Arkivo : Hajko en Esperanto (1601 - 1800)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1601] salon disŝuti Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/27(Mer) 23:07  

salon disŝuti
sur tomatan salaton
kaj sur tablon, plankon



[1602] ruliĝas ĉapo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/28(Ĵaŭ) 22:46  

ruliĝas ĉapo
antaŭ la postkuranto —
maja ventego



[1603] maja malvarmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/29(Ven) 23:26  

maja malvarmo —
amase produktiĝas
depresiuloj



[1604] verda ventego Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/30(Sab) 23:16  

verda ventego —
jen akre etenditaj
flugplumoj milvaj



[1605] tagon post tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/01(Lun) 00:02  

tagon post tago
rezigni unun post unu —
ho, maljuniĝo



[1606] junia suno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/01(Lun) 22:59  

junia suno —
elekti ombran flankon
por piediri



[1607] komo kaj komo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/02(Mar) 22:41  

komo kaj komo
kaj ree haltostreko —
nokto sen punkto



[1608] por denteltiro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/03(Mer) 21:07  

por denteltiro
al dentisto trans ponto —
junia pluvo



[1609] ho, gardenio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/04(Ĵaŭ) 22:57  

ho, gardenio
plena de floroj blankaj,
flavaj, flavetaj



[1610] betona muro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/05(Ven) 23:33  

betona muro —
kun nigraj okuletoj
lacerto pozas



[1611] griza ĉielo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/06(Sab) 22:45  

griza ĉielo —
facile kaj senĝene
hirundo flirtas



[1612] dolĉa mespilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/07(Dim) 21:42  

dolĉa mespilo —
memoro pri silento
ombre post domo

*****
dolĉa mespilo: fakte temas pri frukto de japana eriobotrio [Eriobotrya japonica], kiu laŭaspekte similas al mespilo kun flava ŝelo kaj dolĉe suka karno.


[1613] frapas odoro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/08(Lun) 23:29  

frapas odoro
apenaŭ rimarkeble —
blanka lilio



[1614] folisakuro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/09(Mar) 22:57  

folisakuro —
interparolo temas
pri kvindek jaroj



[1615] Sen titolo Aŭtoro: verdo de verdoj Dato: 2009/06/10(Mer) 12:47  

post preparado
por vojag' kun edzino
cuja ekpluvo


[1616] Re:[1615] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/10(Mer) 13:12  

Bonvenon, verdo en verdoj!
Mi ĝojas vian kontribuon kaj elkore kunsentas kun vi. Hodiaŭ pluvas ankaŭ ĉe mi.

> post preparado
> por vojag' kun edzino
> cuja ekpluvo


[1617] cuja komenco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/10(Mer) 21:52  

cuja komenco —
hodiaŭ malaperis
ungotondilo



[1618] birdoj al beroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/11(Ĵaŭ) 22:41  

birdoj al beroj —
en ĝardenon post pluvo
patrina moŝto



[1619] pluvas sensone Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/12(Ven) 23:12  

pluvas sensone
sur modesta sanktejo —
inundas verdo



[1620] turisme Aŭtoro: verdo de verdoj Dato: 2009/06/13(Sab) 11:23  

tridekkvinope
pli da olduloj buse
vojaĝ' en juni'

de pont' al insul'
de insuloj al pontoj
marvoj' en bluverd'

verdo en kviet'
trimil jaraĝa arbeg'
sanktej' insula

manĝi kaj trinki
senĝene kaj laŭplaĉe
eĉ en la buso

arom' ŝvebas
oranĝ' insuldevena
en revena bus'



[1621] litotableto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/13(Sab) 23:07  

litotableto —
florvazon kronas buloj
de hortensio



[1622] sur suda vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/14(Dim) 23:20  

sur suda vento
vibre sed senŝancele
milvaj flugplumoj



[1623] aŭto ŝarĝita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/15(Lun) 20:47  

aŭto ŝarĝita
per libroj kaj vestaĵoj —
vojo tra verdo



[1624] humida varmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/16(Mar) 21:50  

humida varmo —
trans telefonlineo
patrina voĉo



[1625] akvita kampo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/17(Mer) 23:28  

akvita kampo —
pendolas erpmaŝino
kun ritma bruo



[1626] brakoj elkreskas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/18(Ĵaŭ) 23:36  

brakoj elkreskas
vivoplenigitaj el
duonmanikoj



[1627] nokta fenestro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/19(Ven) 22:10  

nokta fenestro —
venteto refreŝiga
kun foraj bruoj



[1628] papilieto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/20(Sab) 23:45  

papilieto
alte flirte sorbiĝis
en ĉielbluon



[1629] ĉiutagherbo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/21(Dim) 23:17  

