta mondo. Ni esperas, ke vi, kune kun homoj el la atombombitaj urboj, pligrandigu la rondon de paco por ke homoj povu vivi kiel vera homo.

La 9-an de aŭgusto en 1945, je 11:02 atm., Nagasako estis ruinigita per atombombo. El la ruinoj ni releviĝis kiel urbo de paco. Ni esperas, ke homoj en Fukuŝimo ne rezignu esperon, kaj ke homoj en la damaĝitaj regionoj de Orienta Japanio sciu, ke la tuta mondo subtenas vin. Ni elkore deziras, ke la damaĝitaj regionoj releviĝu kaj ke la akcidento de la atomcentralo estu reordigita kiel eble plej baldaŭ.
Ni eldiras nian sinceran kondolencon pri la viktimoj de la atombomboj kaj la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj deklaras, ke ni daŭrigos apelacion al la mondo por la kompleta nuligo de nukleaj armiloj kunlabore kun la urbo Hiroŝimo.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2011

(Esperantigita de Vastalto)

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie.

lerneja korto

merkredo, 13a de Aprilo, 2011

    lerneja korto
    kun voĉoj kaj sunlumo…
    plenfloraj kolzoj

tri, kvar ekfloras

dimanĉo, 27a de Marto, 2011

    tri, kvar ekfloras…
    en printempa sunlumo
    burĝonoj pufaj

neniopova

lundo, 21a de Marto, 2011

    neniopova
    nur gape, spirdetene…
    printempa koto