ĉiutagherbo —
estas ĉarma la floro
kun propra nomo

*****
ĉiutagherbo: nescienca nomo de roza kataranto aŭ madagaskara vinko [Catharanthus roseus].


[1630] nubojn ja pelas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/22(Lun) 23:21  

nubojn ja pelas
forta vento el sudo —
pasemaj pluvoj



[1631] pluvo pli forta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/23(Mar) 23:26  

pluvo pli forta —
traekzameni truon
de pastoringo



[1632] kato senmova Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/25(Ĵaŭ) 00:04  

kato senmova —
frapas fenestran vitron
vento kun pluvo



[1633] najbara fenestro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/25(Ĵaŭ) 22:33  

najbara fenestro
sollumas en mallumo —
vento malseka



[1634] svenema takto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/26(Ven) 23:52  

svenema takto
de bitplena fiksdisko —
humida nokto



[1635] kato pendolas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/27(Sab) 22:44  

kato pendolas
haste inter fenestroj —
pluvofermita



[1636] pluvduŝo pasis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/28(Dim) 21:22  

pluvduŝo pasis —
pro vento tralavita
pufa kurteno



[1637] pluvintermito Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/29(Lun) 19:36  

pluvintermito —
surpriza vizito de
kara amiko



[1638] cujo kulmina Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/06/30(Mar) 23:39  

cujo kulmina —
peze ŝarĝite pendas
lavaĵombrelo



[1639] paŭzo de cujo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/01(Mer) 21:37  

paŭzo de cujo —
eĉ en korton malsekan
infanoj ŝprucas



[1640] vivi kun ĝojoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/02(Ĵaŭ) 23:58  

vivi kun ĝojoj
kaj vivi kun malĝojoj —
ho, fluglampiroj



[1641] birdeto salte Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/03(Ven) 23:03  

birdeto salte
bekplukas ruĝajn berojn —
cujo nun paŭzas



[1642] ha, lunleviĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/04(Sab) 23:03  

ha, lunleviĝo
tra lavita ĉielo —
paŭzo de cujo



[1643] ja hortensio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/05(Dim) 23:51  

ja hortensio —
sub grize densaj nuboj
vento silentas



[1644] paŭzo de cujo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/06(Lun) 21:44  

paŭzo de cujo —
al viskoza ĉielo
luno gluiĝas



[1645] griza vespero Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/07(Mar) 21:26  

griza vespero —
venas vento malseka
kaj maltrankvilo



[1646] ho, fluglampiro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/08(Mer) 22:48  

ho, fluglampiro —
kiam vi ekkonsciis
vian vivlongon



[1647] sur trotuaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/09(Ĵaŭ) 22:39  

sur trotuaro
faligitaj bicikloj —
cuja ventego



[1648] farbito floras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/10(Ven) 23:01  

farbito floras,
destinite por morti
en la vespero



[1649] intensaj pluvoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/11(Sab) 23:49  

intensaj pluvoj
paseme kaj ripete —
kato ja plendas



[1650] atendas vokon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/12(Dim) 23:10  

atendas vokon
ĉiu sur seĝo — zumas
klimatizilo



[1651] blanka littuko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/13(Lun) 22:36  

blanka littuko —
estas du plejgravaĵoj
manĝi kaj feki



[1652] brosi bankuvon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/14(Mar) 23:03  

brosi bankuvon
kun piedoj en akvo —
ŝvito agrable



[1653] klimatizite Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/15(Mer) 23:16  

klimatizite —
per kvar gutinjektiloj
tenata koro



[1654] cuja sereno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/16(Ĵaŭ) 22:49  

cuja sereno —
kunigante librojn por
filo en lito



[1655] helblankaj nuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/17(Ven) 22:31  

helblankaj nuboj —
gutinjekto hodiaŭ
helpas ne bone



[1656] farbitaj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/18(Sab) 23:46  

farbitaj floroj —
pli pezas en sabato
matenĵurnalo



[1657] trans vitra pordo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/19(Dim) 22:12  

trans vitra pordo
atendas senkompate
varma aero



[1658] disetenditaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/20(Lun) 22:26  

disetenditaj
verdaj branĉoj stirakaj —
pluvo odoras



[1659] bluaj farbitoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/21(Mar) 22:50  

bluaj farbitoj —
gardeme kato snufas
ĉirkaŭaeron



[1660] cujaj griznuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/22(Mer) 23:19  

cujaj griznuboj —
senforte pale pendas
krescenta suno



[1661] tondro kaj tondro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/24(Ven) 23:37  

tondro kaj tondro,
pluvego ja senĉesas —
cuja klimakso



[1662] maljuna kato Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/25(Sab) 22:55  

maljuna kato
lasadas harojn fali —
cuja finiĝo



[1663] mondo abrupte Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/26(Dim) 22:52  

mondo abrupte
perdas ĉiajn kolorojn
pro unu dento



[1664] kvieta lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/27(Lun) 17:47  

kvieta lumo —
sur malseka pavimo
cikada morto



[1665] cuja vespero Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/28(Mar) 23:14  

cuja vespero —
ne certas kiel iri
bibliotekon



[1666] en noktprofundo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/29(Mer) 20:38  

en noktprofundo
solludas ja sveneme
kanacikado

*****
kanacikado = speco de cikadoj, _Tanna japonensis_. ŝatata de japanoj pro ĝia unika ĉirpado kun malĝoja tono.


[1667] cujo senfinas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/30(Ĵaŭ) 23:41  

cujo senfinas
kaŭze de la Knabeto
trans Pacifiko

*****
Meteologoj nomas ĝin "Elninjo" (el la hispana El Niño).



[1668] inter dommuroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/07/31(Ven) 22:41  

inter dommuroj
vojeto al mallarĝa
somera maro

*****
Kiam mi estis knabo, ĉiusomere mi kutimis piediri tra la vojeto al marbordo por naĝludi.



[1669] ekas aŭgusto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/01(Sab) 22:46  

ekas aŭgusto —
koloraj fadentuboj
de katetero



[1670] altaj sunfloroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/02(Dim) 23:07  

altaj sunfloroj —
helas blankaj muroj de
silenta domo



[1671] nokta cikado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/03(Lun) 23:22  

nokta cikado
subite ĉesas ĉirpi —
brua silento



[1672] dorsa doloro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/04(Mar) 22:07  

dorsa doloro
malhelpas legoĝuon —
cuja finfino



[1673] maljuna kato Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/05(Mer) 22:17  

maljuna kato
dormetadas platkuŝe —
cikada duŝo



[1674] melia stumpo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/06(Ĵaŭ) 23:18  

melia stumpo
brutale forhakita —
Tag' Hiroŝima

*****
Mi estas ege ŝokita pro tio, ke oni forhakis melion kaj sakurojn en la hospitalo proksima de mia domo. Mi tre ŝatis la arbojn dum dekoj da jaroj.



[1675] ekas aŭtuno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/07(Ven) 20:48  

ekas aŭtuno —
aldone al kutimaj,
pumpaj korbatoj

*****
Laŭ la japana malnova kalendaro (luna kalendaro) hodiaŭ estas la unua tago de aŭtuno.



[1676] balonpumpilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/08(Sab) 22:48  

balonpumpilo
helpas al juna korpo
kaj ĝin katenas



[1677] flama ĉielo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/09(Dim) 23:10  

flama ĉielo —
laŭte nun pacdeklaro
el Nagasako



[1678] kaj tagojn poste Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/11(Mar) 18:14  

kaj tagojn poste
kun pli densa purpuro
farbito floras



[1679] la kormuskolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/12(Mer) 23:22  

la kormuskolo
ne emas kuntiriĝi —
somera tago



[1680] aĉetpreparas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/13(Ĵaŭ) 23:09  

aĉetpreparas
suŝion kaj saŝimon
patrina moŝto



[1681] cikado falis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/14(Ven) 23:11  

cikado falis —
ne same al hieraŭ
iras hodiaŭ



[1682] perdinte vojon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/15(Sab) 23:42  

perdinte vojon
sola en homamaso —
flamanta suno



[1683] jam finlegitaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/16(Dim) 23:01  

jam finlegitaj
tri libroj sur littablo —
aŭtuno frua



[1684] ĉifitaj nuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/17(Lun) 23:22  

ĉifitaj nuboj
grizaj, nigraj, helgrizaj —
paseme pluvas



[1685] pano kaj lakto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/18(Mar) 23:23  

pano kaj lakto
kaj laktuko aldone —
matena frisko



[1686] kato kuretas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/19(Mer) 23:28  

kato kuretas
rapide ĝis dompordo —
matena frisko



[1687] monta ŝoseo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/20(Ĵaŭ) 22:37  

monta ŝoseo
trakuras kuntrenante
grimpherbajn ondojn



[1688] fajnaj gutetoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/21(Ven) 23:30  

fajnaj gutetoj
disaj de akvofalo —
blanka farbito



[1689] trembrilaj polvoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/22(Sab) 22:07  

trembrilaj polvoj
en maldormaj okuloj —
blanka lumdisko



[1690] Re:[1671] nokta cikado Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/08/23(Dim) 07:56  

> nokta cikado
> subite ĉesas ĉirpi —
> brua silento
>

bonege!


[1691] blanka ekrano Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/23(Dim) 22:22  

blanka ekrano
en nokta profundego —
fora somero



[1692] miaŭ-miaŭe Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/24(Lun) 23:08  

miaŭ-miaŭe
kato ĝiskuras haste —
matena frisko



[1693] atente faldi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/25(Mar) 21:50  

atente faldi
sekigitajn ĉemizojn —
vespera frisko



[1694] animo glitas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/26(Mer) 21:21  

animo glitas
en faŭkon labirintan —
aŭgusta nokto



[1695] ial tremetas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/27(Ĵaŭ) 18:43  

ial tremetas
lia kapo kun febro —
aŭtuna vitro



[1696] boteloj staras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/28(Ven) 23:29  

boteloj staras
vice preter bankuvo —
insektaj ĉirpoj



[1697] iri eksteren Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/29(Sab) 21:33  

iri eksteren
piedhokante sandalojn —
cikada ĥoro



[1698] telefonvoko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/30(Dim) 23:22  

telefonvoko
murmuras homan morton —
aŭtunvespero



[1699] kurtenaj ŝveloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/08/31(Lun) 23:19  

kurtenaj ŝveloj
antaŭ norda fenestro —
aŭtuna vento



[1700] nova septembro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/01(Mar) 21:22  

nova septembro —
sinuso, kosinuso,
tangento kaj plu



[1701] kata rigardo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/02(Mer) 22:43  

kata rigardo
al vespera mallumo —
ĉirpoj en vento



[1702] plena de aŭtoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/03(Ĵaŭ) 23:33  

plena de aŭtoj
parkejo surtegmenta —
jen skvamaj nuboj



[1703] arboj laŭvice Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/04(Ven) 23:10  

arboj laŭvice
borderas trotuarojn —
aŭtuna freŝo



[1704] kirurgo notas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/05(Sab) 21:48  

kirurgo notas
sobran antaŭklarigon
per dikaj fingroj



[1705] kuraĝon donas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/06(Dim) 23:01  

kuraĝon donas
ja trankvila rideto
de litkuŝanto



[1706] kun mansvingeto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/07(Lun) 22:07  

kun mansvingeto
en operaciejon
rullito glitas



[1707] vere trans vitro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/08(Mar) 22:56  

vere trans vitro
rigardo kaj mansignoj
de revekito



[1708] sur la ĉielo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/09(Mer) 21:59  

sur la ĉielo
helsteloj, sur la tero
ja ĉirpinsektoj



[1709] Re:[1671] nokta cikado Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/09/10(Ĵaŭ) 08:33  

> nokta cikado
> subite ĉesas ĉirpi —
> brua silento
>
Mi konsentas kun Ursido. Tio estas bonega!


[1710] sangado Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/09/10(Ĵaŭ) 08:47  

sango fluadas
kaj kuracantoj penas
ŝtopi la fluson

de subite mia retpoŝtilo ne sendas ĉapliterojn. Mi ne scias kial...


[1711] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/09/10(Ĵaŭ) 08:52  

vivo elfluas
sub stelaroj kaj arboj,
enfluas vivon


[1712] kapeton metas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/10(Ĵaŭ) 22:37  

kapeton metas
sur mia pieddorso
amata kato



[1713] ek de hodiaŭ Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/11(Ven) 23:40  

ek de hodiaŭ
en la korto najbara
ruĝaj libeloj



[1714] lumo alvenas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/12(Sab) 21:50  

lumo alvenas
nun de la galaksio —
la nokta ĉambro



[1715] lertaj flegoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/13(Dim) 22:28  

lertaj flegoj en
intensiva sekcio —
aŭtuna lumo



[1716] manĝi pudingon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/14(Lun) 23:54  

manĝi pudingon
kaj manĝi ĉokoladon —
ĉielo altas



[1717] aŭtuna tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/15(Mar) 22:47  

aŭtuna tago —
kuŝe sur kuraclito
fortaj okuloj



[1718] rivero glimas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/16(Mer) 23:33  

rivero glimas
kviete tra grenkampoj —
aŭtuno altas



[1719] aŭtuna suno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/17(Ĵaŭ) 21:31  

aŭtuna suno
malalta trans fenestro —
kafo misgusta



[1720] silente sidas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/18(Ven) 23:15  

silente sidas
piĵamuloj sur benko —
aŭtuna tago



[1721] malferma pordo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/19(Sab) 23:04  

malferma pordo
al betona teraso —
aŭtuna vento



[1722] asfalta vojo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/20(Dim) 21:23  

asfalta vojo
apenaŭ fleksiĝanta —
ĉielo altas



[1723] ruĝaj libeloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/21(Lun) 22:25  

ruĝaj libeloj
flugas dise amase —
vespera suno



[1724] ore ŝmirite Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/22(Mar) 23:48  

ore ŝmirite
per vespera sunbrilo
libeloj ŝvebas



[1725] aŭtobuso nun Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/24(Ĵaŭ) 00:05  

aŭtobuso nun
haltas antaŭ hospitalo —
ruĝaj libeloj



[1726] longa folio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/24(Ĵaŭ) 23:07  

longa folio
fleksiĝas iomete —
paraj libeloj



[1727] post kvereleto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/25(Ven) 23:18  

post kvereleto
longas intersilento —
ja skvama nubo



[1728] motoro muĝas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/26(Sab) 21:22  

motoro muĝas —
super fora monteĝo
aŭtuna nubo



[1729] kuŝi kun febro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/27(Dim) 21:36  

kuŝi kun febro
sen libero eliri —
aŭtuna nokto



[1730] kato senmove Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/28(Lun) 23:54  

kato senmove
fariĝas silueto —
fenestra luno



[1731] manon prenante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/29(Mar) 23:08  

manon prenante
junulo ĝojas varmon
sur kuraclito



[1732] trankvilaj spiroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/09/30(Mer) 23:33  

trankvilaj spiroj
revenas kun korritmo —
septembra fino



[1733] klara lunlumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/01(Ĵaŭ) 23:27  

klara lunlumo —
trans telefonekrano
fingro tajpanta



[1734] aŭtuno iras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/02(Ven) 23:28  

aŭtuno iras —
buŝtuko makulita
per sanga ruĝo



[1735] super grenkampo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/03(Sab) 21:48  

super grenkampo
purblanke ondetanta
aŭtuna nubo



[1736] ombroj ja klaras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/04(Dim) 22:42  

ombroj ja klaras —
super malhelaj domoj
brilanta luno



[1737] malhele ruĝaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/05(Lun) 23:45  

malhele ruĝaj
kvazaŭ sangon ensorbis
kosmosaj floroj



[1738] salte sur tablon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/06(Mar) 22:35  

salte sur tablon
kato tamen misfalis —
aŭtunvespero



[1739] ... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/10/07(Mer) 07:19  

oktobra pluvo
neniam ŝi min amos
folioj velkaj


[1740] ... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/10/07(Mer) 07:22  

nubaro griza
ŝi lumas kiel suno
en mian koron


[1741] ... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/10/07(Mer) 07:39  

vento vipanta
interna sentokirlo
dubo disŝira


[1742] folioj velkaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/07(Mer) 23:27  

folioj velkaj
ruliĝas sur asfalto —
domtura strato



[1743] korbatoj pulsas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/08(Ĵaŭ) 23:32  

korbatoj pulsas
je cent kvardek minute —
aŭtunvespero



[1744] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/10/09(Ven) 06:47  

Cent kvardek pulsojn
batas la kor' minute.
Amant' envenas.


[1745] helaj fenestroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/09(Ven) 22:18  

helaj fenestroj
de domo izolita —
ora grenkampo



[1746] al oriento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/10(Sab) 21:02  

al oriento
glisas ne rimarkite
skvama nubaro



[1747] bela aŭtuno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/11(Dim) 21:35  

bela aŭtuno —
abrupte forrabita
gaja parolo



[1748] nuksoj defalas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/12(Lun) 19:31  

nuksoj defalas —
monto per la resonoj
des pli profunda



[1749] kato englitas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/13(Mar) 23:09  

kato englitas
sub vatan litkovrilon —
aŭtunaŭroro



[1750] ginkoj plenflavaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/14(Mer) 23:28  

ginkoj plenflavaj —
troaĝa biciklanto
straton oblikvas



[1751] varmo kaj lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/16(Ven) 00:03  

varmo kaj lumo
de ginkaj falfolioj
tavolas dike



[1752] ginkaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/16(Ven) 21:33  

ginkaj folioj;
plej simpla oferaĵo
al tomboŝtono



[1753] ĝojo manĝeti Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/17(Sab) 23:31  

ĝojo manĝeti
kaj ĝojo babiladi
sur malsanlito



[1754] sur litotukon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/18(Dim) 23:27  

sur litotukon
tro forta posttagmeza
aŭtuna lumo



[1755] de terpomflokoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/19(Lun) 23:25  

de terpomflokoj
salgusta montrofingro —
sako malplena



[1756] ekster dompordo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/20(Mar) 23:15  

ekster dompordo
sur strato sen pasantoj
aŭtunodoroj



[1757] survanga spasmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/21(Mer) 23:23  

survanga spasmo —
danco sur ŝnuro devas
daŭri ĝis fino



[1758] vespera ruĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/22(Ĵaŭ) 22:56  

vespera ruĝo —
jen arka ŝlosiltruo
sur la ĉielo



[1759] senluna nokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/23(Ven) 22:59  

senluna nokto —
obtuze jen rapidas
malmolaj paŝoj



[1760] volo plulegi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/24(Sab) 23:45  

volo plulegi
multvoluman komikson —
nokto stelplena



[1761] tien kaj reen Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/25(Dim) 23:13  

tien kaj reen
kato adas sen paŭzo —
senluna nokto



[1762] stratpromenado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/26(Lun) 22:50  

stratpromenado
logata de odoro —
oraj osmantoj



[1763] neniel pompe Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/27(Mar) 23:00  

neniel pompe
sed ĉie bonodore
oraj osmantoj



[1764] abrupta perdo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/28(Mer) 22:41  

abrupta perdo
de povo movi membrojn —
folioj falas



[1765] okuloj gape Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/30(Ven) 00:00  

okuloj gape
ŝajnas vidi nenion —
aŭtuna fino


[1766] malkaŝaj vortoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/30(Ven) 23:02  

malkaŝaj vortoj
de sobra kuracisto —
vintro proksimas



[1767] kubĉokolado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/10/31(Sab) 23:21  

kubĉokolado
faras lin ridetanta —
eta somero



[1768] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2009/11/01(Dim) 10:07  

Jen kandelaro
fajras tombejan nokton —
vintra komenco


[1769] Re:[1768] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/01(Dim) 21:53  

Mi ŝatas tiun ĉi belan prezentadon.

> Jen kandelaro
> fajras tombejan nokton —
> vintra komenco



[1770] maldiligente Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/01(Dim) 23:16  

maldiligente
kaj malstreĉe dum tago —
aŭtuna pluvo



[1771] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/11/02(Lun) 19:17  

Folioj falas
Ruĝaj, flavaj, oranĝaj,
Farbas la teron


[1772] Unua aŭtuno Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/11/02(Lun) 19:20  

Miaj du nepoj
miras pri la folioj
ruĝaj serteraj


[1773] sur antaŭpordo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/02(Lun) 21:20  

sur antaŭpordo
tapiŝo da folioj
ruĝaj kaj flavaj



[1774] Antaŭ la vintro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 05:15  

ekdormas lante
sakuroj ventlulitaj –
velkas la horoj


[1775] Kristalaere Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 05:26  

ŝtonmuroj nudas,
la varmo jam tre foras -
flareblas neĝo


[1776] Post longa tempo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 05:33  

mi ekforgesas
mian unuan amon -
cindriĝis revoj


[1777] Bedaŭro kaj daŭro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 05:37  

foriras homo,
alia homo venas -
vivado daŭras


[1778] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 05:52  

aŭtunarbaron
pluvego tralavadas –
ŝvelmuĝo roja


[1779] ......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:00  

vi provu ami
eĉ homojn malamikajn –
la fina venko


[1780] Simple kaj nature Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:05  

mi ekamis ŝin
tute simple kaj nature
ŝi ekamis lin


[1781] ......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:10  

surfrunte pezas
la grizoj de l’ novembro -
ekvintros tarde


[1782] Espermanko Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:15  

sen pacespero
suferas Afganio -
he homoj, homu!


[1783] ......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:25  

aleaj poploj
jam trejnas frostotremi -
alvenaj ŝtormoj


[1784] ......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:29  

forflugu suden,
somerobirdo lasta -
ne eblas resti


[1785] ......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:38  

neĝeroj kovras
doloron kaj mizeron –
ke ili kresku


[1786] ........ Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:45  

vespero dronas,
neĝnuboj ekariĝas –
bankuvo plena


[1787] Tombeja nokto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:47  

tombeja nokto -
klakigas siajn dentojn
la juna vintro


[1788] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/03(Mar) 06:53  

riĉa pro rabo -
naskite eŭropano
mi longe hontis


[1789] Re:[1786] ........ Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/03(Mar) 23:18  

Mi ĝuas viajn kontribuaĵojn.

> vespero dronas,
> neĝnuboj ekariĝas –
> bankuvo plena

Estas feliĉa horeto ripozi en varma akvo dum malvarma vintro ekstere.



[1790] velkiga vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/04(Mer) 00:03  

velkiga vento —
sankteja gvidtabulo
tekstas malamon



[1791] Re:[1769] [1768] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2009/11/04(Mer) 10:07  

Koran dankon!

> Mi ŝatas tiun ĉi belan prezentadon.
>
> > Jen kandelaro
> > fajras tombejan nokton —
> > vintra komenco
>


[1792] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2009/11/04(Mer) 10:46  

en la ĉielo
solas nubo aŭ klaro —
mezo de vintro


[1793] atendadante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/04(Mer) 23:28  

atendadante
la morgaŭon necertan —
monat' sen dioj

***
"Sendia monato" estas alinomo de novembro en la japana tradicia kalendaro.



[1794] la vivo estas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/05(Ĵaŭ) 22:43  

la vivo estas
elvivi ĝis la fino —
monat' sen dioj



[1795] templo silentas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/06(Ven) 23:38  

templo silentas
sub tegmento verdigra —
monat' sen dioj



[1796] branĉoj fleksitaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/07(Sab) 23:26  

branĉoj fleksitaj
kun persimonaj fruktoj
dense maturaj



[1797] mildaj rebriloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/08(Dim) 23:34  

mildaj rebriloj
sur persimonaj fruktoj —
domo malnova



[1798] titol´hodiaŭ Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/09(Lun) 00:51  

titol' hodiaŭ:
nun nova grandpotenco


[1799] titol' hodiaŭ Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/09(Lun) 01:00  

titol' hodiaŭ:
nun nova grandpotenco
ŝirmadas pacon!








[1800] aŭtuna frido Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/09(Lun) 16:53  

aŭtuna frido
nia betulo senvesta
pluvo vipegas



Arkivo : Hajko en Esperanto (1601 - 1800)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto